Pohronský Inovec
Pohronský Inovec estas eta montaro sur la teritorio de Slovakio. Ĝia longeco estas nur 15 km. Ĉi geomorfologia tuteco apartenas al subprovincio Enaj Okcidentaj Karpatoj kaj teritorio Slovaka Mezmontaro. En estinteco ĝi estis konsiderata, kiel nur parto de montaro Vtáčnik. Nun estas memstara tuteco de la Slovaka Mezmontaro.
Pohronský Inovec | ||
---|---|---|
La plej alta punkto | Veľký Inovec (901 m) | |
Supra tutaĵo | Slovaka Mezmontaro | |
Najbaraj tutaĵoj | Vtáčnik Tríbeč Montaro de Štiavnica Podunajská pahorkatina | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | ![]() | |
Geografia situo | 48° 25′ N, 18° 30′ O (mapo)48.41666666666718.5Koordinatoj: 48° 25′ N, 18° 30′ O (mapo) | |
Mineraloj | tofo tofito | |
Akvejo | Hron | |
Ĝi najbaras:
- sur nordokcidento kun Tribeč,
- sur nordoriento kun Vtáčnik,
- sur sudoriento kun Montaro de Štiavnica,
- sur sudokcidento Podunajská pahorkatina.