Pontifika Eklezia Akademio

La Pontifika Eklezia Akademio en Romo estas prestiĝa institucio de la Katolika Eklezio kiu zorgas la preparon de sacerdotoj destinitaj al la diplomata servo de la Apostola Seĝo ĉe la diversaj nunciejoj aŭ ĉe la Ŝtatsekretariejo de la Apostola Seĝo

Pontifika Eklezia Akademio
Roman College • dicastery
Informoj
fondodato 1701
Situo
Geografia situo 41° 53′ 53″ N, 12° 28′ 38″ O (mapo)41.8980555612.47722222Koordinatoj: 41° 53′ 53″ N, 12° 28′ 38″ O (mapo)
lando Italio
urbo Romo
Estraro
ĉefestro(j) Joseph Salvador Marino • Giampiero Gloder • Salvatore Pennacchio vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Pontifika Eklezia Akademio (Vatikano)
Pontifika Eklezia Akademio (Vatikano)
DEC
Pontifika Eklezia Akademio
Pontifika Eklezia Akademio
Map
Pontifika Eklezia Akademio
vdr
PONTIFIKAJ AKADEMIOJ
“PONTIFIKA EKLEZIA AKADEMIO”
origina titolo = Akademio de la Ekleziaj Nobeluloj
iniciatinto = Abato Pietro Garagni
jaro = 1701
sidejo = palaco Severoli en Romo
celo = preparo de la ekleziaj diplomatikistoj
lernantoj = invititaj sacerdotoj (dekdu ĉirkaŭ ĉiujare)
prezidento = delegito de la papo sub la alta direkcio de la Ŝtatsekretario
Enirejo de la palaco de la Eklezia Akademio (Piazza della Minerva, Romo)

Organizo redakti

Direkcio redakti

La Pontifika Eklezia Akademio estas institucio rekte dependanta de la Vatikana Ŝtatsekretario kaj, do, ĝia alta direkcio apartenas al la dumtempa Kardinalo Ŝtatsekretario.

La fakta kondukado de la formanta strukturo, male, estas en la taskoj de Prezidento, elektita kaj nomumita de la Roma Pontifiko kun la helpo de la Ŝtatsekretario: li estas ĉiam Apostola Nuncio, nome ekleziulo kun la grado de ĉefepiskopo kaj kun maturiĝinta diplomatia sperto akirita «sur la kampo».

La prezidento havas la taskon ĉiujare rekluti dekduon da sacerdotoj enigotaj, post la superado de la establitaj ekzameniĝoj, en la diplomatian servon de la Apostola Seĝo; lia tasko estas ankaŭ akcepti kaj akompani la formiĝon de la lernantoj kaj organizi la enan formantan kurson. Ne laste, la Prezidento mastrumas la aktivadon de la religiula personaro ĉeesta en la domo kaj de tiu de la laikoj.

Lernantoj redakti

La kandidatoj invititaj fariĝi lernantoj de la Pontifika Eklezia Akademio estas ĉiujare ĉirkaŭ dekduo. Ili estas sacerdotoj kaj devenas el la diversaj diocezoj de la katolika mondo kaj povas aĝi ne pli ol 35 jarojn.

Forĝa studo redakti

La lernantoj sekvas duoblan formantan itineron. Precipe ili estas adresitaj al la akademia studo ĉe diversaj papaj ekleziaj universitatoj ĉeestaj en Romo, ĝis la akiro de la doktoreco, kutime en la fakultato de la kanona juro. Dualoke estas antaŭvidita forĝa kurso «ena», al kiu estas akceptitaj kiel studentoj nur la lernantoj de la Akademio. Tiu «ena» kurso havas bienalan daŭron kaj konkludiĝas per ekzameno ĉe la Ŝtatsekretariaj ekzamenantoj, kiuj premias per relativa diplomo. La kurso encentriĝas sur la akiro de la enhavoj de la sciencoj de la diplomatia sektoro, inter kiuj la historio de la diplomatio, la diplomatia stilo, fremdaj lingvoj (angla kaj hispana)

Historio de la Akademio redakti

La Pontifika Eklezia Akademio estis fondita iniciate de abato Pietro Garagni en 1701 (danke al la brila ideo de beatulo Sebastiano Valfrè el Torino) kun la nomo Akademio de la Ekleziaj Nobeluloj: ĝi estis dekomence dediĉita al la diplomata preparo de la idoj de nobelaj familioj. Ekde 1706 ĝi instaliĝis ĉe Palaco Severoli, en la Piazza della Minerva, ĝia sidejo ĝis hodiaŭ. En [1950]] okazis la definitiva transformiĝo de la Akademio, kiu ĝin igis la loko aparte dediĉita al la preparo de la klerularo al la diplomata pontifika servo.

Eminentaj eksaj lernantoj de la Akademio redakti

Papoj redakti

Kaj multaj episkopoj kaj ĉefepiskopoj kaj aliaj eminentuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

[1] Cathopedia