Pol Denoël

belga esperantisto kaj verkisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pol Denoël (naskiĝis la 22-an de februaro 1912, mortis la 14-an de oktobro 1987) estis belga medicinisto kaj esperantisto.

Pol Denoël
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1912 (1912-02-22)
Morto 14-an de oktobro 1987 (1987-10-14) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li studis ĉe la Medicina Fako de la Universitato de Lieĝo, kie li diplomiĝis en 1936. En 1938 li edziĝis kun germandevena Dela Fehr. Apud kelkaj sanitaraj urbaj funkcioj, li estis familia kuracisto ĝis la emeritiĝo.

Pol Denoël estis komitatano (1971-1974) kaj estrarano (1974-1977) de UEA, membro de UMEA kaj honora prezidanto Belga Esperanto-Federacio kaj de Lieĝa Esperanto-grupo.

En la kriza periodo de UEA ĉirkaŭ 1974, kiam Humphrey Tonkin estis elektita prezidanto anstataŭ Ivo Lapenna, Pol Denoël okupis aparte fortan pozicion. Lia ĉefa tasko estis repacigo.

Li verkis lernolibrojn pri Esperanto kaj kelkajn medicinajn verkojn.

Nekrologoj aperis en revuoj Esperanto en Belgio, novembro 1987 (de Marc Demonty) kaj Esperanto, decembro 1987, p. 214.

Bibliografio redakti

  • De Backer, Pierre 2001 : Meritplenaj Medicinistoj en Belgio dum la Pasinta Jarcento, Kortrijk
  • Denoël, Pol 1968 & 1982 : L'Esperanto dans l'Enseignement, 24 p.
  • Denoël, Pol 1977 : Pluralismo kaj Unueco, Esperanto, 854 (2), p. 21
  • Vertongen L. 1988 : Memore al Doktoro Pol Denoël, Sonorilo, Wilrijk
  • CEGESOMA (sekcio de la Belgaj Ŝtataj Arĥivoj) konservas serion da gazeteltranĉaĵoj pri la medicina kaj esperantista aktiveco de Pol Denoël, kaj ankaŭ pri lia membreco de la "Front de l'Indépendance" (referenco: SOMA BD KD 6478)