Poldero estas tereno en kiu la interna akvo povas esti kontrolata. Ne ekzistas rektaj ligoj inter la interna kaj la ekstera akvo, krom per artefaritaj konstruaĵoj, kiel kluzoj kaj pumpiloj. En la plejmulto de la polderoj la akvonivelo ene estas malpli alta ol la ekstera nivelo, sed tiu ne nepras. Se la nivelo en la poldero estas malpli alta ol la ĉirkaŭanta akvo, bezonatas pumpoj por teni la polderon seka. Tiuj polderoj ankaŭ bezonas digojn por elteni la premon de la pli alta ĉirkaŭanta akvo. En multaj polderoj ekzistas fiksa strebnivelo por la ena akvo, la polderonivelo.

Satelita bildo de la poldero Noordoostpolder, parto de la Suda marolaboroj.

En Nederlando ekzistas pluraj specoj de polderoj, sube sekvas listo de tiuj specoj. Krome tamen ankaŭ ekzemple en norda Germanio borde de la Norda Maro ekzistas polderoj - tie ili havas la nacilingvan nomon Koog.

En Nederlando redakti

 
Areoj de Nederlando situantaj sub marnivelo (bluaj)

En la pasinteco, ĉirkaŭ 40% de Nederlando estis kovritaj de marakvo. La loĝdenso kaj la bezono de porvivaĵo kaj agrikultura tero igis la nederlandanojn fari sennombrajn "militojn" kontraŭ la maro. La bezono de ĝisfunda kaj fina solvo intensiĝis post la katastrofo de 1953, kiam ĉirkaŭ 2 000 homoj dronis en la Norda Maro inundoj. Entute en Nederlando ekde la 13-a jarcento sekiĝis 7 050 kvadrataj kilometroj da tero, el kiuj 4 000 danke al la konstruado de marbordaj digoj.

Gravaj nederlandaj polderoj kaj la jaroj kiam ili estis sekaj inkludas tiuj en Beemster (1609-1612), Scharmer (1633-1635), kaj Haarlemmermeer (1852). Polderoj kreitaj kiel parto de la projekto de Zuiderzeepolders inkludas tiuj en Wieringermeer (1930), Noordoostpolder (1942) kaj Flevoplando (1956-1968)

Riverpolderoj redakti

Riverpoldero estas poldero kuŝanta apud rivero. Se la rivernivelo estas normala, la plejmulto de la riverpolderoj ne bezonas pumpojn por elpumpi la akvon, ĉar la rivernivelo estas malpli alta ol la poldernivelo. Sed fojfoje la rivernivelo povas esti multe pli alta ol la poldernivelo kaj por tiaj okazoj tiuj polderoj havas altajn riverdigojn kaj pumpojn por elmeti la akvon.

Ekzemploj de riverpolderoj en Nederlando estas:

Malaltaj riverpolderoj redakti

Malaltaj riverpolderoj iam estis normalaj riverpolderoj, menciitaj supre. Sed pro la daŭra forpumpado de la akvo, la tero de la poldero malaltiĝis kaj la nuna nivelo de la poldero estas pli malalta ol eĉ la malplej alta nivelo de la apuda rivero. Pro tio tiuj polderoj ĉiam bezonas pumpojn kaj altajn digojn.

Ofte antaŭe tiuj polderoj uzis flankriveretojn por lasi la akvon flui al la granda rivero. Tiam oni tamen ekbezonis baraĵetojn en la flankriveroj, por malhelpi al la akvo flui de la ĉefa rivero al la malalta tereno - do en inversa direkto ol celate. Tial ekzistas hodiaŭ en Nederlando multaj urboj kaj vilaĝoj, kies nomo finiĝas per "-dam", ĉar tio estas la nederlanda vorto por baraĵo.

Ekzemploj de malaltaj riverpolderoj en Nederlando estas:

Torfpolderoj redakti

Torfpolderoj estas polderoj kies tero estas torfa. Antaŭ 1500 jaroj tuta Holando (do la tuta okcidenta parto de Nederlando) estis torfa marĉo. La unuaj loĝantoj komencis sekigi la marĉon per fosado de kanaletoj. Post tio la akvo povis elflui el la torfo kaj la tero iĝis preta por enloĝiĝi. Granda problemo de torfo estas tamen, ke ĝi fakte konsistas preskaŭ sole de akvo. Tial se oni lasas forflui la akvon, la torfo tuj komencos malaltiĝi. Iam ĉirkaŭ jaroj 12001250, la ternivelo en Holando estis proksimume sama kiel la marnivelo. Ekde tiam pro daŭra malsekigado de la tero oni devis ekkonstrui digojn kaj baraĵojn en la iamaj torfaj riveretoj. El tiu tempo devenas ankaŭ la nomoj de pluraj urboj, kiel Amsterdamo kaj Roterdamo. Tiuj urboj nome ekkreskis tie, kie oni konstruis baraĵojn en la riveretoj Amstel kaj Rotte, respektive (dam = nederlanda vorto por digo).

La antaŭurboj de Amsterdamo ankaŭ estas fonditaj sur sekigita grundo de la maro, grundo kiu antaŭe estis kovrita per lagoj, marĉoj aŭ maro. Preskaŭ tuta Holando konsistas de torfpoldero – nur kelkaj regionoj konsistas de senakvaĵoj, dunoj aŭ malaltaj riverpolderoj.

