En genetiko, la poliploidio estas la fenomeno per kiu oni originas ĉelojn, histojn aŭ organismojn kun tri aŭ pli kompletaj aroj de kromosomoj de la sama aŭ diversaj specioj kun du aŭ pli da genomoj de diferencaj specioj. Tiuj ĉeloj, histoj aŭ organismoj estas nomitaj poliploidoj. Temas pri unu el la malmultaj kazoj de konfirmita saltismo.

Se la genomoj de poliploida specio devenas de la sama praspecio, oni diras, ke ĝi estas mempoliploida aŭ memploida; se ili devenas de du diferencaj praspecioj, oni diras, ke ĝi estas alopoliploida aŭ aloploida. Depende de la nombro de kromosomaj kompletaj aroj kiujn posedas la specio oni nomas triploida (3n), tetraploida (4n), pentaploida (5n), heksaploida (6n) kaj tiel plu, kie n estas la monoploida nombro, kaj oni ne konfuzu tion kun la haploida nombro.

La superfluaj genetikaj elementoj de la poliploidaj organismoj povas rezulti en transformado al unikaj ekzempleroj pere de mekanismoj de subfunkciigo, novfunkciigo aŭ pere de la apero de determinitaj mutacioj.

La poliploidio estas okazo sufiĉe ofta en la naturo, kvankam estas pli ofta en plantoj[1] kaj algoj ol en animaloj kaj fungoj. En plantoj, la poliploidio estas tre etenda ene de las angiospermoj (proksimume 30% de la specioj estas alopoliploidaj) kaj ŝajne tio estas rilata kun la geografia latitudo. Ĝenerale en la poliploidiaj plantoj okazas la fenotipo giga: nome okazas pligrandiĝo en la poliploidiaj individuoj, ĉar ili posedas pli grandan nombron de ĉeloj ol la diploidiaj individuoj. En animaloj, la fenotipo giga ne okazas tia, ĉar la pligrandiĝo kiu okazas en kelkaj grupoj de insektoj, krustuloj kaj kelkaj diploidiaj amfibioj kaj fiŝoj rilatas al pliigo de la ĉela volumo, sed ne al la nombro de ĉeloj, kaj tiu lasta estas la sama en diploidiaj kaj poliploidiaj individuoj.

Notoj redakti

  1. Marques, I.; Loureiro, J.; Draper, D.; Castro, M.; Castro, S. (1a de januaro 2018). «How much do we know about the frequency of hybridisation and polyploidy in the Mediterranean region?». Plant Biology (en angla) 20: 21-37. ISSN 1438-8677. doi:10.1111/plb.12639. Konsultita la 26an de julio 2020.