Ponce (Porto-Riko)

Ponce (hispana prononco: [ponse] estas urbego, havenurbo kaj komunumo en suda Porto-Riko. Ĝi estas oficiale konata kiel la Aŭtonoma Komunumo de Ponce, Ponce estis la unua, kiu deklaris sin aŭtonoma komunumo en la insulo.

Flago de Ponce
Loko de Ponce en Porto-Riko
Aerfoto pri Ponce

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Ponce situas laŭ la marbordo, pli precize la urbo mem situas proksimume tri kilometrojn de la suda marbordo de la insulo. Caguas troviĝas 64 km.

 
Marbordo ĉe Ponce

HistorioRedakti

Ponce estis fondita kiel vilaĝo en 1692 fare de hispanaj kolonianoj. La loknomo devenis honore al Johano Ponce de León y Loayza. En 1848 ĝi ricevis pli altan statuson, en 1877 ĝi urbiĝis. Tiu kresko okazis ĉefe pro diversaj agrikulturaj rikoltoj (sukerkano, maizo, kafo) kaj komercado de la rumo. En 1883 granda incendio okazis. En 1897 Ponce iĝis regiona ĉefurbo, sed ekde la sekva jaro la insulo apartenis jam al Usono. En 1937 dum paca manifestacio masakro okazis. En 1948 oni fondis katolikan universitaton.

EkonomioRedakti

 
Urbodomo de Ponce

Oni produktas en Ponce ladskatolojn, rafinitajn sukerojn, cementojn, paperojn, ŝuojn, teksaĵojn, elektrajn aparatojn.

TrafikoRedakti

Ponce estas ligita al Mayagüez kaj Guayama per modernaj vojoj kaj al San-Juano (Porto-Riko) per ŝoseo, krome flughaveno funkcias.

ĜemelurbojRedakti

 
Blazono de Ponce

FontojRedakti

  • franca Vikipedio helpe de Guglo
  • [1] angle