Pola armeo antaŭ la Dua Mondmilito
La Pola Armeo antaŭ la Dua Mondmilito estis la armeo de la Dua Pola Respubliko inter 1919 kaj 1939. Kiel kutime en armeo, ĝi konsistis el terarmeo, sub supera komando de Edward Rydz-Śmigły, la plej grava parto de la sumaj armetrupoj de la Dua Pola Respubliko, aldone el aerarmeo kaj mararmeo. Kiam komenciĝis la Invado en Pollando, unuflanke de okcidento per la armeo Wehrmacht de Nazia Germanio kaj samtempe el oriento per la Ruĝa Armeo de Sovetunio komence de septembro 1939, la lando estis ene de malmultaj semajnoj konkerita de ambaŭ flankoj, kaj regula armea funkciado ne plu eblis. Tial la registaro de la Dua Pola Respubliko decidis laŭeble multajn aviadilojn kaj armeajn ŝipojn sendi eksterlanden, precipe al Britio, por de tie plu partopreni la militon kontraŭ la okupantoj: tiu parto de la armeo ricevis la nomon Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, estis sub supera komando de Władysław Sikorski kaj estis subigitaj al la Pola ekzila registaro. Ĝi funkciis jam en septembre 1939 precipe sur franca teritorio el inter polaj soldatoj kiuj sukcesis veni al Francio, Nederlando, Belgio kaj Britio. Por la terarmeaj unuoj tia moviĝo ne tiom facile eblis, kvankam iuj soldatoj sukcesis, tial multaj soldatoj transiris al la "subtera", do kaŝe aganta, Pola Enlanda Armeo (pole Armia Krajowa), la konspiraj armeaj unuoj de la Pola Partizana Ŝtato. Plia partizana organizaĵo kaŝe ekestinta precipe en la regionoj Ĝenerala Gubernio kaj Provinco Vartlando okupitaj per Nazia Germanio nomiĝis Kamparanaj Batalionoj - unuoj de popola rezisto agantaj per sabotado kaj gerila batalado. Kiam Nazia Germanio deklaris militon al la antaŭa aliancano Sovetunio kaj en operaco Barbaroso ekde la 22-a de junio 1941 komencis okupi la vastegajn teritoriojn de Sovetunio, al la subtere aganta pola armeo denove eblis formi aliancojn kun la orienta najbaro Sovetunio. Rezulto estis la formiĝo de Pola Armeo en Sovetunio ekde aŭgusto 1941, kun supera komando de Władysław Anders. Por tiu armea branĉo en marto 1942 kolektiĝis ĉirkaŭ 7 mil soldatoj. Inter marto kaj aŭgusto 1942 interkonsente kun la registaro de Sovetunio la armeo evakuiĝis al Irako (sume ĉirkaŭ 78 mil soldatoj kaj ĉirkaŭ 35 mil civiluloj). Aldone, pola militista unuo batalis ankaŭ en Proksima Oriento kaj Meza Oriento, kunlabore kun la brita armeo. Brigado de karpataj pafistoj partoprenis batalojn en Sirio, Palestino kaj en Egiptio. De julio 1941 tiu branĉo konatiĝis interalie en la defendo de Tobruk.