Popola Liberiga Armeo
la armeo de Popola Respubliko Ĉinio
La Popola Liberiga Armeo (ĉine: 人民解放军, tradicia ĉine: 人民解放軍, pinjino: Rénmín Jiěfàng Jūn), estis fondita de la Ĉina Komunista Partio la 1-an de aŭgusto 1927 je la tuta komenco de la civila milito, kiu oponis al Kuomintango. Ekde tiu momento ĝi estas la oficiala nomo de tiu armeo.
Al tiu estas nombritaj la diversaj civitaj milicoj, kiuj similas al la iama "uzina batalgrupo" en la GDR. La Popola Liberiga Armeo (PLA) entenas ĉirkaŭ 2,81 milionojn da soldatoj, kiuj estas parte rekrutigitaj.
HistorioRedakti
La Popola Liberiga Armeo estas unu el la tri kolonoj de la ĉina reĝimo (la aliaj du estas la Ĉina Komunista Partio kaj la ŝtataparato).