Pompeius OCCO (naskiĝinta verŝajne en 1483, mortinta la 22-an de novembro 1537) estis germana-nederlanda komercisto kaj komisiito de la klano Fugger por ties bankejo en Amsterdamo.

Pompeius Occo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1483 (1483-01-01)
Morto 1-an de januaro 1537 (1537-01-01) (54-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Habsburga Nederlando
Familio
Infanoj Anna Hompen • Sybrant Occo
Okupo
Okupo bankisto • komercisto
vdr
Pompeius Occo. Portreto de Dirck Jacobsz, ch.1531

Vivo redakti

Nur malmulte konatas de lia origino. Certas ke li edukitis ekde 1494 fare de sia onklo Adolph Occo kaj ke li heredis en 1503 la bibliotekon faman de Rudolf Agricola. Agricola siavice estis ricevinta ĝin de Occo. Ĉirkaŭ la jaro 1510-a Occo setlis en Amsterdamo. Lia domo Het Paradijs en la strato Kalverstraat iĝis renkontiĝloko de artistoj kaj intelektuloj de tuta Eŭropo. Li estis ankaŭ bankisto kaj de la ĉefepiskopo de Trondheim kaj de la dana reĝo Kristiano la 2-a. Kiam la kverelo inter la reĝo kaj la ĉefepiskopo Erik Valkendorf ekgraviĝis, la ekleziula moŝto fuĝis Amsterdamon. Tie li kaŝiĝis certan tempon ĉe Occo. Valkendorf kaj Occo ŝatis ambaŭ librojn antikvajn. En la kolektoj de la (nun fermita) Muzeo Enschedé en Haarlem troviĝas ilustrita biblio norvega, donacaĵo de Valkendorf al Occo. Occo havis ankaŭ peran rolon en la fabrikado de la unuaj presitaj libroj por Norvegio, t.e. meslibro (Missale Nidrosiense) kaj breviero (Breviarium Nidrosiense). Alia projekto, kiu jam estis mendita en 1520 far Valkendorf ĉe la oficino de Doen Pieterszoon (pasiona libreto kun lignogravuraĵoj de Jacob Cornelisz. van Oostsanen, Lucas van Leyden kaj Jan de Cock), neniam realiĝis.

Literaturo redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pompeius Occo en la germana Vikipedio.