Popoldomo Zum Mohren

La iama Popoldomo Zum Mohren (germane: Volkshaus zum Mohren en Gotha/Germanujo, strato Mohrenstraße 18) estis historia gastejo kaj gravega renkontiĝa ejo en Turingio.

Popoldomo Zum Mohren, Gotao, en somero 2007

Situo kaj nomo redakti

Popoldomo Zum Mohren troviĝis en la t.n. Mohren-antaŭurbo gotao en la protektita valo de fosego. Tie ĉi kruciĝis la malnova komercvojego inter Frankfurto ĉe Majno kaj Lepsiko, nome la Reĝa vojo (temas parte pri la nuna Federacia ŝoseo B 7) kun la linio denorda-alsuda inter Ohrdruf kaj Bad Langensalza (la nuna ŝoseo B 247). La situo de ekster la mezepoka ĉirkaŭfortikaĵo havis la avantaĝon ke varoj ne riskis deklariĝon enurban kaj krome estis pli multe da spaco por veturiloj ekster la muroj memkompreneble. Ĝis nun la origino de la nomo Zum Mohren ne science tute klariĝis. Faktas ke ĝi ofte troviĝas ĉe apotekoj kaj gastejoj kaj eble tio memoras la agojn de Sankta Maŭrico. Ankaŭ la Katedralo de Magdeburg ja estas sub patroneco de li kaj ĉirkaŭ Maŭrico-kirko evoluis ekde la 12a jarcento la urbo Coburg.

Historio redakti

 
Eltiraĵo el kuprogravuraĵo de Matthäus Seutter 1740

La gastejo dum la komenciĝinta Nova epoko redakti

La unua mencio iĝis en la jaro 1553a. En 1661 rekomendis Jeremias Wittich tiun ĉi gastejon ad insigne Aethiopsis (kun bildo de afrikano). Ĝi ja estis la unusola loĝejo ekster la urbo kiu rajtis daŭri post la konstruo de la baroka ĉirkaŭfortikaĵo inter 1660 kaj 1663 sub Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). en 1664 skvis mencio ĉe August Beck. Ĝis 1730 posedis tiun ĉi gastejon certa Johann Jacob Catterfeld. Danke al tiutempa elaera vido de Gotao sur kuprogravuraĵo de Matthäus Seutter la komplekso estas kvarala kun ena korto situante rekte ĉe fluegfoso de la tiam 50 domojn havanta antaŭurbo antaŭ la Pordego erfurta.

En 1740 kunvenis anoj de la monda sinodo de la Moraviaj fratoj de Herrnhut post kiam la fondinto Nikolaus Ludwig von Zinzendorf estis forpelinta el Elektoprinclando Saksio antaŭ la ekago en Neudietendorf. En 1749 akiris la domon Tobias Samuel Riede kaj la bieno hereditis en 1757 de la edzino Dorothea Margaretha Friederika Riede kaj de la filo Paul Christoph Riede. Edzigis en 1760 la vidvino la kortegan ĉambriston Johann Philipp Freytag kaj festis la geedziĝaĵoj en la Mohren-domo. Tiel ekposedis ĝin la Freytag-oj. En 1772 transprenis la domon la kortegulo Heinrich Gottfried Freytag. En la 27.12.1775 okazis tie maskobalo kiun partoprenis ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe samloke tranoktonte.

 
Detalo gabla kun la historia figuro de la afrikano

1777 ĝis 1907: i.a. kun Napoleono, Frederiko reĝo prusia, Aŭgusto duko redakti

En 1777 okazis alikonstruoj endomaj kaj metitis transversa rokoko- gablo supre. Verŝajne ankaŭ la putto-figuro de la afrikano kun kruco etiopa datumas de tiu restaŭrado. En la 7.12.1794 nuptis tie la plej juna filino de Johann Philipp Freytag, Auguste Eleonore sinjoron Georg Bernhard Schäfer. Tio startigis la Schäfer-epokon surlokan. En 1801 la Amatora teatro gastludis en la gastejo kie prezentitis de August Wilhelm Iffland la teatraĵo Aussteuer kaj de August von Kotzebue la teatraĵo Das Neue Jahrhundert. Dungis en 1805 duko Aŭgusto (Saksio-Gotha-Altenburg) la migrantan aktortrupon von Witter; ili eĉ restis loĝante tie ĝis 1812 antaŭ translokiĝo al Stein-muelejo. Pasigis la nokton en nia gastejo en 1813 eĉ la franca tirano Napoleono Bonaparte kiam li retiriĝis okcidenten post la Batalo de Leipzig inter la 25a kaj la 27a de oktobro. Ĝis la 1920aj jaroj montritis al vizitantoj la Napoleona ĉambro en kiu ties adjutanto survandtapiŝo estis lasinta mesaĝon memskribitan tekstantan Cette pièce était en novembre 1813 la demeure du grand Napoléon en retraite apres la bataille de Leipzig. Collendière. La murtapetero admireblas hodiaŭ en la muzeo de Kastelo Friedenstein. Du semajnojn poste venis reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) elkore akceptate fare de la duka moŝto Aŭgusto. Pro poŝtservo perfekta dum multaj jaroj oni distingis la posedanton kaj gastiganton en la 27.5.1814 per premio. En 1824 estis tie stacio por specialaj veturadoj (Extrapost) kiujn priskribis ankaŭ Johann Georg August Galletti. Tranoktis en la 16.10.1825 surloke la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a. En la 1.11.1828 haltis tie la unua poŝta ekspresveturilo (Eilwagen) je la granda amiro de ĉiuj. Fulmotondro terura kun hajlo de la 24a de majo damaĝis multon tie. Post kvin jardekoj da tenado mortis en la 27.6.1845 G. B. Schäfer kun geheredoj Carl Friedrich August (filo) kaj Dorothea Gelbke (fratino). Sed ili akiris la tuton al Johann Andreas Fuchs el Nurenbergo. En 1848 luprenis ĝin Gustav Malinckrodt kun la filo kaj en 1856 ekposedanto fariĝis la societo Neue Casinogesellschaft kontraŭ la sumo de 15.100 taleroj. En 1881 posedanto estis Anton Müller kiu instalis surloke bierhalon Zur Themse kaj novigis la bordmuron ĝis la fluegfoso. En 1897 la bierfarejo M. Soller aĉetis la ensemblon kaj alikonstruigis la restoracion fare de Hermann Erdmann. La etaĝo unua de la malantaŭa konstruaĵaro utiliĝis fare de pianofabrikanto Ernst Munck.

 
Poŝtkarto historia de ĉ. 1910

1907 ĝis 1933: popoldomo por la laborista movado redakti

En 1907 akiris la gotaa socialdemokrato Wilhelm Bock la fortimpresan konstruaĵon kun ĝardenego meze de la urbo kontraŭ pago de 140.000 markoj; inkluziĝis la iloj de la bierfaristo Grosch. Bock ordonis restaŭradon vendonte ĝin senprofite al la kompanio Volkshaus mit Herberge de la Socialdemokratia Partio de Germanio. La ideo fondi tiajn popoldomojn por la laborista movado originis en Usono kaj reprenitis unuafoje en Turingio per la konstruo de Popoldomo Jena. Ankaŭ alie en Eŭropo fonditis tiaj popoldomoj, ekz. en 1910 en Zuriko. Sur la grundo inter gastejo kaj fluegfoso starigitis laŭ la planoj de arkitekto Carl Stehmann pluretaĝa novkonstruaĵo por presejo kaj la sindikatanoj. En siaj en 1927 verkitaj rememoroj li kontente rezumis ke partianoj kaj sindikatanoj nun havu komunan hejmon kio ege helpus la movadon tutan.[1] En la 22.9.1914 instalitis en la popoldomo milita lazareto. En decembro 1915 rifuzis 20 deputitoj de Reichstag, inter kiuj estis ankaŭ Bock, permesi novajn pormilitajn kreditojn. Poste ili tuj malmembrigitis el la partio laŭ la volo de la partia estrarano ĉirkaŭ Friedrich Ebert kaj Philipp Scheidemann. La forpelitoj fondis la laborgrupon Sozialdemokratische Arbeitsgemeinschaft. Invitis la frakcio de la menciita laborgrupo je la Regna konferenco de la socialdemokratia opozicio Gotaon, kiu okazis inter la 6a kaj 8a de aprilo 1917. Partoprenis delegitoj el ne malpli ol 91 socialdemokratiaj distriktorganizaĵoj kaj ankaŭ 15 reiĉstag-anoj, sume 143 uloj. Ili decidis fondi la partion USPD. Ĉefa intenco ilia estis kune kun la Ligo spartakisma kaj revoluciemaj laboristoj perforti la tujan finon de la Unua mondmilito. En la 31.10.1918 la USPD-anoj manifestacie kunvenis en la Mohren-gastejo. La domo iĝis renkontiĝloko kaj armildeponejo de la gotaa laborista kaj soldatara konsilioj kiel ankaŭ de la Konsilio de la porpopolaj komisiitoj de la Respubliko Gotao. La trion konsilian formis Bock, Emil Grabow kaj Adolf Schauder. En la 12.3.1920 havis lokon tie la efektivigkonsilio de Komunista Partio de Germanio por malhelpi la Kapp-puĉon. En la 12a de novembro USPD splitiĝis okaze de partitago en Halle (Saale). Dume Otto Geithner aliĝis je la komunistoj reiris en la gremion socialdemokratian Wilhelm Bock; pri tio kaj la malĝentileco de Geithner li pli malfrue kritike skribis memorojn.[2] La radikiĝo kaj la kvereloj enpartiaj kaŭzis malŝaton kreskantan fare de la voĉdonintoj.

 
La popoldomo post la alikonstruoj de 1928

En 1921 la arĥitekto Alfred Cramer dezajnis planojn por plialtigi la sudan alon kaj en 1923 tiucelen kolektis monon la loka komitato sindikata (ADGB). En la 20a kaj 29a de oktobro iĝis manifestacioj en la popoldoma ĝardeno dum kiuj parolis i.a. Ernst Thälmann kaj Walter Ulbricht. En 1928 Mohren-popoldomo alikonstruiĝis profunde laŭ planoj de Bruno Tamme. La fasadoj framskeletaj novigitis, la roroko-gablo kun la statueto de la afrikano plialtigitis je unu etaĝo kaj la tegmento renoviĝis laŭ novbaroka maniero per lukarnoj iĝonte mansarda tegmento. Tio kreis novan spacon ankaŭ; la historia afrikano-figuro integriĝis en al fasado kaj la gastejo alinomiĝis Café Volkshaus. En 1930 estis jenaj organizaĵoj ene: Arbeitersekretariat (buroo porlaborista), Arbeiter-Sportzentrale (sportklubaro porlaborista), Deutscher Metallarbeiter-Verband (metalurgiistoj), Deutscher Bauarbeiter-Verband (konstruistoj), Deutscher Eisenbahner-Verband (fervojistoj), Deutscher Maler-Verband (farbistoj), Fabrikarbeiterverband (fabriklaboristoj), Gewerkschaftsherberge (tranoktservoj), Internationaler Bund der Opfer des Krieges und der Arbeit (viktimoj militaj kaj dumlaboraj) kaj Mieterverein (luprenantoj). En 1932 ekposedis la tuton la komunutila hamburga asekurkompanio Volksfürsorge. Dum la balotbataloj je Reichstag (por marto 2013) estis kunveno komunisma ĉe Mohren-ejo kaj policistoj estis trafitaj per ĵetitaj seĝoj.

1933 ĝis 1990: ŝtata propaganda ejo kaj libertemppasigejo redakti

Unu tagon post la Tago de la Laboro, la 2an de majo 1933, okupis la domon kaj la najbaran sindikatejon anoj de Sturmabteilung; samaĵoj okazis en ĉ. 170 aliaj urboj samtempe. Transprenis la tuton la nazia organizaĵo Nationalsozialistische Betriebszellenorganisation (NSBO). La posedaĵoj sindikataj kaj implicite de Volksfürsorge kiel ankaŭ la Mohren-domo transdonitis al Deutsche Arbeitsfront (DAF). Alinomiĝi estis en la 19a de aŭgusto je Haus der Deutschen Arbeitsfront. Surloke estis nun hotelo kun restoracio sub la zorgo de Emil Koleda, Deutscher Werkmeister-Verband (ligo metiista) kaj Sturmbannbüro 5/95 de la govia registaro de Turingio. En 1935 la salonego alikonstruitis kaj pligrandigitis. En 1936 enmetis la ĉefarĥitekto Pemsel publikan dancejon. En 1938 la hotelo nomiĝis Hamburger Hof kaj la stratonomo ŝanĝiĝis je Robert-Ley-strato.

 
La granda salono en 1946

Post la potencakiro sovetia ekgravis la sindikataro FDGB kiu jam en la 21a de aŭgusto malfermis buroon surloke. En la 16a de septembro okazis la unua plenkunsido de fabrikaj konsilioj de GDGB de la Distrikto Gotha kun 700 reprezentantoj el 160 entreprenoj. En la 16a de novembro gastis tie la junula sekcio de la sindikataro. En la 24a de decembro oni faris bazaron kamparanan en la ĝardeno kaj en la 31a de decembro aktoroj de la detruita Landa teatro gotaa prezentis teatraĵeton. En la 3a de januaro 1946 estis evento de la komunistoj en la honoro de la 70a datreveno naskiĝtaga de la posta ŝtatprezidanto Wilhelm Pieck, en la 13a de januaro Lenino-Liebknecht-Luxemburg-festo kun la preleganto Werner Eggerath kaj en la 15a de januaro la unua komuna funkciula konferenco de komunistoj kaj socialdemokratoj. Reinaŭguro de kafejo-restoracio estis la 16an de februaro 1946. En la 25a de februaro transdonis la sovetiaj administrantoj oficiala la domon al la FDGB-sindikato. En la 22a de marto fariĝis la fondofesto de la loka sekcio de Freie Deutsche Jugend, en la 9a de marto kunvenis ĉirkaŭ 500 delegitoj al la Kamparana tago por prepari la printempan kultivadon, en la 6a de aprilo estis la lasta landa partitago de Komunista partio kun Wilhelm Pieck por prepari la grandan kunfandiĝon de socialdemokratoj kaj komunistoj (21./22.4. en Berlino), en la 24a de aŭgusto estis granda publika kolektiĝo de virinoj kaj en la 22a de septembro estis memorigfesto en la honoro de la viktimoj de la nazioj kun parolado de Otto Geithner. En la 4a de majo 1947 okazis solenaĵo kun Walter Ulbricht por celebri la unuan jaron de Socialista Unueca Partio de Germanio. Okaze de la 200a datreveno naskiĝtaga de Johann Wolfgang von Goethe muntitis survande en la 29a de majo 1949 memortabulo. Finfine estis en la 18a de aŭgusto memorkunveno kvin jarojn post la mortigo de Ernst Thälmann.

 
Volkshaus zum Mohren, 1974

Transprenis en 1951 Handelsorganisation (HO) la domon kaj malfermis en la 16a de septembro samloke HO-hotelon kaj HO-gastejon. En la 17a de novembro 1953 estis granda festo de la Societo por germana-soveta amikeco (DSF) kun la vicministroprezidanto Otto Nuschke. Sekvis en la 29a de decembro solenaĵo de la Unuecpartio por memori la fondon de la Komunista Partio KPD 35 jarojn pli frue. La sekvintajn jarcentojn fariĝis la Mohren-domo la plej grava eventfarejo en Gotao por konferencoj, festoj familiaj/firmaaj, koncertoj, dancadoj. En 1990 ekresponsis prie Treuhandanstalt.

Post la Turniĝo - fermo kaj malkonstruo redakti

 
Ruina kampo post la malkonstruo

Treuhandanstalt unue zorgis pri restaŭreto de fenestroj kaj doma tekniko sed fermis la domon en la 31a de januaro 1991 jam. Vendo al privatulo iĝis en 1994 kiu bankrotis en 1997. En 2000 la restaŭradzono urbokerna etendiĝis ankaŭ ĉirkaŭ la Mohren-kvartalon kaj en 2001, laŭ komisio de la Landa monumentprotektadoficejo, Frank Horny esploris pri la konstruhistorio de Mohren-komplekso. Lia rezulto estis ke la tuto ja plenumus la kondiĉojn por flegiĝo kulturhistoria laŭ turingiaj leĝoj. La urbo akiris la tuton en la 25a de majo 2007 aŭkcie. En la 6a de junio 2007 la urba konsilantaro decidis malkonstruon de la kulturmonumento malgraŭ ankoraŭa funkciebleco. Kaj en oktobro 2007, malgraŭ protestegoj de multaj multmaniere, startis la detruo barbara kiu kostis 117.572 eŭroj.[3]

Literatur redakti

  • Oliver Bauer: Mohrenabriss zieht Kreise, in: Thüringer Landeszeitung Gotha, 27.9.2007
  • Wilhelm Bock: Im Dienste der Freiheit, Freud und Leid aus sechs Jahrzehnten Kampf und Aufstieg, Berlin 1927
  • Vera Dähnert: Volkshaus verschwindet, in: Thüringer Allgemeine Gotha, 6.10.2007
  • Holger Gorr: Arbeiter-Wirtschaften: Zur Geschichte der Volkshäuser, in: express – Zeitung für sozialistische Betriebs- und Gewerkschaftsarbeit, Frankfurt 2008
  • Frank Horny: Bauhistorische Untersuchung „Volkshaus zum Mohren“. Erfurt 2001
  • Uta Wallenstein: Napoleon und Gotha, in: Über Napoleon…(Ausstellungskatalog der Stiftung Schloss Friedenstein) Gotha 2006
  • Matthias Wenzel: Zeittafel zur Geschichte des „Mohren“, hrg. Verein für Stadtgeschichte und Altstadterhaltung, Gotha 2007
  • Matthias Wenzel: Vom Vorstadtgasthof zum Volkshaus, in: Thüringer Allgemeine Gotha, 14.9.2007
  • Mario Hesselbarth: Zur Geschichte der USPD in Thüringen, hrg. von der Rosa-Luxemburg-Stiftung Thüringen, Jena 2017

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Originala aserto: Nun haben Partei und Gewerkschaften ihr eigenes Heim, sie konnten nebeneinander tagen. Die Gründung des Volkshauses förderte die Bewegung mächtig.
  2. Das Gothaer Volkshaus wurde die Stätte von Schreikonzerten, und Geithner – der sich bis zum Parteitag von Halle allzu großer Rüpeleien enthalten hatte, trat nun in seiner vollen Dreistigkeit und Ungeschliffenheit auf. Er hatte sich die Majorität im Genossenschaftsvorstand erschwindelt, beherrschte somit das Volkshaus, an Schimpfworten ließ der es nicht fehlen, meine Tätigkeit im Gothaer Landtag, die er doch stets mitgemacht hatte, begeiferte er und so gingen Tag für Tag Angriffe gegen mich nieder, durch Monate hindurch.
  3. Rathauskurier, Nr. 10/2007, p. 5

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Volkshaus zum Mohren en la germana Vikipedio.