Oni konas per la esprimo Politika koalicio la pakton inter du aŭ pli da politikaj partioj, plej ofte de simila idearo, kvankam ne nepre, por regi (aŭ formi la registaron) de lando, regiono aŭ alia administra aŭ politika estaĵo.

En plej parto de la demokratiaj reĝimoj, la koalicioj estas permesataj kaj produktiĝas kiam unusola partio aŭ politika grupo ne havas sufiĉan apogon en la parlamento kiel sekvo de la balota rezulto. Tiele la deputitaro de la grupoj formonta la koalicion kutime voĉdonas al la kandidato de la plej voĉdonita partio, kondiĉe ke la minoritataj grupoj ricevu kompenson kiel ekzemple ministeriajn postenojn (kutime disdonitaj laŭ la parlamenta proporcio) aŭ difinita orientacio de la politiko de la nova registaro.

Vidu ekzemple redakti