Pop-muziko
ĝenro de muziko
Pop-muziko (devenebla el la angla Pop music, mallongigo de Popular music, "populara muziko") aŭ popa muziko (aŭ popo[1]) estas muziko kiu plaĉas kaj sukcesas ĉe larĝa publiko. Ĝiaj strukturoj plej ofte estas simplaj, memoreblaj kaj dancotaŭgaj. Pop-muziko ĉefe plaĉas al junuloj, kiuj ofte dancas dum la aŭskultado. Multaj televidaj kanaloj kiel MTV, Viva aŭ All Music elsendas ĉefe pop-muzikon.

Elvis Presley ĉefasimbolo de Rokabilo. Presley estas unu el plej celebrataj kaj influaj muzikistoj de la Pop-muziko.