Malfermi la ĉefan menuon

Pola Radio Chopin (pole Polskie Radio Chopin) estas tema radiostacio de Pola Radio, funkciigota tagmeze la 11-an de oktobro 2017 sur la platformo DAB+, en Interreto kaj sur satelito. La stacio estos dediĉita al la pola muziko - malnova kaj nuntempa kun surbendigaĵoj el muzikaj festivaloj. La prezentatan muzikon akompanos arkivaj kaj nuntempaj publicistaj verkoj: intervjuoj, komentoj, raportoj, recenzoj de diskoj kaj koncertoj.

Eksteraj ligilojRedakti