Pomo

manĝebla frukto de pomarbo

Pomo estas frukto de pomarbo:

Du ruĝaj pomoj
Sekco de pomo
Verdaj pomoj pendantaj de pomarbaj branĉoj

Pomo estas manĝebla frukto de pomarbo, unu el la plej kulturataj. Plejofte manĝata freŝe, ĝi ankaŭ estas bakita en pasteĉotorto aŭ manĝata sub formo de pomsaŭco (pomkaĉo, pompureo aŭ pomkompoto).

  • pomo estas frukto de pomarbo (alidirite, iom arĥaike pomujo).
  • pomo estas samtipa frukto de kelkaj fruktoarboj: pomofrukto
  • objekto kun formo de pomo: gorĝa pomo (alidirite "Adampomo")

Ekzistas miskompreno ke pomo aperas en la Biblio, kiel frukto de la Prapeko. Tamen en Genezo ne temas pri pomo, sed pri "frukto de la arbo de sciado pri bono kaj malbono" (vidu sube ĉe Kristana arto).

Frukto de la pomarbo redakti

 
matura pomo

La karneca histo (fruktkarno) de pomo, ĝenerale nomata frukto, ne evoluiĝas el la ovario, sed el la pedunklo. Biologie oni nomas tion ŝajnfrukto. La pomofrukto – kio estas karakteriza por pomo – estas speciala formo de plurfolikla frukto[de]. Foliklo konsistas el unu ovario, kiu ĉe suturo kunkreskas kun si mem. Ene de la fruktkarno kreskas el la folikla ovario pergameneca ujo. Ene de la fruktkarno eventuale restas nur unuopaj sklerenkimecaj nestoj[de].

Pomoj postrikolte plumaturiĝas. Ili estas la klimakteraj fruktoj. Pomo, metita kune kun bananoj aŭ aliaj fruktoj, rapidigas ilian maturiĝon. Tion kaŭzas la gasa planthormono eteno, kiu estas produktata de la pomo dum postmaturiĝo.

Ĝenerale oni ne manĝas la malmolan kernetujon[de]. Ofte oni kredas, ke la kernetujo ne estas manĝebla, ĉar la kernetoj (semoj) enhavas cianidan acidon. La kvanto de cianida acido etas tre malalta kaj la formanĝo de la kompleta pomo ne estas risko.

Enhavosubstancoj de la frukto redakti

 
Tradicia sistemo de konservado de pendantaj pomoj antaŭ invento de fridujo.

100 g da freŝa produkto enhavas jenon:

Ora
Energia valoro 217–228 kJ (52–55 kcal)
Karbonhidrato 11,4 g
el tio sukero 10,3 g
Proteino 0,3 g
Graso 0,4 g
Fibro 1 g
Akvo 85 g
Vitamino C 12 mg
Magnezio 6 mg
Kalio 144 mg
 
fruktoj de diversaj kulturpomvarioj.

La kompleksa aromo de la kulturpomo konsistas el multaj substancoj. La diversaj kultivvarioj malsimilas ankaŭ laŭ la kvanto de la diversaj aromaj substancoj. Precipe estas esteroj, aldehidoj kaj alkoholoj. La plej gravaj esteroj de la pomo estas etil-2-metilbutirato, etilbutirato, 2-metilbutilacetato, butilacetato kaj heksilacetato. Al la aldehidoj, kiuj parte nur ekestas dum la maĉado en la buŝo pere de enzima transformiĝo el grasacidoj kaj kiuj ofte donas al la pomo la tiel nomata „verdnotoj“ (gusto al verdaj pomoj kiel „Granny Smith“), apartenas heksanalo kaj 3-heksenalo. La alkoholoj estas 1-butanolo, 2-metilbutanolo, 1-heksanolo kaj 3-heksenolo. Pliaj gravaj aromaĵoj en la pomo estas β-damaskanono kaj α-farnezeno.

La aromo dependas forte de la kultivvario, la klimataj faktoroj, la rikoltotempo kaj la stokada daŭro. Dum la stato de frumaturiĝo apenaŭ troviĝas esteroj. Dum pli longa stokado la esterenhavo povas altiĝi draste.

