Ponto Vidin–Kalafat

ĉi artikolo havas informon, kiu validas nur dum konkreta periodo; la artikolo eksĝustiĝos!


Ponto Vidin–Kalafat / Danuba Ponto 2

La Danuba ponto 2 (Aŭgusto 2012) vidata de pramo.

La Danuba ponto 2 (Aŭgusto 2012) vidata de pramo.
stajponto • internacia ponto • road–rail bridge
Situo
Loko Vidin, Kalafat
Koordinatoj 44° 0′ 19″ N, 22° 56′ 48″ O (mapo)44.00534722222222.946788888889Koordinatoj: 44° 0′ 19″ N, 22° 56′ 48″ O (mapo)
Transiras Danubo, km 796
Ecoj
Longo 3 598 m (1791 m el tio trans la Danubo)[1]
Alto 44,77 m [1]
Konstruado
Inaŭguro 14-an de junio 2013
Mapo
Ponto Vidin–Kalafat (Bulgario)
Ponto Vidin–Kalafat (Bulgario)
DEC
Map
Ponto Vidin–Kalafat / Danuba Ponto 2
vdr

La ponto Vidin–Kalafat, ankaŭ nomata Danuba Ponto 2, estos ponto sur Danubo inter Kalafat en Rumanio kaj Vidin en Bulgario. Ĝi estas nun konstruata. Post kompletiĝo ĝi estos la dua firma ligilo inter la du landoj, post la Ponto de Amikeco (Giurgiu–Ruse).

Bulgare ĝi nomiĝas Мост Видин-Калафат, rumane Podul Calafat-Vidin. La neoficiala nomo "Danuba Ponto 2" evitas la dilemon, kiun el la du urboj nomi unue.

La ponto, kies konstruo komenciĝis en 2007, longos 1.907 metrojn kaj larĝos 31 metrojn. Ĝi troviĝas 796 km de la riverfino de Danubo. Ĝi servos kaj al aŭta kaj al fervoja trafiko. Ĝian finkonstruon oni antaŭvidas je la fino de 2013. Ĝi servu al mezume 8.400 vojaj veturiloj kaj 30 trajnoj tage (sur unu sola trako). Tra la ponto iros la eŭropa vojo E 79, kiu nun uzas pramon sur Danubo; ĉe la bulgara flanko ĝi estas nacia vojo 1, ĉe la rumana nacia vojo 56.

Situo: 44° 00′ 19.25″ N 22° 56′ 48.44″ O / 44.0053472 °N, 22.9467889 °O / 44.0053472; 22.9467889 (mapo)

Galerio redakti

Kuriozaĵo redakti

La ponto iras pli-malpli sud-norde. Pro forta kurbiĝo de Danubo la rumana fino de la ponto estas la suda, la bulgara la norda.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti