Polaj Legioj (1914-1918)

Polaj Legioj (pole: Legiony Polskie) – pola militista formacio, kreita la 27-an de aŭgusto 1914; la komncon donis Unua Kadra Kompanio, formigita la 3-an de aŭgusto 1914 en Krakovo laŭ iniciato de Józef Piłsudski.

Polaj Legioj
armearo
armea legio
Lando(j) Aŭstrio-Hungario vd
vdr

Historio redakti

Estigitaj la 16-an de aŭgusto 1914 de Supera Nacia Komitato (Naczelny Komitet Narodowy). Ili konsistigis apartan formacion de Aŭstria-hungara armeo kolektante polajn kvazaŭarmeajn organizaĵojn, interalie taĉmentojn de Związek Strzelecki (Fusilista Asocio) kaj Polskie Drużyny Strzeleckie (Polaj Fusilistaj Taĉmentoj). Formala kreobazo por legiaj taĉmentoj estis ordono de aŭstra komandantaro el la 27-a de aŭgusto 1914, en kiu oni disponis kreon de Orienta Legio kaj Okcidenta Legio kun du samegalaj komandantojn. Polaj Legioj estis subordigitaj al nova centro de aŭstra kampa spionejo – Nachrichtenabteilung AOK, kun kies estro generalo Oskar Hranilović von Czvetassin Józef Piłsudski ligis senperan kontakton.

Pro fiasko eksplodigi kontraŭrusan nacian ribelon en Kongresa Pollando, Piłsudski subordiĝis al NKN. Fine de aŭgusto oni komencis varbadon al Polaj Legioj. Fondiĝis Orienta Legio en Lvovo kaj Okcidenta Legio en Krakovo.

Konindaj oficiroj redakti

Bibliografio redakti

  • Wacława Milewska, Janusz Tadeusz Nowak, Maria Zientara, Legiony Polskie 1914-1918, Kraków 1998.

Eksteraj ligiloj redakti