Politiko de retenado

La Politiko de Retenado aŭ de forbarado (angle Containment [konte:nment]) estas politika nocio kaj estis uzata fare de Usono ekde 1947 kontraŭ Sovetunio. La celo de la politiko estis malhelpi disvastigon de komunismo kaj stalinismo kaj tiel malebligi la t.n. domen-efikon.

La teorion ellaboris George F. Kennan kaj ĝi estis publikigita en la gazeto Foreign Affairs, julie de 1947.

Plej grava unua mejloŝtono de la forbara politiko estis la Marshall-plano kaj kreo de NATO.

Vidu ankaŭ redakti