Polytechnikum Arnstadt

La Politeknika Instituto (germane: Polytechnisches Institut) troviĝis en Arnstadt, Kasseler Straße nr 10, kaj permesis trejnadon de inĝenieroj sen kromvojoj universitataj.

La nova konstruaĵo ĉe Kasseler Straße; nuntempe maljunula hejmo
Ŝildo de la nuna uzanto

Historio redakti

En la 15.10.1903 fonditis laŭ konsilo de la inĝeniero Pohlitz el Hildburghausen kun helpo de Tobias Glatz el Woringen (diplomita inĝeniero pri elektrotekniko) en Arnstadt la t.n. Metia Akademio / Gewerbeakademie . Ĝian neceson oni klarigis en 1903 en skribaĵo: la nove estiĝintaj mezaj klasoj bezonus junajn homojn kiuj post la 10-a klasŝtupo laborus 1-2 jarojn praktike, ekkomencu 18-jaraj tri jarojn daŭranta inĝenierteknikan trejnadon kaj havu kiel 21-jaraĝuloj memstarecon. La vojo tra abiturienta ekzameno kaj teknika altlernejo/universitato rezultigus la samon nur kun du neavantaĝoj: la finintoj havus ĉe la studfino jam la aĝon de 24-27 jaroj kaj la praktika trejnado estu tro malprofunda. Monon ŝpareblan danke al 3 jarojn malplilonge daŭrinta trejnado la juna homo povus utiligi por iĝi kompaniano ĉe firmao aŭ mem fondi entreprenon.

Oni trejnis en ses semestroj inĝenierojn (ekde la aĝo de 17) sur la kampoj de maŝinkonstruado, elektrotekniko, gas- kaj akvoteknikoj, kemio, elektrokemio kaj ceramikfarado. Direktoro iĝis la menciita diplomita inĝeniero Tobias Glatz. Unua loko de la instituo estis en la Kirch-strateto nr 10, apud la Supera kirko. La nombro de la studentoj daŭre kreskis, de 48 en 1905/06 ĝis 105 en 1097/08. En 1908 iĝis la oficiala nomo Polytechnisches Institut zu Arnstadt in Thüringen. Danke al bonega trejnado kaj realigo de modernaj ideoj la lernejo famiĝis baldaŭ ankaŭ ekstere de la regiono. En 1907 oni permesis la lernejan frekventon ankaŭ al virinoj. En 1913 estis ordonita ke por fremduloj kaj virinoj validu la samaj akceptokondiĉoj kiaj por germanaj viroj. Por sociala sekuro oni instalis institutan asekurkompanion (ankaŭ kontraŭ akcidentoj).

Rajtis la lernantoj fondi studentajn korporaciojn aŭ aliĝi al ili. En 1913 estis pluraj sciencaj kluboj kaj 2 kolorportantaj korporacioj. Pro la pliiĝo de la lernantoj necesis ŝanĝo de la loko. En 1915 sub urbestro Harald Bielfeld okazis inaŭguro de nova konstruaĵo en moderna ejo proksime de la Stacidomo de Arnstadt, en la hodiaŭa Kasseler Straße nr 10.

Fermo redakti

En 1927 la instituto estis fermita kaj Glatz eklaboris en similaj institutoj en Ilmenau kaj Bad Sulza. Kiam la Teknika instituto en Bad Sulza fermitis en 1934 oni ofertis al la urbo Arnstadt transpreni ĝin; sed la politikistoj ne volis tion, unuanime.

Ĝis 1941 troviĝis en la ejo en Kasseler Straße buroo de Glatz, kvankam jam en 1938 estis aĉetinta ĝin la arnstadt-ano Wilhelm Heimbürge. Ĝis 1961 ĝi gastigis la gantfabrikon Brehme und Siegel kaj ekde 1962 politeknikan superan lernejon (Polytechnische Oberschule VI). Post la Turniĝo ĝi iĝis la Robert-Bosch-bazlernejo (ĝis 2011). Nuntempe ĝi estas oldulejo.

Literaturo redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 391-392

Eksteraj ligiloj redakti