Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Popice (apartigilo)

Popice (germane Poppitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de distrikta urbo Znojmo. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sudokcidente de Znojmo. Estas ĉi tie registritaj 74 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 187 loĝantoj (2021). Popice estas naskoloko de verkisto Charles Sealsfield, al kiu estis inicita loko nomata Ŝtono de Sealsfield. Temas pri belvideja punkto kaj oftan haltejon de turistoj sur flanko de profunda rivera valo kun belvidejo en kanjonon de Dijo. Popice limas kun Nacia parko Podyjí kaj ĝi fariĝas tial turista celo, al kio helpas ankaŭ kelke da biciklovojoj.

Popice
germane Poppitz
vilaĝo
Ĉefa strato kaj preĝejo de sankta Sigismondo
Oficiala nomo: Popice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Znojmo
Historia regiono Moravio
Montaro Jeviŝovica montetaro
Domoj 74 2011
Rivero Dijo
Situo Popice
 - koordinatoj 48° 49′ 15″ N 16° 00′ 59″ O / 48.82083 °N, 16.01639 °O / 48.82083; 16.01639 (mapo)
Katastro 6,67 km² (667 ha) Popice u Znojma
Loĝantaro 187 (2021)
Denseco 28,04 loĝ./km²
Unua skribmencio 1252
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 669 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Popice (Znojmo)
Portalo pri Ĉeĥio

Popice situas en katastra teritorio Popice u Znojma kun areo 6,67 km².

Historio redakti

Popice (devene: Popovice, germane Poppitz) estis en historiaj kronikoj menciita unuafoje en la jaro 1252 en dokumento de Přemysl Otakar, en kiu Popice estas konfirmata kiel posedaĵo de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo el Hradiště u Znojma. En la jaro 1680 trafis la vilaĝon pesta epidemio, pro kiu mortis 150 el tiamaj 382 loĝantoj. En la jaro 1834 vivis en 74 domoj 408 loĝantoj, kiuj estis plejparte katolikaj germanoj. En la jaro 1945 ĉi tie estis ĉiuj loĝantoj forŝovitaj, da novaj loĝantoj venis nur malmulte.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869376
1880409
1890409
1900397
1910359
1921349
JaroLoĝantoj
1930346
1950243
1961228
1970234
1980211
1991164
JaroLoĝantoj
2001158
2011152
2021187

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de sankta Sigismondo
  • Kapelo de Virgulino Maria Dolora - kapelo el la jaro 1815
  • Paroĥo de Krucanoj kun ruĝa stelo – konstruita en la 14-a jarcento
  • en la vilaĝo troviĝas pli granda nombro de diaj torturoj, krucoj, statuoj kaj kapeletoj
  • Tilioj de Popice - du tilioj proksime de la kapelo de Virgulino Maria

Naskiĝintoj redakti

Pluaj fotoj redakti