Pontorestoracio

Pontorestoracio, aŭ restoraciponto, estas restoracio, plej ofte de interno, konstruita kiel ponto super ŝoseo, plej ofte super aŭtovojoj. Ĝi kutime havigas aliron el ambaŭ flankoj de la vojo por eviti neceson trairi la vojon per tunelo aŭ perpiede. Tia konstrumaniero estas utila ankaŭ por altiri la atenton de veturantoj kaj aparte de ŝoforoj, faciligante la aliron al la ripozareo.

La unua pontrestoracio de la monda en Vinita, Oklahomo, Usono, konstruita en 1957.
La unua pontrestoracio de Eŭropo en Fiorenzuola d'Arda, Italio, konstruita en 1959.

La unua restoraciponto estis konstruita en 1957, super la ŝoseo I-44 (Will Rogers Turnpike)[1] ĉe la ripozareo de Vinita, Oklahomo. Ĝi estas nune restoracio de McDonald's kaj estis la plej granda en la mondo ĝis la malfermo de pli granda tia loko en Moskvo, Rusio.

La koncepto estis enkondukita en Eŭropon en 1959 fare de la itala arkitekto Angelo Bianchetti,[2] kiu konstruis la unuan eŭropan restoraciponto en iom pli ol ses monatoj. En 1962, Pavesi anstataŭis la ekzistantajn ŝoserestoraciojn ĉe Novara kaj Bergamo per pontorestoracioj ĉe la Autostrada Serenissima en Novara kaj Osio. Laŭlonge de la 1960-aj jaroj oni konstruis tiajn restoraciojn en Britio, Germanio, Belgio, ktp. Komence de la 1970-aj jaroj en Francio kaj Svisio, en la 1980-aj jaroj en Nederlando kaj Skandinavio.

Lauvorte la restoracioj de la Ponto SNP en Bratislavo, Slovakio, malfermita en 1972, kaj de la ponto Esplanade Riel en Vinipego, Kanado, malfermita en 2003, povus esti rigarditaj kiel pontorestoracioj, sed tiuj pontoj estas normalaj riversuperantaj pontoj kun restoracioj kaj ne estas intencitaj pontorestoracioj. La ponto Anŝun en Ĉengduo, malfermita en 2003, enhavas la Veranda pontorestoracion konstruita kiel ponto super la rivero anstataŭ super ŝoseo. Ankaŭ la urbo Valjevo, Serbio havas restoracion kun teraso sur intencita ponto konstruita por trairi la riveron ĉe Knez Mihajleva.

Notoj redakti

  1. Greco p. 91.
  2. Colafranceschi, p. 36.

Bibliografio redakti

  • Johannes, Ralph; Wölki, Gerhard (2005). Die Autobahn und ihre Rastanlagen - Geschichte und Architektur. Petersberg: Michael Imhof Verlag. ISBN 3-932526-68-6.
  • Aleardi, Andrea; Marcetti, Corrado; Vittorini, Alessandra (2011). L'architettura in Toscana dal 1945 ad oggi: una guida alla selezione delle opere di rilevante interesse storico-artistico. Florenco: Alinea. ISBN 978-88-605563-1-8.
  • Colafranceschi, Simone (2007). Autogrill: una storia Italiana. Bolonjo: Il mulino. ISBN 978-88-151214-4-8.
  • Greco, Laura (2010). Architetture Autostradali in Italia. Romo: Gangemi. ISBN 978-88-492191-5-9.