Pomona (Kalifornio)

urbo en Kalifornio, Usono

Pomona estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 151 713 loĝantoj sur areo de 59,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 551 loĝantoj/km². La urbego estas hejmo de Universitato Ŝtata kaj Politeknika de Kalifornia ĉe Pomona.

Pomona
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
Telefonkodo 909
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 151 713  (2020) [+]
Loĝdenso 2 551 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 4′ N, 117° 45′ U (mapo)34.060833333333-117.75583333333Koordinatoj: 34° 4′ N, 117° 45′ U (mapo) [+]
Alto 259 m [+]
Areo 59,47 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Pomona (Kalifornio)
Pomona (Kalifornio)
DEC
Pomona
Pomona
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Pomona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pomona, California [+]
vdr

Geografio redakti

 
Urbodomo de Pomona
 
Stacidomo en Pomona

Pomona situas sur montetaro en valo, en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 43, Santa Ana 40, Riverside (Kalifornio) 50, San Bernardino 60 km.

Historio redakti

En la nuna Pomona la plej frue indianoj vivis. Meksikanoj alvenis en la 1830-aj jaroj, usonanoj antaŭ 1848. La grandurbo estis nomita pri Pomona, la antikva romia diino de frukto. Tio estis nur allogaĵo, ĉar tiutempe neniu plantis tie fruktoarbojn. En la 1880-aj jaroj en la valo fervojo estis konstruita, kiu helpis kultivi oranĝojn kaj similajn fruktojn. Pomona urbiĝis en 1888. Religiaj institucioj trovis lokojn en la urbo. Ekzistas nun pli ol 120 preĝejoj, reprezentante la plej multajn religiojn en la socio. La historia arkitekturo de tiuj preĝejoj disponigas rigardetojn de la eŭropa preĝejodezajno kaj arkitekturo de aliaj epokoj.

Trafiko redakti

Loĝantoj de Pomona profitas flughavenon en la proksima Ontario (Kalifornio) (19 km). Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn en la urbego.

Klimato redakti

Pomona situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-26 °C. La varmo kulminas inter julio-septembro kun rekordo 45 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 440 mm. La pluvo kulminas en februaro, julie neniam pluvas.

 
Ĉeflernejo en Pomona
 
Foirego en Pomona

Famuloj redakti

En Pomona naskiĝis Jessica Alba.

Vidindaĵoj redakti

  • ĉiujara foirego "Fairplex"
  • Vitra Domo
  • teatro Fox

Eksteraj ligiloj redakti