Uzado redakti

La endomigo de pomoj ŝajne komencis antaŭ pli ol 15 000 jaroj en la regiono en okcidento de la Montaro Tjanŝano, lima inter Kazaĥio kaj Ĉinio. La pomoj estis enkondukitaj en Eŭropo fare de la romianoj kaj en la aktualo ekzistas ĉirkaŭ 1000 varioj/kultivaroj, kiel rezulto de multegaj hibridigoj inter naturaj formoj. Pomoj estas granda fonto de vitaminoj kiu helpis en la disvolvigo de popoloj.

Jam la keltoj kaj ĝermanoj prilaboris la tiam ankoraŭ etajn kaj malmolajn fruktojn de la indiĝena pomo. Ili kuiris la pomojn kaj akiris el la pomkaĉon sukon. La fruktsukon oni fermentis kune kun mielo al medo.

Hodiaŭ oni konsumas la kulturpomon krude aŭ prilaboras ĝin industrie al pomsuko, pomvino, pomkaĉo, al sekigitaj pomĉipsoj kaj konfitaĵo. La uzebleco de la pomo aŭ de pomaj produktoj en la kuirejo estas multspeca.

Ankaŭ laŭ mezepoka medicino la pomo havas multajn kuracajn efikojn. La plej multaj tiamaj pomkultivaroj verŝajne estis tro acidaj, taninriĉa kaj lignecaj por la hodiaŭa gusto.

 
Ilustraĵo de fruktoj kaj floroj.

La sukeroj de la pomo estas asimilebla facile, kio estas malbono por la personoj kiuj suferas diabeton. Tiel estas rekomendinda manĝi la pomon kun la ŝelo, ĉar tiu enhavas la plej parton de la pektino (solvebla dieta fibro), kiu helpas prokrasti la absorbadon de tiuj sukeroj.

La nekuirita pomo efikas kiel bonkvalita dentopurigilo pro du tialoj; unuflanke ĝi helpas rekte purigi la dentojn; aliflanke, la maĉomaniero ebligas la liberigon de manĝorestaĵoj for el la gingivoj. La dekoktado de pomoj estas uzata kiel milda trankvigilo okaze de ne tro forta sendormeco.[3]

La cidro efikas iome kiel diurezigilo, pro kio estas rekomendata kiel traktado komplementa de la edemo (en tiuj kazoj en kiuj trinkaĵoj enhavantaj alkoholon ne estu kontraŭkonsilita).[3]

Aktiva enhavo

La pomo enhavas 80 % da akvo, 15 % de karbonhidratoj kaj preskaŭ 5 % de proteinoj. Pomoj estas riĉaj en pektino, vitaminoj, malikata acido, tartrata acido kaj gajlata acido, tiel kiel en natrio, kalio, magnezio kaj fero. Granda parto de la vitaminoj kaj mineraloj estas en la ŝelo aŭ guste sub tiu, pro kio por akiri tiujn nutrenhavojn pomoj estu konsumitaj nesenŝeligitaj.[3]

La plej grandaj pomproduktantaj landoj redakti

 
Laŭlonga tranĉo de pomfrukto.

La plej granda pomproduktanta lando estas Ĉinio kaj je la dua loko Usono. Turkio kaj Italio sekvas. La jena tabelo montras la plej grandajn pomproduktantajn landojn:

La tutmonde plej granda produktantoj de pomoj 2004[4] – 2010[5] – kvanto en mil t
 rango  Lando  2004   2010 
   1 Ĉinio 20.503 33.265
   2 Usono 4.290 4.212
   3 Turkio 2.300 2.600
   4 Italio 2.012 2.205
   5 Hindio 1.470 2.163
   6 Polio 2.500 1.859
   7 Francio 2.400 1.711
   8 Irano 2.350 1.662
   9 Brazilo 978 1.276
   10 Ĉilio 1.100 1.300
 rango  Lando  2004   2010 
   11 Rusio 1.900 986
   12 Ukrainio 850 897
   13 Argentino 1.262 851
   14 Germanio 1.600 835
   15 Japanio 881 798
   16 Nordkoreio n.i. 752
   17 Sudafriko 701 740
   18 Uzbekio n.i. 712
   19 Hispanio n.i. 596
   20 Meksiko n.i. 586

Historio redakti

 
Natura pomo de Malus sieversii en Kazaĥio.

