Polickomisaro (Francio)

En Francio, la polickomisaroj (france commissaires de police) konsistigas la estraron de polico. La dekreto de la 2-a de aŭgusto 2005 difinas tiun funkcion kiel "supran teknikan postenon". La komisaroj estas responsaj de ĉiuj sekcioj de la franca polico kaj disponas hierarkian ordonpovon sur la aliaj policanoj. Ili plejofte agadas laŭ la instrukcioj senditaj de la ministrejo pri internaj aferoj.

Polickomisaro
pozicio • profesio • police rank
police commissioner
Lando(j) Francio vd
vdr

La polickomisaroj de Francio plie povas havi la rolon de juĝistoj en precipe malgravaj aferoj, kaj havas apartan uniformon kun trikolora skarpo.

Gradoj redakti

Dum normala kariero, ekzistas du gradoj :

  • Polickomisaro (Commissaire de police)
  • Divizkomisaro (Commissaire divisionnaire)

La divizkomisaroj povas sekve obteni postenojn en la centraj direktejoj, tiel akirante la statuton de "alta oficisto" (haut fonctionnaire) :

  • Ĝenerala Kontrolisto (Contrôleur général)
  • Ĝenerala Inspektisto (Inspecteur général)
  • Direktoro de la aktivaj sekcioj (Directeur des services actifs)

Rekruto redakti

Ekzistas nuntempe kvar ebloj por fariĝi polickomisaro :

  • La ekstera konkurso (concours externe) estas destinita al francaj studantoj, kiuj studadis almenaŭ kvin jarojn post la abiturienta diplomo ("Bac+5") kaj estas malpli ol 35 jarojn aĝaj. La eksteruloj konsistigas proksimume unu duonon de ĉiu samjarularo.
  • La interna konkurso (concours interne) estas destinita al ĉiuj francaj ŝtatoficistoj aŭ militistoj, kiuj jam laboras de pli ol 4 jaroj kaj estas malpli ol 44 jarojn aĝaj. Konsistigas 20% de ĉiu samjarularo.
  • La profesia alirvojo (voie d'accès professionnelle) estas destinita al la oficiroj de la franca polico, kiuj havas ekde du jaroj almenaŭ la gradon de kapitano kaj estas malpli ol 40 jarojn aĝaj. Konsistigas 20% de ĉiu samjarularo.
  • La aliro per elekto (accès au choix) estas destinita al la oficiroj de la franca polico, kiuj havas la gradon de komandanto ekde almenaŭ 2 jaroj kaj estas malpli ol 45 jarojn aĝaj.

Formado redakti

Post la rekruto per la kvar, ĉiujaraj konkursoj, la lernokomisaroj spertas 2 jarojn longa formado ene de la Nacia Supera Akademio de Polico, en liona ĉirkaŭurbo nomita Saint-Cyr-au-Mont-d'Or.

Kelkaj famaj polickomisaroj redakti

Realaj komisaroj redakti

Fikciaj komisaroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti