Pokémon
Pokémon (japane: ポケットモンスター [poketto monsutā], de la angla Pocket Monsters = "Poŝaj Monstroj", mallongigo: ポケモン [pokemon]) estas franĉizo kreita de TAĜIRI Satoŝi je 1995. "Pokémon" ankaŭ estas la nomo de ĉi tiuj "poŝaj monstroj". La franĉizo estas precipe konita pro la serio de videoludoj por diversaj videoludiloj de Nintendo. Post la apero de la du unuaj ludoj en 1996, ankaŭ aperis animeajn kaj mangaajn seriojn, kolektkartajn ludojn kaj aliajn produktojn. Je 2007, Pokémon estis konsiderata kiel la dua plej sukcesa serio de videoludoj pro 155 milionoj da venditaj kopioj.[1]
Pokémon | |
---|---|
Eldoninto | Nintendo |
Pokémon | |
---|---|
plurkomunikila serio | |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Originala nomo | ポケットモンスター |
En la mondo de Pokémon, "pokémon-trejnisto" kaptas sovaĝajn pokémon-ojn. Por kapti Pokémon-ojn, la pokémon-trejnisto devas uzi pilkon nomitan angle "pokéball" (japane: モンスターボール [monsutābōru]). Post la pokémon-trejnistoj povas bataligi siajn pokémon-ojn kontraŭ aliaj. La pokémon-o kiu venkas batalo ricevas spertpoentojn. Se pokémon-o ricevas sufiĉe da spertpoentoj, ĝi atingas supran nivelon de forteco kaj eĉ povas evolui en pli forta formo.
La frapfrazo de Pokémon estas en la japana lingvo "ポケモンゲットだぜ! (Pokemon getto daze!?)" aŭ "Gotta catch 'em all" en la Angla lingvo. En Esperanto, tio signifas "Mi ekhavas pokemonon!" kaj "Vi devas kapti ĉiujn" respektive. De 2003 ĝis 2013, la Nordamerika filio de la pokemona kompanio, Pokémon USA, Inc. (poste renomiĝis "The Pokémon Company International"), ne uzis la frapfrazon.
La ludoj
redaktiDe 1996 ĝis 2022, estis publikigitaj naŭ generacioj de Pokémon-videoludoj, en la ĉefa vico de ludoj. En ĉiu generacio, novaj Pokémonoj unue aperis, tiel ke la nombro da Pokémonoj kreskis de 151 en 1996 ĝis pli ol mil.
La Unua Generacio
redaktiLa unuaj ludoj estas Pokémon Red kaj Blue (Blue estas Green en Japanujo). Ili aperis en la japana lingvo en 1996. En Japanujo ankaŭ aperis Blue, kiu estas versio nur por Japanujo kun pli novaj bildoj kaj sonoj.
La Dua Generacio
redaktiLa duaj ludoj estas Pokémon Gold kaj Silver. Ili aperis en la japana lingvo en 1999 kaj poste aperis Pokémon Cristal.
La Tria Generacio
redaktiLa triaj ludoj estas Pokémon Ruby kaj Sapphire. Ili aperis en la japana lingvo en 2002. La unuaj ludoj ankaŭ estis refaritaj en 2004 sub la nomoj, Pokémon FireRed kaj LeafGreen kaj poste aperis Pokémon Emerald.
La Kvara Generacio
redaktiLa kvaraj ludoj estas Pokémon Diamond kaj Pearl kun Pokémon Platinum. Ili aperis en la japana lingvo en 2006. Poste aperis la refaraĵoj Pokémon HeartGold kaj SoulSilver.
La Kvina Generacio
redaktiLa kvinaj generacioj estas Pokémon Black kaj White. Ili aperis en la japana lingvo en 2010. Post du jaroj aperis Pokémon Black 2 kaj White 2 en la sama regiono de ludado.
La Sesa Generacio
redaktiEn oktobro 2013 aperis du novaj ludoj- Pokémon X kaj Y kun novaj Pokémonoj. Ili estas la unuaj Pokémonaj ludoj por la konzolo Nintendo 3DS. En Novembro 2014, Pokémon Omega Ruby kaj Alpha Sapphire aperis.[2]
La Sepa Generacio
redaktiLa sepaj ludoj, Pokémon Sun kaj Moon, aperis en novembro 2016. La sekvaj ludoj, Pokémon Ultra Sun kaj Ultra Moon, aperis en novembro 2017. Ĉi tiuj ludoj okazas en la regiono Alola.
La Oka generacio
redaktiPokémon Sword and Shield aperis en novembro 2019, okazanta en la regiono Galar.
La Naŭa generacio
redaktiPokémon Scarlet and Violet aperis en februaro 2022, okazanta en la regiono Paldea.
Pokémon Go estas videoludo por man-tenataj elektronikaj iloj, precipe Saĝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.
Aliaj ludoj
redaktiKrom tiuj ĉefaj ludoj, ankaŭ estas multaj aliaj ludoj.
TV
redaktiLa televidserio Pokémon sekvas la aventurojn de Ash (Satoshi japane). Kiel en la ludoj, Ash volas iĝi la Pokémon-an ĉampionon, kaj tiucele devas kapti diversajn Pokémon-ojn kaj venki diversajn estrojn. Li vojaĝas tra la universo de Pokémon kun siaj geamikoj.
Vidu ankaŭ
redakti- Listo de Pokemonoj
- Ĉiuj ludoj de Pokémon
- Pikachu, kiu estas la plej konata pokémono.
- Satoshi Tajiri