Luganska Popola Respubliko

pretendata administra ento de Rusio ekde 2022

Luganska Popola Respubliko (ruse Луга́нская Наро́дная Респу́блика, [lʊˈɡanskəjə nɐˈrodnəjə rʲɪˈspublʲɪkə], mall. ruse ЛНР, mall. esperante LPRLNR, ukraine Луга́нська наро́дна респу́бліка) - estas respubliko kadre de Rusia Federacio. Ek de 2014 jaro la respubliko sin deklaris memstara ŝtato. En 2022 jaro LPR estis aneksita de Rusio. Luganska Popola Respubliko pretendas al la teritorio de Luhanska provinco de Ukrainio[1]. Ĉefurbo de la respubliko estas Lugansk.

Luganska Popola Respubliko
LPR
ruse Луганская народная республика

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia himno de Luganska Popola Respubliko (ru)
pridisputata teritorio • okupata teritorio de Ukrainio • respubliko de Rusio • provinco de Ukrainio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lugansko
Oficiala(j) lingvo(j) rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) rusa
Plej ofta(j) religio(j) Laika ŝtato
Areo 26 684 km²
Loĝantaro 1 400 000 (1-a de januaro 2023)
Loĝantoj luganskanoj
Horzono +2
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko, Ortodoksismo
Ŝtatestro Leonid Paseĉnik
Ĉefministro Kategorio:Leonid Paseĉnik
Sendependiĝo disde Ukrainio 12-a de majo 2014
Ekonomio
Valuto Rusia rublo (RUB)
vdr

Ek de sia apero kaj ĝis anekso de Rusio Luganska Popola Respubliko estis kontrolita kaj administrita de Rusia Federacio[2].

Laŭ leĝaro de Ukrainio ek de 2014 jaro la teritorio de Luhanska provinco, kontrolata de Luganska Popola Respubliko, estas okupita de Rusio[3].

Luganska Popola Respubliko estis memanoncita la 27-an de aprilo 2014 jaro dum por Rusiaj protestoj ĉe Sud-Oriento de Ukrainio[4][5]. La 11-an de majo de la sama jaro la memanoncita respubliko organizis referendumon pri sindeklaro, kies rezultoj ne estis aprobita de intŝtata komunumo. La 12-an de majo Luganska Popola Respubliko deklaris sendependencon. Ĝis la anekso de Rusio la deklaradon aprobis nek unu ŝtato ano de Unuiĝintaj Nacioj. Similaj eventoj okazis en najbara Donecka Popola Respubliko (mall. DPR). Dum postiranta milito ĉe Donbaso (2014-2015 jaroj) la respubliko okupis sudajn distriktojn de Luhanska provinco (proksimume unu triono de ties areo). La 21-an de frbruaro 2022 jaro Rusio aprobis la deklaron de sendependenco de Luganska Popola Respubliko (samtenpe Rusio aprobis DPR)[6]. La 24-an de februaro Rusio komencis militon kontraŭ Ukrainio, pravigante la invadon ankaŭ per defendo de LPR kaj DPR. Dum la milito rusia armeo sukcesis okupi preskaŭ la tutan areon de Luhanska provinco kaj la okupita teritorio estas regata de Luganska Popola Respubliko. Dum la 23-27-an de septembro 2022 jaro en areo de akupita parto de Luhanska provinco okazis adulterita referendumo, kies rezulton Rusio uzis por aneksi la okupitan teritorion en kadron de Rusia Federacio[7]. La aneksio rompis la Rusian kaj la internacian leĝaron[8].

12-an de oktobro 2022 jaro UN akceptis rezolucion, en kia admonis siajn anojn ne aprobi rezultojn de la referendumoj kaj postulis de Rusio ŝanĝi sian kurson rilate al la okupitaj teritorioj de Ukrainio[9].

En 2023 jaro la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj agnoskis la teritoriojn de Ukrainio okupitjan kaj kontrolatajn de facte de Rusio. Laŭ la decido militistaro de Rusio invadis la areon minimume ek de aprilo kaj plene aktivis ek de la aŭgusto de 2014 jaro. La militistaro forte influis al la separatistoj, liveris al li armilojn kaj municiojn, kanonadis laŭ iliaj petoj[10].

La registaro de Rusio neadis sian politikan kaj militan partoprenon en funkciado de Luganska Popola Respubliko ĝis la komenco de la senkovra invado al Ukrainio la 24-an de februaro 2022 jaro[11].

Dum sendependa periodo de ekzisto la respublikon agnoskis nur kvin regnoj kaj parte agnoskitaj regnoj: Sud-Osetio[12], Rusio[6], Abĥazio[13], Sirio[14], Nord-Koreio[15]. Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo[16].

Popola Respubliko de Donecko kaj Popola Respubliko de Lugansko. La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj la Luganska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de la Federacia Respubliko Novorusio

Historio redakti

La respubliko kreiĝis kadre de la politika krizo en Ukrainio, kaŭzita de Eŭromajdano kaj perforta eksigo de la prezidanto Viktor Janukoviĉ. La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Lugansko. Semajnon poste aktivistoj ekregis plurajn administrejojn en multaj urboj de Luganska provinco.

La ŝtato estis establita post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[17]

Igor Plotnickij eksiĝis el sia posteno kiel estro de la respubliko pro sanproblemoj. Leonid Paseĉnik estis nomumita al la posteno de la aganta estro de la LPR.

La 25-an de novembro 2017, la rezigno de Igor Plotnickij estis akceptita de la Popola Konsilio de LPR. Leonid Paseĉnik estis unuanime aprobita kiel estro de Luganska Popola Respubliko.

La 22-an de februaro 2022 prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazon pri agnosko de Luganska Popola Respubliko. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo. Du tagojn pli poste komenciĝis la invado de Rusio en Ukrainion.

Politiko redakti

La Popola Konsilio de la Luganska Popola Respubliko, (ruse Народный Совет Луганской Народной Республики) estas la parlamento de la Luganska Popola Respubliko.

Referendumo pri sendependeco redakti

 
La balotkarto de la Luganska referendumo (11-an de aprilo 2014 jaro)

Luganska Popola Respubliko estis memanoncita la 27-an de aprilo 2014 jaro dum por Rusiaj protestoj ĉe Sud-Oriento de Ukrainio[4][5]. Dimanĉe 11-an de majo 2014 jaro en LPR okazis referendumo. La balotkarto havis solan demandon[18]:

 
 Поддерживаете ли Вы акт государственной самостоятельности Луганской Народной Республики?   Ĉu vi subtenas la akton de regna sendependeco de Lunanska Popola Respubliko? 

Laŭ la raporto de la organizantoj la referendumon partoprenis 75 % de loĝantaro: "Por" voĉdonis 96,2 % al la partoprenantaro, "kontraŭ" - 3,8 %. Provizora Prezidanto de Ukrainio Oleksandr Turĉinov (uk) deklaris, ke la referendumon partoprenis nur 24 % de la elektantaro[19].

Konsiderante la rezultojn Luganska Popola Respubliko 12-an de majo 2014 jaro deklaris sendependencon de Ukrainio[20].

Internacia agnosko redakti

La Ukrainia registaro neis la rezulton de la referendumo kaj deklaris, ke la rezultoj ne havos jurajn konsekvencojn[21]. La 16-an de majo de la sama jaro Ĉefa prokurorejo de Ukarinio (uk) kune kun Servo de sekureco de Ukrainio (uk) lanĉis juĝesploron laŭ artikolo 258-3 de la Kriminala Kodo de Ukrainio "La Instalo de terorisma organizaĵo" (ukraine Создание террористической организации)[22]. Tiel maniere Luganska Popola Respubliko estis agnoskita de Ukrainio terorisma organizo. La agnosko estis rekonfirmita 16-an de aŭgusto 2018 jaro per verdikto de La Alta Tribunalo de Ukrainio (uk)[23].

Ek de la referendumo Rusio oficiale ne agnoskis LPR kaj multfoje deklaris, ke krizo okazanta en sud-orijento de Ukrainio estas enlanda problemo de Ukrainio. 18-a de februaro 2018 jaro Vladimir Putin eldonis ukazon laŭ kiu Rusio traktas la regionojn "provizore, por la periodo ĝis la politika solvo de la situacio en certaj areoj De Donecka kaj Luhanska regionoj de Ukrainio, surbaze de la Minskaj Interkonsentoj"[24][25]. Tamen en decembro 2018 la ministro de eksteraj rilatoj de Rusio Sergej Lavrov konfirmis rifuzon oficiale agnoski la memanoncitan respublikon[26]. 21-a de februaro 2022 jaro prezidanto de Rusio Vladimir Putin eldonis ukazojn pri agnosko de Luganska popola respubliko kaj Donecka popola respubliko. Его post tio li subskribis traktatojn pri amikado, kunagado kaj helpo kun la respublikoj[27].

Dum sendependa periodo la respublikon agnoskis nur tri ŝtatoj UN-anoj kaj du parte agnoskitaj ŝtatoj ne UN-anoj:

Aliaj ŝtatoj UN-anoj kaj ne UN-anoj (parte agnoskitaj ŝtatoj) oficiale ne agnoskis sendependecon de Luganska Popola respubliko.

Ukrainio konsideras ĝin terorista organizo[16].

Administra divido redakti

Ek de 12-an de marto 2022 jaro administra divido de Luganska Popola respubliko koincidas kun eksa administra divido de Luhanska provinco de Ukrainio, ekzistinta ĝis la 18-an de majo 2014 jaro[37].

Urbaj sovetoj
  • Urba soveto de Lugansko
  • Urba soveto de Alĉevsko
  • Urba soveto de Antracito
  • Urba soveto de Brjanko
  • Urba soveto de Kirovsko
  • Urba soveto de Krasnodono
  • Urba soveto de Krasni-Luĉ
  • Urba soveto de Pervomajsko
  • Urba soveto de Rovenjki
  • Urba soveto de Sverdlovsk
  • Urba soveto de Staĥanov
Distriktoj
  • Antracita distrikto
  • Krasnodona distrikto
  • Lutugina distrikto
  • Perevalska distrikto
  • Sverdlovska distrikto
  • Slavjanoserbskij distrikto

Referencoj redakti

  1. New phase of Ukraine war brings no obvious route to end fighting (2022-04-11). Arkivita el la originalo je 2022-06-07. Alirita 2022-07-05. “Russia’s current military activity appears to back up what are in effect reduced war aims: targeting the entire Donetsk and Luhansk oblasts claimed by the so-called separatist republics, both recognised by Vladimir Putin just before the war broke out.”.
  2. Toal, Gerard. (2017) Near Abroad : Putin, the West, and the contest over Ukraine and the Caucasus. ISBN 978-0-19-025331-8. OCLC 965543300. “this does not mean that the Kremlin was behind all forms of protest against Euromaidan— this is clearly not the case— or that the Kremlin controlled the actions of all secessionist leaders, also clearly not so. Secessionist leaders and later rebel fighters had their own motivations. Having said that, there is considerable evidence to indicate that Russian state security structures worked in partnership with ostensibly private but functionally extended state networks of influence—oligarchic groups, veteran organizations, nationalist movements, biker gangs, and organized criminal networks— to encourage, support, and sustain separatist rebellion in eastern Ukraine from the very outset.”.
  3. Про визнання окремих районів, міст, селищ і сіл Донецької та Луганської областей тимчасово окупованими територіями. zakon5.rada.gov.ua. Arkivita el la originalo je 2015-11-22. Alirita 2016-01-07.
  4. 4,0 4,1 "Separatists Declare 'People's Republic' In Ukraine's Luhansk", RadioFreeEurope RadioLiberty, 28 April 2014.
  5. 5,0 5,1 Полегенько, Александр. История вхождения новых регионов в состав России (ruse) (elektronika). ТАСС (30). Arkivita el la originalo je 2023-12-04. Alirita 2023-12-04.
  6. 6,0 6,1 6,2 Указ Президента Российской Федерации от 21.02.2022 № 72 "О признании Луганской Народной Республики". Официальный интернет-портал правовой информации (2022-02-22). Arkivita el la originalo je 2022-02-23. Alirita 2022-02-21.
  7. Putin signs annexation of Ukrainian regions as losses mount. Arkivita el la originalo je 2022-10-05. Alirita 2022-10-06.
  8. Россия завершила аннексию оккупированных территорий Украины. И это абсолютно незаконно — даже с точки зрения нынешнего российского права (2022-10-04). Arkivita el la originalo je 2022-10-04. Alirita 2022-10-05.
  9. Ukraine: UN General Assembly demands Russia reverse course on 'attempted illegal annexation' (12 October 2022).
  10. ЕСПЧ: восточные районы Украины находились под контролем Москвы с весны 2014 года. Arkivita el la originalo je 2023-04-22. Alirita 2023-01-25.
  11. Patronage Politics and the War in the Donbas. Arkivita el la originalo je 2022-09-30. Alirita 2022-08-10.
  12. Lenta.ru: Бывший СССР: Украина: Южная Осетия признала независимость ЛНР. Arkivita el la originalo je 2015-09-20. Alirita 2014-06-17.
  13. Президент Абхазии Аслан Бжания подписал указы о признании независимости Донецкой Народной Республики и независимости Луганской Народной Республики. Arkivita el la originalo je 2022-02-25. Alirita 2022-02-25.
  14. Сирия объявила о признании независимости и суверенитета ЛНР и ДНР. Сирийское арабское информационное агентство (2022-06-29). Arkivita el la originalo je 2022-06-29. Alirita 2022-07-08.
  15. КНДР признала ДНР и ЛНР. В ответ Украина разорвала дипломатические отношения с Северной Кореей. Meduza (2022-07-14). Arkivita el la originalo je 2022-07-14. Alirita 2022-07-16.
  16. 16,0 16,1 Постанова Верховного Суду щодо визнання діяльності терористичною (el Retarkivo 20200423090000)//Верховний Суд України, 16 серпня 2018
  17. Ukraine crisis: Will the Donetsk referendum matter? (angle). BBC. Alirita 2014-05-12.
  18. Референдум в Луганской области. РИА Новости (2014-05-12). Arkivita el la originalo je 2014-09-30. Alirita 2014-05-12.
  19. В Луганской и Донецкой областях подвели итоги референдума. Arkivita el la originalo je 2014-05-15. Alirita 2014-05-14.
  20. Луганская область объявила о выходе из состава Украины. Arkivita el la originalo je 2014-09-03. Alirita 2014-05-12.
  21. Турчинов назвал референдум на Донбассе фарсом (2014-05-12). Arkivita el la originalo je 2022-03-16. Alirita 2022-03-16.
  22. Zadorozhny, O., & Korotkyi, T. (2015). Legal assessment of the Russian Federation’s policy in the context of the establishment and activities of terrorist organizations Donetsk People’s Republic (DPR) and Lugansk People’s Republic (LPR) in eastern Ukraine (el Retarkivo 20220831200646). Evropský politický a právní diskurz, (1), 8-18.
  23. Постанова Верховного Суду щодо визнання діяльності терористичною (el Retarkivo 20200423090000)//Верховний Суд України, 16 серпня 2018
  24. Указ «О признании в Российской Федерации документов и регистрационных знаков транспортных средств, выданных гражданам Украины и лицам без гражданства, постоянно проживающим на территориях отдельных районов Донецкой и Луганской областей Украины» (2017-02-18). Arkivita el la originalo je 2017-02-18. Alirita 2017-02-20.
  25. ruse временно, на период до политического урегулирования ситуации в отдельных районах Донецкой и Луганской областей Украины на основании Минских соглашений
  26. Архивированная копия. Arkivita el la originalo je 2019-01-03. Alirita 2019-01-02.
  27. "Путин подписал указы о признании ЛНР и ДНР", ТАСС, 2022-02-21. Kontrolita 2022-02-21.
  28. Выборы в ДНР и ЛНР бесполезны – ООН (ruse) (elektronika). Корреспондент.net (3). Arkivita el la originalo je 2014-12-22. Alirita 2023-12-15.
  29. Евросоюз не признает "референдум" на востоке Украины (ruse) (elektronika). BBC (11). Arkivita el la originalo je 2017-03-29. Alirita 2023-12-15.
  30. НАТО и ЕС не признают выборы в ДНР и ЛНР (ruse) (elektronoka). Корреспондент.net (4). Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2023-12-15.
  31. Председатель ОБСЕ счел референдум на востоке Украины провокацией (ruse) (elektronika). РИА Новости (01). Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2023-12-15.
  32. Колесниченко, Александра. Историческая резолюция ПАСЕ по России: полный текст (ruse) (elektronika). LIGA.net (15). Arkivita el la originalo je 2023-10-07. Alirita 2023-12-15.
  33. South Ossetia Recognizes 'Luhansk People's Republic' (angle) (elektronike). Radio Free Europe/Radio Liberty (19). Arkivita el la originalo je 2021-06-10. Alirita 2023-12-19.
  34. Abkhazia recognises Ukraine’s Donetsk and Luhansk (angle) (elektronike). OC Media (26). Arkivita el la originalo je 2023-12-19. Alirita 2023-12-19.
  35. Syria recognizes independence, sovereignty of Donetsk, Luhansk -state news agency (angle) (elektronike). Reuters (29). Arkivita el la originalo je 2023-12-12. Alirita 2023-12-19.
  36. North Korea recognises breakaway of Russia's proxies in east Ukraine (angle) (elektronika). Reuters (14). Arkivita el la originalo je 2023-09-22. Alirita 2023-12-19.
  37. Указ главы ЛНР о некоторых вопросах административно-территориального устройства Луганской Народной Республики (ruse) (pdf) (13). Arkivita el la originalo je 2022-03-13. Alirita 2023-12-19.

Vidu ankaŭ redakti

 
Etnaj rusoj en Ukrainio laŭ popolnombrado en 2001