Ponto de golfo Hangzhou

ponto en Ĉinio

La Ponto de golfo Hangzhou estas pontego, kiu interligas la golfon Hangzhou al la ĉina orienta marbordo. La ponto interligas Cixi (Ningbo), kiu situas 25 km nordokcidente de Ningbo al Jiaxing kaj mallongigas tiel la vojon inter Ŝanhajo kaj Ningbo je 120 km. La ponto havas la longon de 36 km kaj tiel ĝi estas la dua plej longa tramara ponto de la mondo. La konstruaĵo konsistas el du kablostreĉitaj pontoj kun 448 m kaj 318 m apoglarĝo.

Ponto de golfo Hangzhou
stajponto • vojponto
Estiĝo 1-a de majo 2008
Malfermo 1-a de majo 2008
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Ĝeĝjango
Situo
Geografia situo 30° 27′ 0″ N, 121° 8′ 0″ O (mapo)30.45121.133333Koordinatoj: 30° 27′ 0″ N, 121° 8′ 0″ O (mapo)
Ponto de golfo Hangzhou (Ĉinio)
Ponto de golfo Hangzhou (Ĉinio)
DEC
Ponto de golfo Hangzhou
Ponto de golfo Hangzhou
Situo de Ponto de golfo Hangzhou
Map
Ponto de golfo Hangzhou
vdr
Situo
Aerfoto

Konstruado redakti

La konstruado de la ponto komenciĝis en 2003, la du pontopartoj estis interligataj la 26-an de junio 2007 kaj la ponto estis ztransdonita por la trafiko la 1-an de majo 2008. Ĝi kostis 11,8 miliardojn da juanoj (egalis al ĉ. 1,4 miliardoj da eŭro), kies duonon donis privataj firmaoj de Ningbo. La planado kaj ties efektivigo daŭris entute 10 jarojn. La ĉefarkitekto estis Lin Guoxiang, kiun helpis pli ol 600 divers-fakaj ekspertuloj. La plej grava solvenda problemo estis la 9-metra tajdodiferenco kaj la poroza marogrundo.

Strukturo redakti

La Ponto de golfo Hangzhou konsistas el naŭ ĉefaj partoj. La du kablostreĉitaj pontoj estis tre koste konstruitaj. La pilonoj altas preskaŭ 100 metrojn kaj tenas la streĉajn kablojn. La konstruaĵon portas 660 pontoarkoj kaj 7000 pilastroj, kiuj altas ĉ. 70 metrojn. La pontoj estas tiel konstruitaj, ke ili kontraŭstaras la ventorapidon de ĝis 230 km/h. La partoprenaj ŝtalfirmaoj donis garantion de 100 jaroj je la portaj partoj. Oni uzis por la kontruaĵo entute 800.000 tunojn da ŝtalo kaj 2,5 milionojn tunojn da betono. Je ĉirkaŭ la duonvojo, meze en la maro, oni konstruis artefaritan servo-insulon, kiu havas haltejon, restoraciojn, hotelon, vendejan centron kaj panoraman platformon.