La specio Malus sieversii estas agnoskita kiel ĉefa pra-specio de la kultivata pomo, kaj estas morfologie simila. Pro la genetika variableco en Centra Azio, tiu regiono estas ĝenerale konsiderata centro de la origino por pomoj.[6] Oni supozas, ke la pomo estis aldomigita antaŭ ĉirkaŭ 4000–10000 jaroj en la montaro Tjanŝano, kaj poste veturis laŭlonge de la Silka Vojo al Eŭropo, kun hibridiĝoj kaj entrudoj de naturaj pometoj el Siberio (M. baccata), Kaŭkazo (M. orientalis), kaj Eŭropo (M. sylvestris). Nur la arboj de M. sieversii kiuj kreskiĝis en la okcidenta areo de la montaro Tjanŝano kontribuis genetike al la aldomigita pomo, ne la izola populacio de la orienta flanko.[7]

Ĉinaj mildaj pomoj, kiel M. asiatica kaj M. prunifolia, estis kultivataj kiel dezertopomoj el antaŭ pli ol 2000 jaroj en Ĉinio. Oni supozas, ke ili estis hibridoj inter M. baccata kaj M. sieversii en Kazaĥio.[7] Inter la trajtoj selektitaj fare de homaj kultivistoj estas grando, fruktacideco, koloro, firmeco, kaj solvebla sukero. Malkutime ĉe aldomigitaj fruktoj, la natura M. sieversii origine estis nur iomete pli malgranda ol la moderna aldomigita pomo.[7]

 
Malgrandaj pomoj de Malus baccata el Siberio.

Ĉe Sammardenchia-Cueis proksime de Udine en Nordorienta Italio, semoj el ioma formo de pomoj troviĝis en materiala karbono datita el ĉirkaŭ 4000 a.n.e.[8] Genetika analizo ne estis ankoraŭ sukcese uzitaj por determini ĉu tiaj antikvaj pomoj estis naturaj Malus sylvestrisMalus domesticus enhavantaj praecon de Malus sieversii.[9] Estas ĝenerale malfacile distingi en la arkeologia registro inter manĝitaj naturaj pomoj kaj pom-plantejoj.

Estas nerekta pruvaro de pom-kultivado en la tria jarmilo a.n.e. en la Mezoriento. Estis substanca pom-produktado en la Eŭropa klasika antikveco, kaj greftado estis certe konata poste.[9] Greftado estas esenca parto de la moderna aldomigita pom-produktado, por propagi la plej bonkvalitajn kultivaĵojn; ne klaras kiam pomarba greftado estis inventita.[9]

Vintraj pomoj, rikoltitaj en fino de aŭtuno kaj stokitaj ĝuste antaŭ frostado, estis grava manĝo en Azio kaj Eŭropo dum jarmiloj.[10] El malmultaj malnovmondaj plantoj kiujn la hispanoj enkondukis en la insularon Ĉiloeon en la 16-a jarcento, pomarboj estis precize bone adaptitaj.[11] Pomoj estis enkondukitaj en Nordamerikon fare de koloniistoj en la 17-a jarcento,[12] kaj la unua pomarbaro en la Nordamerika subkontinento estis plantita en Bostono fare de Reverendo William Blaxton en 1625.[13] La nuraj pomoj indigenaj de Nordameriko estas la nomitaj "krabpomoj", kiuj estis iam nomitaj ankaŭ "ordinaraj pomoj".[14] Ponkultivaroj alportitaj kiel semoj el Eŭropo disvastiĝis laŭlonge de la indianaj komercvojoj, same kiel estis kultivitaj en farmoj de kolonoj. Usona pomkatalogo de 1845 vendoproponis 350 el la plej "bonkvalitaj" kultivaroj, montrante la abundegon de novaj nordamerikaj kultivaroj en la komenco de la 19-a jarcento.[14] En la 20-a jarcento, projektoj de irigacio en Orienta Vaŝingtonio startis kaj permesis la disvolvigon de la multmilion-dolara fruktindustrio, el kiu la pomo estis la ĉefa produkto.[12]

Ĝis la 20-a jarcento, farmistoj stokis pomojn en malvarmaj keloj dum la vintro por sia propra uzado aŭ por vendado. Plibonigita transportado de freŝaj pomoj per trajno kaj ŝoseo anstataŭis la neceson stokadi.[15][16] Instalaĵoj por kontrolitaj atmosferoj estas uzataj por teni pomojn freŝaj la tutan jaron. Instalaĵoj por kontrolitaj atmosferoj uzas altan malsekecon, malaltan kvanton de oksigeno, kaj kontrolitajn karbondioksidajn nivelojn por teni fruktofreŝecon. Ili estis uzitaj en Usono en la 1960-aj jaroj.[17]

En mitologio redakti

Ĝermana paganismo redakti

 
"Brita kiel Iduna" (1901) de Carl Larsson,

En Nordia mitologio, la diino Iðunn estis portretita en la Proza Edda (verkita en la 13-a jarcento fare de Snorri Sturluson) havigante pomojn al dioj kiuj donas al ili eternan junecon. La angla fakulo H. R. Ellis Davidson rilatigas pomojn al religiaj praktikoj en Ĝermana paganismo, el kiu la Nordia paganismo disvolviĝis. Ŝi notis, ke siteloj de pomoj estis trovitaj en la fama ŝipo de Oseberg, nome funebra loko en Norvegio, ke fruktoj kaj nuksoj (Iðunn estis priskribitaj kiel transformita en nukso en Skáldskaparmál) estis trovitaj en antikvaj tomboj de Ĝermanaj popoloj en Anglio kaj aliloke en la kontinento Eŭropo, kio povus havi simbolan signifon, kaj ke nuksoj estas ankoraŭ rekonitaj kiel simbolo de fekundeco en sudokcidenta Anglio.[18]

Davidson notas konekton inter pomoj kaj Vanir, nome tribo de dioj asociata kun fekundeco en Nordia mitologio, citante ekzemplon de dek unu "oraj pomoj" donitaj por allogi la belan Gerðr por Skírnir, kiu estis servanta kiel mesaĝisto por la majora Vanira dio Freyr en strofoj 19a kaj 20a de la poemo Skírnismál. Davidson notas ankaŭ kroman konekton inter fekundeco kaj pomoj en Nordia mitologio en ĉapitro 2a de la Völsunga sagao: kiam la ĉefa diino Frigg sendas al la reĝo Rerir pomon post li petopreĝas al Odino filon, la mesaĝisto de Frigg (maskita kiel korvo) faligas la pomon en lia sino dum li sidas sur teramaso.[19] La pomokonsumo fare de la edzino de Rerir rezultas en sesjara gravedeco kaj la nasko (per Cezara sekco) de ilia filo — nome la heroo Völsung.[20]

Krome, Davidson indikas la "strangan" esprimon "Pomoj de Hel" uzita en 11a-jarcenta poemo de la skaldo Thorbiorn Brúnarson. Ŝi asertas, ke tio povus sugesti, ke la pomo estis la manĝaĵo de la mortinto. Krome, Davidson notas, ke la povega ĝermana diino Nehalenio estis foje priskribita kun pomoj kaj tio paralele ekzistas en fruaj irlandaj historioj. Davidson asertas, ke kvankam kultivado de pomoj en Norda Eŭropo etendiĝis frue ĝis almenaŭ la tempo de la Romia Imperio kaj venis al Eŭropo el Proksima Oriento, la indiĝenaj variaĵoj de pomarboj kreskintaj en Norda Eŭropo estas malgrandaj kaj amaraj. Davidson konkludas, ke en la figuro de Iðunn "ni devas havi svagan reflekton de malnova simbolo: tiu de la gvardia diino de la vivo-dona frukto de alia mondo."[18]

En helena kulturo redakti

 
Heraklo kun la pomo de Hesperidinoj.

La pomoj aperas en multaj religiaj tradicioj, ofte kiel mistera aŭ malpermesita frukto. Unu de la problemoj kiuj identigas pomojn en la religioj, la mitologio kaj la popolfabeloj estas ke la vorto "pomo" estis uzita kiel terminego por ĉiuj fruktoj (ĉefe fremdaj), escepte de beroj, eĉ kiel nuksoj,[21] ĝis tiom malfrue kiom ĝis la 17a jarcento.[22] Por ekzemplo, en la helena mitologio, la greka heroo Heraklo, kiel parto de siaj dek du laboroj, estis devigita veturi al la Ĝardeno de la Hesperidinoj kaj rikolti la orpomojn de la arbo de vivo kiu estis en ties centro.[23][24][25]

La greka diino de malkonsento, Eriso, malkontentiĝis post sia ekskludo for de la nupto inter Peleo kaj Tetiso.[26] Kiel revenĝo, ŝi ĵetis orpomon kun la skribaĵo Καλλίστη (Kalliste, foje transliterumita Kallisti, 'Por la plej bela'), en la nupto. Tri diinoj reklamis la pomon: Hera, Atena kaj Afrodita. Pariso de Trojo estis proklamita por elekti la ricevontinon. Tentita kaj de Hera kaj de Atena, ankaŭ Afrodita proponis sin al li kiel la plej bela diino, proponante al li kiel premio la plej belan virinon de la mondo, nome Helena de Sparto. Li atribuis la pomon al Afrodita, kio estis ekokazigo nerekte de la Troja milito.

Tiel oni konsideris en la antikva Grekio, ke pomoj estas dediĉitaj al Afrodita, kaj oni ĵetis pomon al iu por deklari simbole onian amon; kaj tiel sammaniere kapti ĝin estis montri ankaŭ simbole la akcepton de tiu amo kaj tiel tio estis komprenita.[27]

Atalanta, ankaŭ de greka mitologio, estis belulino kaj havis multajn admirantojn. Sed ŝi pri viroj ne multe sopiris kaj pri edziniĝo ankaŭ ne. Kiam ŝia patro promesis trovi al ŝi taŭgan fianĉon, ŝi kondiĉis edziniĝi al tiu, kiu venkos ŝin en kurado. Kiu malvenkos, mortos. Kaj estis vico da ili. Nur Hipomeno, (konata ankaŭ kiel Melanio, nomo eble derivita el melon, greka vorto kaj por "pomo" kaj por frukto ĝenerale),[28] filo de greka reĝo, helpe de la diino Afrodito venkis. Li ricevis de la diino tri orajn pomojn, kiujn dumvoje forĵetadis kaj Atalanta detenis sin kolektante ilin. Sed Atalanta tamen ne edziniĝis al Hipomeno. Kiam ili ĉirkaŭbrakis unu la alian en arbara templo, dioj punis ilin pro profano de la sanktejo kaj ŝanĝigis ilin en sovaĝajn bestojn, verŝajne en leonojn. Laŭ aliaj versioj la venko de Hipomeno estis premiita per pariĝo.[29]

Kristana arto redakti

 
Adamo kaj Evo de Alberto Durero (1507), montranta la pomon kiel simbolo de peko.

Kvankam la malpermesita frukto de la Edeno en la Genezo ne estis identigita, populara kristana tradicio asertis, ke temas pri pomo kiun Evo proponis al Adamo por kunhavi kun ŝi.[30] La origino de la populara identigo kun frukto nekonata en Mezoriento en bibliaj tempoj eniris en konfuzo inter la latinaj vortoj mālum (pomo) kaj mălum (malbono), ĉiuj el kiuj estas normale verkita simple malum.[31] La arbo de la malpermesita frukto estas nomita "la arbo de la sciaro de bono kaj malbono" en Genezo 2:17,[32] kaj la latina esprimo por "bono kaj malbono" estas bonum et malum (kiel malum = pomo).[33]

