Polomolok, - hiligajnone Banwa sang Polomolok, tagaloge Bayan ng Polomolok - estas kvinaklasa urbego (laŭ filipina financa klasifikado unuaklasa municipo) en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, en provinco Suda Kotabato. La loknomo signifas ĉaskampon. Polomolok havas 23 distriktojn, el kio 4 estas urbaj distriktoj, la ceteraj vilaĝaj distriktoj.

Polomolok
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 9504
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172 605  (2020) [+]
Loĝdenso 508 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 13′ N, 125° 4′ O (mapo)6.2166666666667125.06666666667Koordinatoj: 6° 13′ N, 125° 4′ O (mapo) [+]
Alto 306 m [+]
Areo 339,97 km² (33 997 ha) [+]
Polomolok (Filipinoj)
Polomolok (Filipinoj)
DEC
Polomolok
Polomolok
Situo de Polomolok

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Polomolok [+]
vdr
Vojo en Polomolok

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Polomolok situas en la suda parto de Mindanao komence de vulkana monto Matutum 2286 metrojn alta [1]. General Santos troviĝas 17, Koronadalo 40, Dabao 110, Malaybalay 216, Iligan 242, Cagayan de Oro 252, Pagadiano 254, ĉefurbo Manilo 1032, Kezonurbo 1038, Baguio 1234 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En la fruaj jaroj la loko estis sovaĝa arbaro. Tiu pitoreska pejzaĝo kuraĝigis eksterlandanojn ekloĝi en ĉi tiu loko. Unu el ili estis familio de japana komercisto. Li komencis planti agrikulturaĵojn. Iom poste ankaŭ kristanoj ekloĝis kaj same komencis planti agrikulturaĵojn. La kolonia erao ĉi tie forpasis senŝpure. En 1940 la ŝtato komencis aŭdacan programon, kiuj volis ekloĝi ĉi tie, tiuj ricevis terpecon. Alvenis homoj eĉ el Luzono. La programo estis interrompita dum dominado de japanoj inter 1942-1945. La municipo aŭ sendependa komunumo estis kreita en 1957. Ĝis 1963 la progreso estis tre malrapida, ĉar la agrikulturaj varoj havis malaltan merkatan valoron. Ŝanĝo okazis, kiam alvenis la plej granda ananasa kompanio. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj. Polomolok jam estas preta por iĝi urbo laŭ la filipina klasifikado.

Ekonomio redakti

Polomolok estas agrikultura urbego. La agrikultura branĉo konsistas el kultivadoj de ananasoj, rizoj, asparagoj, tranĉitaj floroj, kotonoj, maizoj, legomoj, fruktoj, oni bredas brutojn, porkojn, kortobirdojn, oni fabrikas meblojn.

Lingvo kaj eduko redakti

Cebuano estas vaste parolata kaj estas la gepatra lingvo de plimulto de la loĝantoj. Polomolok estas sidloko de kampuso.

Trafiko redakti

Polomolok situas inter ĉefvojo Koronadalo kaj General Santos, kien aŭtobusoj trafikas. La plej proksima haveno kaj flughaveno funkcias en General Santos.

Klimato redakti

Polomolok situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1623 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti