Pompeja benko (Weimar)

La Pompeja benko (germane Pompejanische Bank) estas benko farita el bunta grejso el Bad Berka[1] kiu staras en la Ilm-parko en Vajmaro en Germanujo kontraŭe al la domo de Charlotte von Stein. La tuta aranĝo similas al la jarcenton malpli aĝa monumento por Franz Liszt.

La Pompeja benko en la Ilm-parko

Historio redakti

Ĝi faritis en 1799 fare de majenca skulptisto nome Schmidt dume la plano estas de 1797 de Johann Friedrich Rudolf Steiner.[2] La benko staras ekde 1825 ĉe la elirejo parka proksime al la Biblioteko Dukino Anna Amalia je memoro de la vojaĝo al Italujo inter 1788 kaj 1790 fare de dukino Anna Amalia.

De la pentristo Johann Heinrich Wilhelm Tischbein konserviĝis bildo kun la dukino en Pompejo dum sidado sur tia ronda benko (eksedro) antaŭ la tombo de la sacerdotino Mammia ĉe la Tomba strato. Ĝin posedas Klassik Stiftung Weimar (inventara numero: KGe/00530.[3] La vajmara ekzemplero havas la saman dekoracion kiel la antikva originalo: vangoj el leonaj kaj grifaj piedoj kiel randoj benkaj, arabeskaj motivoj ĉe la seĝapogiloj. Sed malsimile al la modelo la vajmaraĵo neniam havis funebran enskribaĵon. Pompeje estas du benkoj unu kontraŭe al la alia ĉe Tomba strato kiun detale pentris ankaŭ Jakob Philipp Hackert. Komence la benko disponis pri ornamaj vasoj el ŝtono kiu perdiĝis. Eĉ la kopioj faritaj inter 1999 kaj 2004 pro vandalismo forigitis.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (= Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar (eld.): Tradition und Gegenwart. Weimarer Schriften. kajero 32). Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 78.
  2. Wolfgang Huschke: Die Geschichte des Parkes von Weimar, Weimar 1951, p. 105.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-25. Alirita 2021-05-01.
50.97768311.332462