Popola Fronto (Francio)

balotkoalicio de franciaj politikaj partioj en la gamo de maldekstro en la 1940-aj jaroj

La Popola Fronto de Francio (france Front populaire) estis balotkoalicio de politikaj partioj en la gamo de maldekstro kunformita en 1935,[1] kiu regis inter 1936[1] kaj 1938.[2]

Popola Fronto
Front populaire
Emblemo de Popola Fronto
partio
Lando  Francio
partiestro de la SFIO Léon Blum
Fondiĝo 1935
Dissolvo 1938
Ĉefa sidejo Parizo
Koloro(j)
  •  
  • Ideologio la gamo de politika maldekstro
    vdr

    Estis formita de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO, socialistoj), la Radikala Partio kaj la Franca Komunista Partio, kiu apogis la koalicion sed ne eniris kiel parto de la registaro. Ili ricevis la apogon ankaŭ de movadoj formitaj grandparte de intelektuloj kiel la Ligo de la Homaj Rajtoj, la Movado kontraŭ la Milito kaj la Faŝismo kaj la Komitato de la Kontraŭfaŝistaj Intelektuloj.[2]

    La ĉefministro de la Popola Fronto estis Léon Blum, estro de la SFIO. Lia registaro estis la unua en Francio kiu enhavis virinojn (3 totale) dum ili ankoraŭ ne havis balotrajton.

    Notoj redakti

    1. 1,0 1,1 Lacomba, J. A. (1982). Historia Contemporánea. El Siglo xx (1914-1980). Madrid, España: Alhambra Universidad. p. 77. ISBN 84-205-0081-0 «[...] va a surgir por primera vez en la III República el triunfo en las elecciones de mayo de 1936 de la coalición de izquierdas, socialistas, radicales y comunistas, que ya habían constituido en julio de 1935 el "Frente Popular" como "la inmensa coalición de todas las fuerzas decididas a defender la libertad contra la amenaza del fascismo"».
    2. 2,0 2,1 Front populaire. En Enciklopedio Larousse rete. Aliro 4-07-2012 (en franca).