Malfermi la ĉefan menuon

Politika krizo en Krimeo (2014)

Politika krizo en Krimeo estas serio de politikaj konfliktoj kaj internacia krizo en Krimeo, kun koncerno al Ukrainio kaj Rusio, okazintaj ekde januaro 2014. La konfliktoj komenciĝas dum la politika krizo en Ukrainio kaj daŭras ĝis nun, kvankam jam malaltiĝis la ebloj de militaj okazoj aŭ de perfortaj konfliktoj. Dum la konflikto okazis okupoj de administraj konstruaĵoj, surstrataj interbatiĝoj, okupo de flughavenoj kaj amasaj mitingoj en diversaj urboj de la duoninsulo. Sekvis referendumo pri la eventuala aliĝo (prezentata kiel reveno) de Krimeo al Rusio. Partianoj de tia eblo venkis kaj la rusiaj instancoj akceptis la peton de la porrusiaj krimeanoj (21a de marto 2014).

La duoninsulo Krimeo (nigrakolore) sur la fono de Ukrainio (verdkolore) kaj Rusio (helbrunkolore) en Eŭropo
Simpla mapeto de la duoninsulo Krimeo


Antaŭhistoria kuntekstoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Politika krizo en Ukrainio (2013-2014) kaj Eŭromajdano.

Flankoj de la konfliktoRedakti

La ĉefaj flankoj de la konflikto estas subtenantoj de la nova registaro de Ukrainio (aperinta dum marto 2014) majoritataj en Ukrainio sed minoritataj en Krimeo, por-rusiaj loĝantoj (majoritataj en Krimeo), aliaj minoritataj loĝantaroj, kiel tataroj, kaj Rusia Federacio kies parlamento (Dumao) rajtigis al Vladimir Putin akcepti eblan aliĝopeton fare de la krimeaj instancoj.

DisvolvigoRedakti

Post rusa surstrata interveno en Krimeo kaj negocado de la Krimea Parlamento en Simferopolo, la Krimea Aŭtonoma Respubliko post internacie neagnoskita plebiscito estis aneksita de Rusia Federacio. Unuiĝintaj Nacioj ne agnoskis la anekson, kaj ĝi same restas neagnoskita de multaj landoj en la mondo, dum aliaj ne ĉeestis por voĉdonado kaj kelkaj ja agnoskis la aliron de Krimeo en Rusion (vidu la suban mapon de la mondo).

La 10an de aprilo 2014 la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE) decidis malpermesi voĉdonadon en la Konsilio de Eŭropo al la reprezentantoj de Rusia Federacio ĝis fino de la jaro, pro la anekso de Krimeo fare de rusiaj militaj taĉmentoj de Vladimir Putin, kio okazis post la internacie neagnoskita plebiscito en tiu eks-ukrainia duoninsulo.

 
La rezulto de la voĉdonado en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la teritoria integreco de Ukrainio, la 27-an de marto 2014
  •  Por
  •  Kontraŭ
  •  Sindetenis
  •  Ne ĉeestis
  •  Ne estas anoj de UN
  • 2015Redakti

    Sendependa sociologia esploro financita de kanada fondaĵo en januaro 2015 konstatis, ke post paso de pli ol duonjaro ekde la fakta aliĝo al Rusio plejparto de la loĝantoj (82%) daŭre subtenas la aliĝon de Krimea Respubliko al Rusio[1]. La pridemanditoj nomis la armitan konflikton en Donbaso la plej zorgiga problemo (42%).

    Kronologio de la kuntekstoRedakti

    Diklitera teksto

    Esperanto kaj la politika krizo en KrimeoRedakti

    • Rusia Esperantista Unio (REU) aneksis Krimeon:

    [2]

    Eksteraj ligilojRedakti

    Vidu ankaŭRedakti

    ReferencojRedakti