Pontifika Biblia Komisiono

Pontifika Biblia Komisiono – (latinsigle: PCB) estas organismo de la Roma Kurio instituita la 30-an de oktobro 1902 de Leono la 13-a per Encikliko Providentissimus Deus (Plejprovizanta Dio) [1] kaj konfirmita de Johano Paŭlo la 2-a per la Encikliko Pastor Bonus (La bona paŝtisto, art. 55) ĉe la Kongregacio por la doktrino de la kredo.

Taskoj de la Pontifika Biblia Komisiono estas:

  • stimuli la bibliajn studojn inter la katolikoj
  • sekvi kaj ekzameni la “sciencajn” metodojn de la radikala kritiko kaj samtempe indiki kaj bloki la ekscesojn de la raciistaj tezoj ekenradikiĝintaj en la katolikaj medioj.
  • pliprofundigi la debatitajn problemojn en ekleziaj diskutoj por helpi per konsiloj la ekleziajn responsulojn okaze de doktrinaj deklaracioj.

Tiu komisiono estas prezidata de la kardinalo prefekto de la sama Kongregacio: nun (decembro 2011) tiun funkcion disvolvas kardinalo Gulielmus Iosephus Levada, kiu posteulis kardinalon Iosephus Ratzinger, kiam tiu ĉi estis levita al papado 19-a de Aprilo 2005. La kardinalo prezidento estas helpata de la 20 diversnaciaj fakuloj pri bibliaj sciencoj.

Dokumentoj de la Pontifika Biblia Komisiono redakti

Komisionaj dokumento kaj de la kontraŭmodernisma periodo kaj tiu posta multas kaj varias laŭteme en de la amplekso biblia. Ĝi intervenis per dokumentoj koncernantaj: la Mosean aŭtorecon de la Pentateŭko, la historiecon de la unuaj tri ĉapitroj de la Genezo, la historiecon de la Kvara Evangelio, la akcepton de la implicitaj citaĵoj nur kial tio estas sugestita de la teksto mem, la historiecon de la sinoptikaj evangelioj, la aprobon de la bibliaj tradukaĵoj al la vulgaraj lingvoj por liturgiaj uzoj, la studojn de la Biblio en la seminariejoj... La intervenoj varias laŭ la bezonoj kaj postuloj de la kristana komumo. Aktualaj temoj estas: la laŭbiblia universaleco de la savo, la juda popolo kaj ĝiaj Skribaĵoj en la kristana Biblio. Listo de dokumentoj de la Komisiono en [2]

Aktualaj membroj de Pontifika Biblia Komisiono redakti

Bibliografio redakti

  • The Biblical Commission, John Corbett, The Catholic Encyclopedia, Volume II. Published 1907. New York: Robert Appleton Company. Nihil Obstat, 1907. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur. +John M. Farley, Archbishop of New York

Eksteraj ligiloj redakti