Pokahontas
Pokahontas (naskiĝis ĉirkaŭ 1595; mortis la 21-an de marto 1617) estis indiĝena princino en Nord-Ameriko, filino de Ĉefo Paŭhatano.
Pokahontas | ||
---|---|---|
![]() Pokahontas sur kuprogravuraĵo de 1616
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1595 en teritorio de la paŭhatanoj (nuna orienta Virginio) | |
Morto | 28-an de februaro 1617 en Gravesend, ![]() | |
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | |
Mortis per | nekonata valoro [#] | |
Tombo | St George's Church, Gravesend [#] | |
Religio | Anglikanismo [#] | |
Etno | Paŭhatanoj • Indianoj [#] | |
Ŝtataneco | Tsenacommacah • Reĝlando Anglio [#] | |
Familio | ||
Patro | Ĉefo Paŭhatano [#] | |
Patrino | Nonoma Winanuske Matatiske [#] | |
Edz(in)o | John Rolfe • Kocoum [#] | |
Infanoj | Thomas Rolfe [#] | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝiaj veraj nomoj estis Matoaka kaj Amonute[1], Pokahontas estis ŝia kromnomo dum juneco, rilate al ŝia petolema naturo (la vorto signifas petolulineto[2]). Kiam ŝi estis baptita, ŝi ricevis la nomon Rebecca, kaj post sia edziniĝo nomiĝis Rebecca Rolfe.
Ŝi estas konata pro sia parto en la vivo de John Smith, angla aventuristo. Laŭ Smith, li estis kaptita de indiĝenoj, kaj nur pro la interveno de Pokahontas oni ne mortigis lin.
En 1614 Pokahontas edziniĝis kun John Rolfe, unu el la koloniintoj kaj en 1616 vojaĝis al Anglio kun li.
Ŝi naskis filon sed poste mortis kaj estis entombigita ĉe Gravesend en la angla provinco Kent.
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
- Pocahontas County (Iovao)
- Kantono Pocahontas (Okcidenta Virginio)
- 4487 Pocahontas, asteroido
- Pocahontas, filmo de Disney de 1995