Feŭda dispartigo estis periodo en la historio de Pollando, kiu konvencie daŭris ekde 1138 ĝis la kronado de Ladislao la 1-a en 1320. Karakteriza kvalito de tiu periodo estis progresanta diserigo de la pola ŝtato al ĉiam pli etaj, grandparte sendependaj, feŭdaj teroj. La procezo estis ligita multobliĝo de la dinastio de Piastoj, kies ĉiu ano, laŭ la pola kutimjuro, havis la rajton posedi parton de la patra heredaĵo. Similaj procezoj okazis en la historio de la piasta lando jam antaŭe, sed tiam oni sukcesis ilin frue bremsi.
La longa periodo de feŭda dispartigo kontribuis al veko de regionaj diferencoj. kresko de signifo de grandsinjoroj kaj alta pastraro. Manko de forta centra decidorgano, kiu kapablus en siaj manoj koncentri la potencon de la reĝlando, kaj samtempe ofta manko de kunlaboremo inter la dukoj kaŭzis malfortiĝon de Pollando. Tial haltis la tendenco de plivastigado de la lando kaj ĝi perdis grandan parton de sia teritorio. En la periodo de feŭda dispartigo memstariĝis pomeriaj duklandoj (okcidenta Pomerio iris sub influon de Margraflando Brandenburgio, kaj Gdanskan Pomerion en la 14-a jarcento transprenis la Ordeno de germanaj kavaliroj); Brandenburgio transprenis Lubuŝion kaj sileziaj duklandoj iĝis grandparte dependaj de la Landoj de Krono ĉeĥa.