Ankaŭ pentristoj de la Renesanco povus esti influitaj de la historio de la ora pomo en la Ĝardeno de la Hesperidinoj. Kiel rezulto, en la historio de Adamo kaj Eva, la pomo iĝis simbolo por sciaro, senmorteco, tento, la falo de homo en la pekon, kaj la peko mem. La laringo en la homa gorĝo estis nomita la "Adampomo" pro nocio ke ĝi estis farita de la malpermesita frukto restanta en la gorĝo de Adamo.[30] La pomo kiel simbolo de seksa allogo estis uzita por aludi al la homa sekseco, eble laŭ ironia intenco.[30]

En popola kulturo redakti

  • Friedrich Schiller verkis kvinaktan dramon pri Willhelm Tell. En ĝi la vokto Gessler metis sian ĉapelon kaj postulis de ĉiu preterpasanto, saluti ĝin. Tell rifuzas la saluton. La soldatoj kaptas lin, kaj la vokto Gessler devigas lin pafi per la arbalesto pomon de sur la kapo de lia filo. Tell sukcese trafis la pomon, sed al la demando de Gessler pri la dua projektilo respondis, ke la dua projektilo estintus por la koro de Gessler, se la unua trafintus la filon de Tell.
  • En la rakonto Neĝblankulino de la Fratoj Grimm, la protagonistino estas venenigita de malica duonpatrino pere de venenenhava pomo. Ŝajne tio inspiris la memmortigon de Alan Turing pere de pomvenenigo.
  • Le Fils de l'homme (La filo de l'homo) estas pentraĵo de René Magritte de 1964. Tie oni vidas staran homon antaŭ muro kaj marpejzaĝo, kun verda pomo antaŭ la vizaĝo, el kio videblas nur parto de lia maldekstra okulo.
  • "The Apple" (La pomo) estas la kvina epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series.
  • La pomo (en persa سیب Sib) estas irana filmo reĝisorita de Samira Maĥmalbaf premierita en 1998.
  • Apple (anglalingva nomo de "pomo", prononcata "Ap-l") estas tre fama usona komputila firmao. Oni konas Apple pro la komputila serio Makintoŝo ('McIntosh'), la cifereca muzikludilo iPod, la poŝkomputilo iPhone, la tabulkomputilo iPad kaj alia aparataro kaj programaro. La emblemo de Apple estas silueto de pomo kun mordejo kaj estas konata tutmonde.

Specioj redakti

 
Floro de pomarbo
 
Malus florentina, arbo
 
Malus florentina, fruktoj
 
Malus sikkimensis, fruktoj
 

Ekzistas ĉirkaŭ 40 ĝis 55 Malus-specioj kaj kelkaj hibridoj (kun devenlando):

