Ponitz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 1812 loĝantojn.

Ponitz
Blazono
Ponitz in ABG.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Altenburger Land
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034493, 03764
Poŝtkodo 04639
Aŭtomobila kodo ABG
Oficiala Municipokodo 16077039
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Gerd Kühn
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Freiheitsplatz 1
04639 Gößnitz
Demografio
Loĝantaro 1522 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°50′0″N 12°25′20″O  /  50.83333°N, 12.42222°O / 50.83333; 12.42222 (Ponitz) (mapo)Koordinatoj: 50°50′0″N 12°25′20″O  /  50.83333°N, 12.42222°O / 50.83333; 12.42222 (Ponitz) (mapo)
Alto super la marnivelo 223 m
Areo 17,04 km²
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

De la 13a ĝis la 18a jarcentoRedakti

Verŝajne slavaj setlistoj fondis tiun ĉi lokon, kio klarigus ankaŭ la malnovan skribmanieron "Ponicz". En 1254 la Burgo Ponitz menciitis endokumente kune kun sia posedanto Frederiko. En 1349 temas en la kronikoj pri kirko kun bieneto. En 1349/50 en la feŭdolibro de Frederiko la 3-a (Meißen) la bohemiaj senjoroj de Schönburg-Perštejn Frederiko la 13-a kaj Adalberto la 1-a prezentatas kiel posedantoj de la kasteloj Ponitz kaj Lic htenstein.[1]

En 1524 akuzitis la schönburg-a ministeriulo de la Adnministrujo Glauchau la kavalirbienposedanton Heinrich von Ende auf Ponitz pro memdecidita terenmeto de memstrangoliĝinta virino.[2]. En 1525 posedis Ponitz-on la senjoroj de Schönburg, kaj Ernesto la 2-a de Schönburg arestigis tie ĉi la sakristiano Georg Droßdorf pro predikado malpermesita.[3]

Post la akirko de la kavalirbirno en 1568 fare de Abraham von Thumbshirn la mezepoka akvokastelo anstataŭigitis en 1574 per renesanckonstruaĵo kiu videblas ankoraŭ nun. La plej grava posedanto de la kastelo de Ponitz estis Wolfgang Conrad von Thumbshirn, kiu kiel diplomato en 1648 subsignis la packontrakton de la Vestfalia Paco. En 1650 plantitis paca tilio ĉe Dreierhäuschen. Ŝia filino Dorothea Felicitas von Thumbŝirn edzinigis ain an 1675 al Volkmar Dietriĉ de Zehmen kiu vendinte la bienojn de Weißbach (Schmölln) kaj Nöbdenitz translokiĝis al Ponitz. En 1728 heredantis la burgon la filinoj Dorothea Elisabeth von Sĉönberg kaj Christiane Sibylle von der Planitz; kune ili donacis en 1734 okaze de la konsekro de la nova preĝejo orgenon el la ateliero de Silbermann.[4] Christiane Sibylle von Zehmen nuptis en 1700 en Ponitz Carl Aŭgust von der Planitz al kiu ŝi naskis 12 infanojn.

Ponitz estis parto de la wettin-a Administradujo Altenburg kiu ekde la 16a jarcento pro diversaj separoj metitis sub la regadon de jenaj ernestaj duklandoj: Duklando Saksio (1554 ĝis 1572), Duklando Saksio-Vajmaro (1572 ĝis 1603), Duklando Saksio-Altenburg (1603 ĝis 1672), Duklando Saksio-Gotao-Altenburg (1672 ĝis 1826).

19a jarcento ĝis nunRedakti

 
Komunuma splitiĝo

Okaze de la novordigo de la ernestaj duklandoj en 1826 Ponitz revenis al la Duklando Saksio-Altenburg. Post administra reformo ene de la dukujo Ponitz troviĝis en la eosta distrikto (ĝis 1900)[5] respektive al la Landkonsiliujo Ronneburg (ekde 1900).[6] Inter 1918 kaj 1920 Ponitz estis en la Liberŝtato Saksio-Altenburg, kiu en 1920 venis al Turingio. En 1922 Ponitz iĝis parto de la Landa distrikto Altenbrug. Ĝi konsistas, krom la centro, el la historiaj kvartaloj Schönhain kaj Gosel, kiuj hodiaŭ kunfanditaj estis kun la kerno. Schönhain posedis bierfarejon kaj estis ĉe la hodiaŭa Meeraner-strato, dume Gosel estis ĉe Crimmitschauer-starto. La rekte ĉe la historia parto apudanta kvartalo de Crimmitschau, kiu ankaŭ nomiĝas Gosel, estis ĝis 1928 parto de la Duklando Saksio-Altenburg. Pro teritoriŝanĝo inter Turingio kaj Saksio venis la ponitz-a parto de Meerane-Waldsachsen kaj parto de la iama Gosel al la Ĉefadministradujo Glauchau respektive al la Ĉefadministradujo Werdau ene de Saksio.[7]

Post sovetia okupado la lasta kavalirbienonposedanta familio sen rekompenco barbare forpelitis en la jaro 1945, la Mälzer-oj. Okaze de la dua distriktoreformo en GDR la landoj aboliciitis kaj Ponitz venis al la Distrikto Leipzig. Post plebiscito en 1990 Ponitz reiris al Turingio kaj en 1994 Ponitz ektroviĝis en la Distrikto Altenburg.

Konstruprojektoj post 1990 estis/estas i.a. la modernigo de la metiareo Guteborn, la restaŭrado de la burgo, la preĝejo, la administrejoj, de lernejoj kaj infanĝardenoj kiel ankaŭ la novkonstruo de la fajrobrigadistejo (2003) kaj de la butikumareo Ponitz-Arcaden (2012/13). En la 30.6.1994 Ponitz estis parto de la Administradkomunumaro Oberes Pleißental post kies neniigo en la 21.4.1995 ekresponis kaj por Ponitz kaj por Heyersdorf la urbo Gößnitz.

EnkorpigojRedakti

En la 1.7.1950 la komunumoj Merlach kaj Zschöpel ponitziĝis kaj en 1936 Niedergrünberg kune kun Obergrünberg iĝis Grünberg, kiu en 1973 ponitziĝis.

DemografioRedakti

1580 enloĝis tie 145, en 1816 276 kaj en 1875 513 homoj. Post la enkorpigo de Guteborn la nombro de la enloĝantoj, en la jaro 1900, kreskis je 1341 uloj kaj en 1925 je 1664. En 1939 kalkulitis 1638 homoj. Evoluo enloĝantara (stato en la 31.12.):

  • 1994: 1954
  • 1995: 1924
  • 1996: 1906
  • 1997: 1881
  • 1998: 1872
  • 1999: 1870
  • 2000: 1890
  • 2001: 1878
  • 2002: 1864
  • 2003: 1836
  • 2004: 1823
  • 2005: 1825
  • 2006: 1797
  • 2007: 1790
  • 2008: 1736
  • 2009: 1700
  • 2010: 1684
  • 2011: 1578
  • 2012: 1563
  • 2013: 1554
  • 2014: 1526
  • 2015: 1499
  • 2016: 1501
  • 2017: 1514
  • 2018: 1531
  • 2019: 1522
Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

NotojRedakti

  1. Wolf-Dieter Röber: ĉapitro "Schloss Lichtenstein", Ĉe: Die Schönburger, Wirtschaft, Politik, Kultur, ekspozicikatalogo, Glauchau 1990,p. 24
  2. Walter Schlesinger: Beiträge zur Geschichte der Stadt Glauchau, Dresden 2010, p. 98
  3. Steffen Winkler: "Der Fall des Küsters von Ponitz", Ĉe: "Schriftenreihe Sonderheft" (Sagen und Sagenhafte Erzählungen aus Glauchau und Umgebung), Museŭm und Kunstsammlung Schloss Hinterglauchau, Glauchau, 1981, p. 10
  4. Hanns-Moritz von Zehmen: Genealogische Nachrichten über das Meißnische Uradelsgeschlecht von Zehmen, 1206 bis 1906. Wilhelm Baensch, Dresden 1906, Sp 62, 63 + 66.
  5. Der Ostkreis des Herzogtums Sachsen-Altenburg im Gemeindeverzeichnis 1900
  6. Das Landratsamt Ronneburg im Gemeindeverzeichnis 1900
  7. Mapo kun la ŝanĝitaj areoj inter Saksio kaj Turingio en la jaro 1928