Porcelano de Pinxton

Porcelano de Pinxton (angle: Pinxton Porcelain) estis porcelana fabriko kreita de John Coke kaj William Billingsley en Pinxton, Derbyshire, Anglio.

Tekruĉo el Porcelano de Pinxton montranta "Brookhill Hall"

Historio redakti

Porcelano de Pinxton estis fondita sur tereno luita de la tria filo de Pastro D'Ewes Coke kiu asociiĝis kun la aferisto kaj porcelan-pentristo William Billingsley. Billingsley kiu estis trejnita en la fabriko de Derby estis nun famkonata pro la kvalito de sia porcelana pentrado sed li ankaŭ interesiĝis pri perfektigo de porcelana recepto kiun li supozeble akiris de Zachariah Boreman.[1] Billingsley fine foriris kaj nelonge establis dekoracian butikon en Mansfield kie li dekoraciis importitajn porcelanajn potojn. John Coke daŭrigis la aferon de 1799 al 1806, eĉ akceptante Henry Banks kiel partneron de 1801 al 1802.

Coke edziĝis kun Susanna Wilmot en aprilo 1806 kaj kvankam la porcelana afero daŭris sub John Cutts kiu estis ĉef-dekoraciisto ĝis 1813, la interesiĝo de Coke turniĝis al sia afero de karbo-minado en Pinxton kaj li translokigis sian familian hejmon al Debdale Hall.

La ilustrita tekruĉo estis farita el Porcelano de Pinxton kaj montras "Brookhill Hall" kiu estis hejmo de John Coke. tiu ĉi tekruĉo estas parto de kolekto de Porcelano de Pinxton en Muzeo kaj artgalerio de Derby, Anglio.[2]

Referencoj redakti

  1. Pinxton Porcelain. Encyclopedia Brittanica.
  2. Brookhill Hall Teapot. Derby Museums. Arkivita el la originalo je 2009-11-02. Alirita 2011-06-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-02. Alirita 2011-06-28.

Eksteraj ligiloj redakti