  • Malus aldenhamensis
  • Malus angustifolia, Suda sovaĝa pomarbo (Usono)
  • Malus × arnoldiana (M. baccata × M. floribunda)
  • Malus × atrosanguineum (M. halliana × M. sieboldii)
  • Malus baccata, ĉerizpomarbo, nomita ankaŭ sibera sovaĝa pomarbo aŭ berarbo (Orienta Azio)
  • Malus bracteata (Usono)
  • Malus brevipes (Azio)
  • Malus coronaria, dolĉa sovaĝa pomarbo (orienta Nordameriko)
  • Malus dasyphylia – ebla prapomarbo de la nuna kultivita pomarbo
  • Malus domestica
  • Malus florentina (Italio)
  • Malus floribunda, Japana pomarbo, ankaŭ nomita koralpomarbo, (Japanio)
  • Malus formosana (Tajvano)
  • Malus fusca, oregona sovaĝa pomarbo (nordokcidenta Nordameriko)
  • Malus glabrata (Usono)
  • Malus glaucescens (Nordameriko)
  • Malus halliana, pomarbo de Hall (Japanio, Ĉinio)
  • Malus hilleri
  • Malus honanensis (Ĉinio)
  • Malus hupehensis, tepomarbo aŭ ĉina sovaĝa pomarbo (Ĉinio)
  • Malus ioensis, savana aŭ preripomarbo (okcidenta Nordameriko)
  • Malus kansuensis (okcidenta Ĉinio)
  • Malus lancifolia (Usono)
  • Malus × magdeburgensis (Germanio)
  • Malus mandschurica (aŭ baccata) (orienta Azio)
  • Malus melliana (Ĉinio)
  • Malus niedzwetskyana (Centra Azio)
  • Malus platycarpa (Usono)
  • Malus praecox – ebla prapomarbo de la kultivita pomarbo
  • Malus prattii (sudokcidenta Ĉinio)
  • Malus prunifolia (Ĉinio)
  • Malus pumila (aŭ niedzwetskyana) (okcidenta Azio kaj orienta Eŭropo)
  • Malus × purpurea, purpura pomarbo (M. atrosanguinea × M. niedzwetskyana)
  • Malus rockii (sujdokcidenta Ĉinio)
  • Malus sargentii (sin.: M. toringo ssp. sargentii) (Japanio)
  • Malus sieboldii (sin.: M. toringo) (orienta Azio, Japanio)
  • Malus × scheideckeri
  • Malus sikkimensis (Himalajo)
  • Malus sieversii, azia sovaĝa pomarbo – unu el la plej probablaj prauloj de la kulturita pomarbo (Kazaĥio)
  • Malus × soulardi
  • Malus spectabilis, ĉina pomarbo (Azio, probable Ĉinio)
  • Malus sublobata
  • Malus sylvestris, sovaĝa pomarbo - unu el la plej probablaj prauloj de la kulturita pomo (okcidenta Azio kaj Eŭropo)
  • Malus toringo
  • Malus toringoides (okcidenta Ĉinio)
  • Malus transitoria (nordokcidenta Ĉinio)
  • Malus trilobata (Malgrand-Azio: Greklando, Sirio, Libano, Izraelo)
  • Malus tschonoskii, lana pomarbo (Japanio)
  • Malus yunnanensis (sudokcidenta Ĉinio)
  • Malus × zumi,ornama pomarbo: neniu sovaĝa formo konita. Ekzistas diversaj specioj, kelkaj kun sangoruĝaj folioj.

Ekzistas ankaŭ genrokrucaĵoj ene de la subfamilio Maloideae, ekzemple Sorbus × Malus kaj eĉ trioblaj krucaĵoj: (Cydonia × Pyrus) × Malus.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri pomo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[34]:

  •  
     Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto. 
  •  
     Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon. 

