Pomorzany (Szczecin)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pomorzany.

Pomorzany (germane Pommerensdorf) estas setlejo de la urbo Szczecin en Pollando. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Pomorzany estas la plej suda parto de la kvartalo Zachód. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 3-an lokon en la urbo kaj la 2-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 20 717 loĝantojn[1]. La setlejo lokitas apud rivero Odra.

Pomorzany
pole: Pomorzany
setlejo
Avenuo de Grandpollandaj Ribelantoj
Oficiala nomo: Pomorzany
Lando Pollando Pollando
Regiono Okcidentpomeria Provinco
Distrikto Zachód
Parto de Szczecin
Tipo de parto Setlejo
Situo Pomorzany
 - koordinatoj 53° 23′ 58.9″ N 14° 31′ 34.3″ O / 53.399694 °N, 14.526194 °O / 53.399694; 14.526194 (mapo)
Loĝantaro 20 717 (26.04.2015)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Pomorzany enkadre de Pollando
Situo de Pomorzany enkadre de Pollando
Situo de Pomorzany enkadre de Pollando
Retpaĝo: pomorzany.szczecin.pl

Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Nowe Miasto kaj Turzyn (norde), Międzyodrze-Wyspa Pucka (oriente) kaj Gumieńce (okcidente).

La norda parto de la nuntempa setlejo apartenis al Szczecin ekde la jaro 1865, dum la suda parto ekde la jaro 1939.

Slabokonstruaĵoj de setlejo Pomorzany estis konstruitaj post la Dua Mondmilito. La setlejo estas konekta kun la nordaj partoj de Szczecin per la tramlinioj 3, 4, 6, 11, kaj 12.

Urba transporto redakti

Sur teritorio de Pomorzany estas lokita la fina haltejo de tramoj "Pomorzany" (linioj 3, 4, 6, 11, 12) kaj aŭtobusoj (linio 53). Ĉefaj stratoj de la setlejo estas avenuo de Grandpollandaj Ribelantoj, strato Milczańska, strato de Mjeŝko la 1-a, strato Budziszyńska kaj strato de Chmielewski.

Ekonomio redakti

Klerigado redakti

  • Primara Lernejo Nº 20 ĉe la strato Dobrzyńska
  • Primara Lernejo Nº 55 kaj Liceo Nº 10 ĉe la strato Orawska ("Błękitna")
  • Gimnazio Nº 17 kaj Liceo Nº 23 ĉe la strato Budziszyńska
  • Gimnazio Nº 9 ĉe la strato de Dunikowski
  • Ĉefa Biblioteko de Pomeria Universitato de Medicino

Medicino redakti

  • Klinika Hospitalo Nº2 de PUM en Szczecin[3]

Preĝejoj redakti

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti