Popola Partio (Usono)

historia politika partio en Usono

La Popola Partio - angle People’s Party - estis mallongdaŭra politika partio en Usono fine de la 19-a jarcento: ĝi ekzistis inter 1891 kaj 1908. La partio estis aparte bone aprezata kaj subtenata de farmistoj en la okcidenta Usono interalie en la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, plejparte pro ilia opozicio al la orbazo de la usona dolaro. Kvankam la partio ne restis konstanta parto de la politika pejzaĝo, multaj el ĝiaj pozicioj estis adoptitaj de aliaj dum la sekvaj jardekoj. La esprimo "populismo" estis ĝenerala termino en usona politiko ekde tiam kaj priskribas politikon, kiu celas la simplajn homojn kontraŭaj al establitaj interesoj.

Popola Partio
People's Party
partio
Lando  Usono
Ideologio popolismo
vdr

La partia programo postulis forigon de naciaj bankoj, laŭnivelan enspezimposton, rektan elekton de senatanoj (fine realigita per la 17-a amendo al la Usona Konstitucio), reformon de ŝtatadministrado, kaj okhoran labortagon. En la prezidanta elekto de 1892, la partia kandidato James B. Weaver ricevis 1.027.329 voĉojn. Weaver gajnis kvar ŝtatojn (Kolorado, Kansaso, Idaho kaj Nevado) kaj ankaŭ ricevis voĉojn de Oregono kaj Norda Dakoto.