Teknologia universitato

universitato por teknologio, tekniko aŭ aplikataj sciencoj
(Alidirektita el Politekniko)

Teknologia universitato,[1] teknologia altlernejoneologisme jam de Zamenhofo nomata politekniko,[2] en edukado estas "plej supera teknologia (aŭ historie teknika) altlernejo." Por tiu koncepto eblas ankaŭ la nomojn de politeknika universitato kaj instituto de teknologio kaj universitato pri aplikataj sciencoj. Temas pri institucioj de supera edukado specialigitaj en la instruado kaj esplorado de teknologioj.

Tiu tipo de instalaĵoj ekzistas almenaŭ ekde la 18-a jarcento, sed ili rimarkinde disvolviĝis post la Dua Mondmilito. Same kiel la politeknikaj altlernejoj, ili povas formi parton de universitato, aŭ estis sendependaj universitataj institucioj.

La unua teknika universitato estis eble la École Polytechnique de Parizo (Francio), fondita en 1794, al kiu sekvos multaj aliaj.[3]

Notoj redakti