Senakvaĵoj redakti

Senakvaĵoj (nederlande "droogmakerijen") estas polderoj situantaj tie, kie iam estis lago aŭ eĉ parto de la maro. La tero de tiuj polderoj do iam estis la fundo de tiu lago aŭ maro. Ĉar torfo povas servi kiel bruligaĵo oni dum multaj jarcentoj forfosis torfon en Holando. Pro tio ekestis kelkaj lagoj, kiuj povis kreski je ĉiu ventego, ĉar la ĉirkaŭanta tero ankaŭ estis mola torfo. Je la fino de la 16-a jarcento la holandanoj komencis ĉirkaŭigadi la lagojn kaj forpumpi la akvon. En la 17-a jarcento fama holandano Jan Adriaanszoon Leeghwater estris la sekigadojn de multaj lagoj en Norda Holando. Leeghwater ne estis lia oficiala nomo, sed lia kromnomo – li mem elektis tiun nomon, kiu en la nederlanda signifas "malplenakvo".

Jen listo de kelkaj gravaj senakvaĵoj kun indikoj pri jaro de pretiĝo:

Sudmaraj polderoj (Zuiderzeepolders) redakti

 
Zuiderzeewerken

En la 20-a jarcento sinjoro Cornelis Lely faris planojn por fermi la internan maron Zuiderzee (Suda maro) per longega digo de Norda Holando al Frislando. Laŭ tiu plano oni poste farus grandegajn polderojn en la iama maro. Ĉi tiu projekto estas konata kiel la Zuiderzeewerken, la Sudmar-projekto.

Kiam la Fermdigo (Afsluitdijk) estis preta, oni komencis konstrui ankaŭ digojn en la iama maro nomiĝanta Isela lago (IJsselmeer), kiuj ĉirkaŭas grandajn partojn de la lago, kaj poste oni forpumpis la akvon. En 1932 la Ferma digo estis preta kaj en 1968 same pretis la lasta de la kvar polderoj. Tri de la kvar polderoj nun kune estas nova provinco, la 12-a de Nederlando. La ĉefurbo de tiu provinco, al kiu oni donis nomon Flevoland, estas la nova urbo Lelystad (Lely-urbo, nomita laŭ la planinto, sinjoro Lely). Oni unue planis fari kvin polderojn, sed la kvina, la Markerwaard, neniam estis finkonstruita.

La kvar sudmaraj polderoj estas, kun jaro de pretiĝo:

Metodoj de forpumpado redakti

 
la antikva metodo de forpumpado de la akvo de la maro per ventomuelejo

Unue oni uzis ventpseŭdomuelejojn por forpumpi la akvon. Tial okazis, ke Nederlando hodiaŭ estas fama eksterlande pro la alta nombro de siaj muelejoj. La plejmulto de la nederlandaj muelejoj tamen ne estas veraj muelejoj, sed pseŭdomuelejoj, ĉar oni ne muelas tie. La forto de la vento estas uzata ne por mueli grenon al faruno, sed por pumpi akvon. Ekde la 19-a jarcento oni uzis vaporpumpilojn. Kun tiuj pli fortaj pumpiloj oni kapablis sekigi pli grandajn kaj pli profundajn lagojn, kiel la Haarlemmermeer (Harlema lago). Poste oni ankaŭ komencis uzi dizelajn kaj elektrajn pumpilojn. Nun la plejmultaj de la pumpiloj en Nederlando estas elektraj.

La "malrekta sistemo" redakti

Kiam unue bezonatis forpumpado de akvo ĉirkaŭ la 13-a jarcento, oni nur havis ventmuelejojn por pumpi. Oni nur povis uzi la forton de la vento por la pumpado. Tiu fakto havis kelkajn gravajn efikojn al la sistemo de akvoregado. Ne ĉiam blovas vento, do la pumpoj ne povas ĉiam funkcii. Bezonatas do iu kolektejo por kolekti la akvon kiam ne ventas. Alia efiko de la pumpado per muelejoj estas, ke la muelejoj ne povas pumpi la akvon en multe pli altan nivelon – la maksimuma altecdiferenco estas proksimume 2 metroj.

Pro tiuj kialoj la plejmulto de la nederlandaj polderoj ne rekte pumpas la enan akvon al la ekstera akvo. La akvo unue estas pumpata de la poldernivelo al "kolektejo" (nederlande: "boezem"). Tiu kolektejo povas esti lago, lageto, iama rivereto, kanalo ĉirkaŭ la poldero aŭ tuta sistemo de kanaloj kaj riveretoj inter kelkaj polderoj. Poste aliaj pumpiloj pumpas la akvon de la kolektejo en la eksteran akvon, la riveron aŭ la maron. Ekzistas eĉ poldersistemoj kiuj enhavas poldernivelon, malaltan kolektejon", altan "kolektejon" kaj nur poste pumpas la akvon en la eksteran nivelon.

La Polderoj en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas la polderojn per pli ol tri versoj dum SamarkandoKievo meritis nur malgrandajn aludojn:

Ronde tra Samarkando kaj la ĉielo Kieva,
la vojaĝantoj brizas al Norda Maro refluge
kaj vidas la polderojn de l'Zujdersia digaro,
kie la homtekniko, per la komuna klopodo,
sukcesos ŝanĝi marĉojn en produktivan ebenon.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti