Pontifex Maximus

plej alta Romia religia ofico

La Pontifex Maximuspontifex maximus (en Latino, "plej granda pastro"[1][2][3]Pontifekso maksima) estis la ĉefa alta pastro de la Kolegio de Pontifikoj (Collegium Pontificum) en antikva Romo. Tiu estis la plej grava posteno en la antikva Romia religio, malferma nur al patricioj ĝis 254 a.K., kiam plebano por la unua fojo okupis tiun postenon. Elstara religia posteno dum la komenco de la Romia Respubliko, ĝi laŭgrade iĝis pli kaj pli politikigita, komencante ĉe Aŭgusto Cezaro, ĝi poste iĝis subigita en la Imperian postenon. Ties lasta uzado kun referenco al imperiestroj estas en skribaĵoj de Graciano[4] (regis en 375–383) kiu, tamen, poste decidis nuligi la vortojn "pontifex maximus" el ĝia titolo.[5][6] Kvankam fakte la plej povega posteno de la Roma pastraro, la pontifex maximus estis oficiale rangigita la kvina en la rango de la plej altaj Romiaj pastroj (ordo sacerdotum), post la rex sacrorum kaj la flamines maiores (Flamen Dialis, Flamen Martialis, Flamen Quirinalis).[7]

Aŭgusto Cezaro kiel Pontifex Maximus
(Via Labicana Augustus).

La vorto "pontifex" poste iĝis termino uzita por kristanaj episkopoj,[8] inklude la episkopon de Romo,[9][10] kaj la titolo "Pontifex Maximus" estis aplikita en la Katolika Eklezio por la Papo kiel ties ĉefa episkopo kaj aperas en konstruaĵoj, monumentoj kaj moneroj de papoj el la Renesanco kaj el modernaj tempoj. La oficiala listo de titoloj de la Papo havigita en la Annuario Pontificio inkludas "Suprema Pontifiko" (en Latino, Summus Pontifex) kiel la kvara titolo, la unua estas "Episkopo de Romo".[11]

Notoj redakti

  1. Harper's Dictionary of Classical Antiquities, s. v. Pontifex. Alirita la 24an de Majo 2018.
  2. Lewis & Short, A Latin Dictionary, s. v. pontifex Alirita la 24an de Majo 2018.
  3. American Heritage Dictionary s. v. pontifex.] Alirita la 24an de Majo 2018.
  4. Pontifex Maximus LacusCurtius Alirita la 24an de Majo 2018.
  5. "Gratian." Encyclopædia Britannica. 2008. Encyclopædia Britannica rete. <https://www.britannica.com/biography/Gratian-Roman-emperor>. Alirita la 24an de Majo 2018.
  6. Pontifex Maximus Livius.org artikolo de Jona Lendering Alirita la 24an de Majo 2018.
  7. A Critical History of Early Rome: From Prehistory to the First Punic War – Google Knihy. Books.google.cz. 1a de Januaro 2006. ISBN 978-0-520-24991-2. [1] Alirita la 24an de Majo 2018.
  8. "In the matter of hierarchical nomenclature, one of the most striking instances is the adoption of the term pontifex for a bishop" (Paul Pascal: Medieval Uses of Antiquity in The Classical Journal, Vol. 61, No. 5 [Feb. 1966], pp. 193–197). [2] Alirita la 24an de Majo 2018.
  9. Edictum Gratiani, Valentiani et Theodosii de fide catholica, 27a de Februaro 380; [3] Alirita la 24an de Majo 2018.
  10. The American Heritage Dictionary of the English Language: Fourth Edition. 2000: "Pontiff: 1a. The pope. b. A bishop. 2. A pontifex." [4] Alirita la 24an de Majo 2018.
  11. Annuario Pontificio (Libreria Editrice Vaticana, 2012 ISBN 978-88-209-8722-0), p. 23.