Polubný (germane Polaun) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Kořenov en distrikto Jablonec nad Nisou. Ĝi troviĝas proksimume 3 km nordokcidente de Kořenov. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 114 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 166 loĝantoj.

Polubný
germane Polaun
vilaĝo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Oficiala nomo: Polubný
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Kořenov
Historiaj regionoj Bohemio, Silezio
Montaro Jizera montaro
Domoj 114 2011
Rivero Jizera
Situo Polubný
 - koordinatoj 50° 46′ 36″ N 15° 20′ 22″ O / 50.77667 °N, 15.33944 °O / 50.77667; 15.33944 (mapo)
Katastro 20,87 km² (2 087 ha) Polubný
Loĝantaro 166 (2021)
Denseco 7,95 loĝ./km²
Fondo 1577
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 468 50
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Polubný
Portalo pri Ĉeĥio

Polubný estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 20,87 km². En la katastra teritorio Polubný situas ankaŭ Kořenov.

Historio redakti

Polubný estas ekde la jaro 1793, kiam ĉi tie estis konsekrita preĝejo de sankta Johano Baptisto, sidejo de paroĥejo, la 19-an de oktobro 1899 ĝi estis avancita je kampurbo. Municipo Polubný konsistis el partoj kaj domaroj Dolní Polubný, Horní Polubný, Kořenov, Černá Říčka, Zelené Údolí, Ničovy domky, Kobyla, Merklov, Novina, Růžodol, Souš, Václavíkova Studánka. Dolní Polubný estis forŝirita de municipo Polubný kaj alligita al Desná en la jaro 1949. Ĝis la jaro 1959 ĉi tie tra mezo de rivero Jizera kondukis ŝtatlimo kun Pollando, do nun estas konsisto de la katastro de Polubný ankaŭ parceloj, kiuuj situas sur historia teritorio de Silezio.

En la municipo en la 19-a jarcento havis sidejon signifa vitrofarejo de Josef Riedel (1816 - 1894), kiu produktis premitan vitron. Al ĝiaj plej karakterizaj profuktoj apartenis miniaturaj statuoj de habsburgaj imperiestroj kaj armeestroj, por kiuj ĝi ricevis premion en ekspozicio en Vieno en la jaro 1888[1].

Tombo de Riedel en Pustiny troviĝas proksime de dentorela fervojlinio en memstara pseŭdogotika kapelo de sanktaj Jozefo kaj Virgulino Maria kun tureto.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 311
18804 566
18905 012
19005 368
19105 655
19214 614
JaroLoĝantoj
19304 823
19501 576
1961524
1970381
1980277
1991215
JaroLoĝantoj
2001164
2011182
2021166

Memorindaĵoj redakti

  • Ventomuelejo – nefinita objekto de muelejo, teknika memorindaĵo

Personecoj redakti

  • Josef Riedel (1816–1894) – vitrofaristo kaj fabrikisto ("bida reĝo"), li mortis ĉi tie en la jaro 1894.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Dana Stehlíková, Miniatury pomníků, in: Metamorfózy politiky, katalog výstavy, editorky Kateřina Kuthanová a Hana Svatošová, Archiv hl. m. Prahy 2013, s. 131, obr. 59