Bildaro de variaĵoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Eintrag Malus domestica Borkh. im Liber herbarum II (30a de septembro 2006).
  2. M. Fix: „An Apple A Day“ – warum Äpfel nie Krebs bekommen. (PDF; 3,6 MB) In: Einblick. 1, 2009, S. 22–23.
  3. 3,0 3,1 3,2 Berdonces I Serra, J.L. «Malus domestica». Gran Enciclopecia de las Plantas Medicinales (Tikal ISBN 84-305-8496-X). p. 654.
  4. Quelle: Handelsblatt, Die Welt in Zahlen (2005).
  5. FAOSTAT Countries by commodity – Apples
  6. Richards, Christopher M.; Volk, Gayle M.; Reilley, Ann A.; Henk, Adam D.; Lockwood, Dale R.; Reeves, Patrick A.; Forsline, Philip L. (2009), "Genetic diversity and population structure in Malus sieversii, a wild progenitor species of domesticated apple", Tree Genetics & Genomes 5 (2): 339–347, doi:10.1007/s11295-008-0190-9 
  7. 7,0 7,1 7,2 Duan, Naibin; Bai, Yang; Sun, Honghe; Wang, Nan; Ma, Yumin; Li, Mingjun; Wang, Xin; Jiao, Chen et al. (2017), "Genome re-sequencing reveals the history of apple and supports a two-stage model for fruit enlargement", Nature Communications 8 (1): 249, doi:10.1038/s41467-017-00336-7, PMC 5557836, PMID 28811498 
  8. Colledge, Sue; Conolly, James (2016-06-16). The Origins and Spread of Domestic Plants in Southwest Asia and Europe. 
  9. 9,0 9,1 9,2 Schlumbauma, Angela (2012). “Towards the onset of fruit tree growing north of the Alps: Ancient DNA from waterlogged apple (Malus sp.) seed fragments”, Annals of Anatomy - Anatomischer Anzeiger 194 (1), p. 157–162. doi:10.1016/j.aanat.2011.03.004. 
  10. An apple a day keeps the doctor away. Arkivita el la originalo je 11a de Februaro 2008. Alirita 27a de Januaro 2008.
  11. (2004) “Efectos ambientales de la colonización española desde el río Maullín al archipiélago de Chiloé, sur de Chile”, Revista Chilena de Historia Natural (es) 77 (4), p. 661–677. doi:10.4067/s0716-078x2004000400009. 
  12. 12,0 12,1 "Origin, History of cultivation". Universitato de Georgio. Arkivita el la originalo en 21a de Januaro 2008. Alirita la 22an de Januaro 2008.
  13. Smith, Archibald William. (1997) A Gardener's Handbook of Plant Names: Their Meanings and Origins. Dover Publications, p. 39. ISBN 978-0-486-29715-6.
  14. 14,0 14,1 Lawrence, James. (1980) The Harrowsmith Reader, Volume II. Camden House Publishing Ltd., p. 122. ISBN 978-0-920656-10-5.
  15. Van Valen, James M.. (2010) History of Bergen county, New Jersey. Nabu Press. ISBN 978-1-177-72589-7.
  16. Brox, Jane. (2000) Five Thousand Days Like This One: An American Family History. Beacon Press. ISBN 978-0-8070-2107-1.
  17. "Controlled Atmospheric Storage (CA)". Washington Apple Commission. Arkivita el la originalo la 14an de Marto 2012. Alirita la 3an de Aprilo 2012.
  18. 18,0 18,1 Ellis Davidson, H. R. (1965) Gods And Myths of Northern Europe, pp. 165 kaj 166. ISBN 0-14-013627-4
  19. Ellis Davidson, H. R. (1965) Gods And Myths of Northern Europe, pp. 165 kaj 166. Penguin Books ISBN 0-14-013627-4
  20. Ellis Davidson, H. R. (1998) Roles of the Northern Goddess, pp. 146 kaj 147. Routledge ISBN 0-415-13610-5
  21. Tiel en la hispana lingvo la gorĝa pomo, Adam-pomo, estas nomata simple nuez (nuksojuglando).
  22. Sauer, Jonathan D. (1993). Historical Geography of Crop Plants: A Select Roster. CRC Press. p. 109. ISBN 0-8493-8901-1.
  23. Wasson, R. Gordon (1968). Soma: Divine Mushroom of Immortality. Harcourt Brace Jovanovich. p. 128. ISBN 0-15-683800-1.
  24. Ruck, Carl; Blaise Daniel Staples, Clark Heinrich (2001). The Apples of Apollo, Pagan and Christian Mysteries of the Eucharist. Durham: Carolina Academic Press. pp. 64-70. ISBN 0-89089-924-X.
  25. Heinrich, Clark (2002). Magic Mushrooms in Religion and Alchemy. Rochester: Park Street Press. pp. 64-70. ISBN 0-89281-997-9.
  26. Herodoto Historioj 6.1.191.
  27. Edmonds, J. M., trans.; rev. John M. Cooper. "Epigrams". Plato: Complete Works. Ed. John M. Cooper. Indianapolis: Hackett, 1997. p. 1744, note to VII. Print.
  28. Ruck, Carl; Staples, Blaise Daniel (2001). The Apples of Apollo, Pagan and Christian Mysteries of the Eucharist. Durham: Carolina Academic Press. pp. 64–70. ISBN 978-0-89089-924-3.
  29. Wasson, R. Gordon (1968). Soma: Divine Mushroom of Immortality. Harcourt Brace Jovanovich. p. 128. ISBN 978-0-15-683800-9.
  30. 30,0 30,1 30,2 Macrone, Michael; Lulevitch, Tom (1998). Brush up your Bible!. Random House Value. ISBN 978-0-517-20189-3. OCLC 38270894.
  31. Kissling, Paul J. (2004) Genesis 1. College Press. ISBN 978-0-89900875-2.
  32. Genesis 2 Alirita la 22an de Aŭgusto 2022.
  33. Hendel, Ronald. (2012) The Book of Genesis: A Biography. Princeton University Press. ISBN 978-0-69114012-4.
  34. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-08.