Polibo de Kos
Polibo de Kos estis greka kuracisto kiu edziĝis al filino de Hipokrato kiu aranĝis kaj diskonigis la skribaĵojn de Hipokrato. Krom bofilo, Polibo estis unu el la plej bonaj lernantoj de Hipokrato. Kiam Hipokrato vojaĝis al aliaj urboj pro medicinaj celoj, la direktoreco de la Medicina Lernejo de Kos estis transigita al Polibo.
Polibo de Kos (435 a. K. - 370 a. K.) | ||
---|---|---|
Asklepio alvenas perbarke al la Insulo Kos, kie li estas bonvenigita de Hipokrato, bopatro de Polibo, kaj iu civitano.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 435 a. K. en Kos | |
Morto | 370 a. K. en Kos | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Alma mater | Skolo pri Dogmismo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En la kvalito kiel kuracisto de la urbo, Polibo estis distingita de la Reĝo Polibio el Korinto. Polibo estis tiel lerta pri Medicino tiel ke Hipokrato sendis lin eksterlanden dum la pestepoko por helpi aliajn urbojn. Post la morto de Hipokrato, Polibo daŭrigis sian edukadon kaj kune kun liaj bofratoj (Tesalo kaj Drakono) fondis la Skolon de la Dogmismo.
Laŭ tiu doktrino, oni kredas ke kuracisto devas, antaŭ ol trakti malsanon, zorgi pri la naturo kaj funcioj de la korpo kaj ĝiaj ŝanĝoj sub la influo de la patologio.[1] Polibo estas konsiderata la aŭtoro pri kelkaj el la Hipokrataj verkoj, kaj la manuskripto "De natura hominis"[2] estis atribuita de Aristotelo al Polibo. Li estis plurfoje menciita de Galeno kaj Celso. Liaj latinaj tradukoj komencis eldoniĝi en Bazelo ekde la jaro 1544 fare de Johano Oporino.[3]
Verkaro
redakti- Claudii Galeni Pergameni Liber de plenitudine, Claudius Galenus, Johann Winther, Apuleius Barbarus, Antonio Benivieni, 1528
- De abditis nonnullis ac mirandis morborum & sanationum causis, 1529
- De Salubri Victus Ratione Privatorum, 1530
- Bonae Valetvdinis Conservandae Praecepta, Helius Eobanus Hessus, Battista Fiera, Aristotelo, 1533
- Opuscula aliquot nunc primum è Græco in Latinum conuersa, Albanus Torinus, 1544
- Opuscula aliquot, 1544
- Opere utilissime in medicina, 1545
- De Diaeta Salvbri, Sive De Victv Priuatorum, libellus, 1561
- De diaeta salubri, Iohannes Placotomus, Hipokrato, 1561
- De natura pueri ("Pri la naturo de la infanoj")
- De natura hominis ("Pri la naturo de la homoj")
- De affectionibus ("Pri la malsanoj")
- De internis affectionibus ("Pri la internaj malsanoj")
- De genitura ("Pri la naskiĝo")
Vidu ankaŭ
redakti- Polibio (210 a. K. - 128 a. K.) greka historiisto
- Hipokrato (460 a. K. - 377 a. K.)
- Scribonius Largus (11 a. K. - 54 p. K.)
- Klemento de Aleksandrio (150-215)
- Antonio Benivieni (1443-1502)
- Helius Eobanus Hessus (1488-1540)
- Johann Winter von Andernach (1505-1574)
- Antonio Benivieni (1443-1502)
- Johann Placotomus (1514-1577)
Referencoj
redakti- ↑ History of Anatomy
- ↑ "Pri la naturo de la homoj"
- ↑ The Penny Cyclopaedia of the Society for the Diffussion of Useful Knowledge