Malfermi la ĉefan menuon
Emblemo

Pola Aer-Armeo (pole: Siły Powietrzne (SP)) – unu el kvin militaraj branĉoj de la Armitaj fortoj de Pollando, krom Pola Terarmeo, Pola Mararmeo]], Pola Speciala Armeo kaj Teritoria Defendarmeo. Ilia ĉefa tasko estas operacoj celantaj akiron de supereco en aero kaj apogo de taĉmentoj de aliaj branĉoj. Konsistigas ilin Aviada Armeo, Kontraŭaviada Defend-Armeo kaj Radioteknika Armeo.

Antaŭulo de Pola Aer-Armeo estis aviado de Pola Armeo en Francio (Blua Armeo) dum la unua mondmilito. Ĝis la 1-a de julio 2004 Pola Aer-Armeo estis nomata Aviada kaj Aer-Defenda Armeo (Wojska Lotnicze i Obrony Powietrznej) (WLOP), kiu laŭvice kreiĝis la 1-an de julio 1990 pere de kunligo de du branĉoj de armitaj fortoj: Aviada Armeo (Wojska Lotnicze) kaj Armeo de Landa Aer-Defendo (Wojska Obrony Powietrznej Kraju).

HistorioRedakti

Historio de Pola Aer-Armeo komenciĝas fine de la unua mondmilito. En 1918 funkciis kelkaj skadroj kreitaj en aliaj ŝtatoj. En Rusio ekzistis skadro ĉe taĉmentoj de generalo Józef Dowbor-Muśnicki, disformiĝinta en majo 1918. En Francio kvin aviadaj skadroj kreiĝis ĉe la armeo de generalo Józef Haller. Ili ektroviĝis en Pollando kune kun ekipaĵo en 1919.

Pola Aer-Armeo estis kreata novembre 1918. Komence ĝi baziĝis sur konkeritaj aviadiloj aŭ postlasitaj de aneksantaj armeoj (germana aŭ aŭstria). Plej multe da amilaĵoj akiris ribelantoj de Grandpolujo en batalo de Ławica (nun ene de Poznań), okazinta la 6-an de januaro 1919, en kiu oni gajnis kelkcenton da malmuntitaj kaj konservitaj batalaviadiloj kaj observaciaj balonoj. Akirita armilaro valoris 200 milionojn de germanaj markoj kaj estis la plej granda milita predo en historio de la pola armilaro. Helpe de konkeritaj aviadiloj LVG la 9-an de januaro 1919 skadro de Poznań bombis per 25-kilogramaj bomboj aviadilejon en Frankfurto ĉe Odro, uzante 6 aviadilojn kaj 900 kg da bomboj. Poste la akirita armilaro estis utiligita en batalo pri Lvovo dum la pola-ukraina milito kaj la pola-bolŝevika milito 1919–1920. De 1919 oni aĉetis aviadilojn eksterlande. Rezulte de tio en 1920 Pola Aer-Armeo posedis miksaĵon de britaj, francaj, germanaj, aŭstraj kaj italaj aviadiloj el la unua mondmilito.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti