Porcium(ad)o estas la atribuado fare de la registaro de limigitaj resursoj kaj konsumaĵoj, ekonomia fenomeno ĝenerale aplikita dum militoj, malsategoj kaj similaj situacioj de landa krizostato.

Hispana kuponkajero de porciumado de 1945 (post la Hispana Enlanda Milito.

La porciumado de produkto cele al ties uzado malpermesas specifan uzadon ĉe produktoj kiel la benzino, neuzebla por distraj veturoj kaj nur por vojaĝoj rilataj kun laboro. La porciumado, okazigita pro la malabundo de konsuma varo, estas praktikata por ekzemplo, kiam ne estas sufiĉa manĝaĵaro por kontentigi la postulojn kaj oni elektas distribuadon en limigitaj kvantoj. La porciumado farita pro la kosto de la varoj, limigas la monkvanton kiun la konsumantoj povas elspezi por akiri bazajn produktojn kiuj estas malfacile normaligeblaj, kiel ĉe la vesto. En la porciumado per poentoj oni atribuas poentaron al ĉiu varo, kaj oni atribuas specifan kvanton de poentoj al ĉiu konsumanto en formo de kuponoj, kiuj estas elsenditaj kvazaŭ ili estu mono por ke ili estu interŝanĝitaj kontraŭ la porciumitaj varoj.

Kiel rezulto, en ekonomia politiko tiutipa, ĝenerale la konsumantoj tendencas ŝpari sian monon aŭ investas ĝin en Trezor-obligacioj, profite al ŝtato, kaj la kapitalo ne estas elspezita, ne estas uzata por akiri nenecesajn varojn aŭ en aĉtado ĉe la nigra merkato.

Vidu ankaŭ redakti