Poniatowa estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Poniatowa en distrikto Opolski (Lubelski).

Poniatowa

Blazono

Blazono
urbo
Poniatowa (Pollando)
Poniatowa (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Poniatowej
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Opolski (Lubelski)
Komunumo Komunumo Poniatowa
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 51° 11′ N, 22° 4′ O (mapo)51.18333333333322.066666666667Koordinatoj: 51° 11′ N, 22° 4′ O (mapo)
Areo 15,2 km²
Loĝantaro 10086 (en 2004)
Loĝdenso 663,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 24-320
Telefona antaŭkodo 81
TERYT 3060912064
Estro Lilla Stefanek
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Młodzieżowa 2
Poŝtkodo de estraro 24-320
Telefono de estraro 81 820-48-36
Fakso de estraro 81 820-35-73
vdr

Historio redakti

En Poniatowa en 1941 sur tereno la produktejo pri radiotekniko kaj teletekniko germanoj establis tendaron por internigitaj sovetaj militkaptitoj, tra kiu ĝis aŭtuno 1942 pasis ĉirkaŭ 22 000 soldatoj. En tiu ĉi periodo pro malsatego en ĝi pereis ĉirkaŭ 18 000 da ili. La tendaro estis likvidita en 1942, kaj anstataŭ ĝi kreiĝis trudlaborejo – tekstilindustrio de Walther C. Tőbbens – por judoj alveturigataj komence de Opole Lubelskie. Aprile kaj maje 1943 al la tendaro alvenis transportoj de likvidata varsovia geto. Duone de 1943 nombro de setligitaj judoj atingis de 14 000 ĝis 18 000 personojn. La 4-an de novembro 1943 dum unutaga masakro okazis likvido de la tendaro. Nokte inter la 3-a de novembro kaj la 4-a de novembro 1943, en likvida kampanjo de judoj en Lublinio sub kodnomo Erntefest (rikoltfesto), oni pafmortigis aŭ vivbruligis ĉirkaŭ 15 mil judojn. Sume pereis de 17,5 ĝis 19,5 mil judoj.

En 1944 Poniatowa estis liberigita de la soldatoj de Pola Enlanda Armeo.

Postmilite, sur la tereno de likvidita koncentrejo kaj de la amasa murdo oni starigis monumenton.

La 18-an de julio 1962 Poniatowa ricevis urborajton laŭ dispono de Konsilio de Ministroj. Samtempe oni malfermis kontraŭtuberkulozan Sanatorion.

Internacia kunlaboro redakti

Urboj kaj partneraj komunumoj:

Vidu ankaŭ redakti