Porcuna [porKUna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Porcuna
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23790
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 975  (2023) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 52′ N, 4° 11′ U (mapo)37.869722222222-4.1872222222222Koordinatoj: 37° 52′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 427 m [+]
Areo 176,3 km² (17 630 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Porcuna (Provinco Ĥaeno)
Porcuna (Provinco Ĥaeno)
DEC
Porcuna
Porcuna
Situo de Porcuna
Porcuna (Hispanio)
Porcuna (Hispanio)
DEC
Porcuna
Porcuna
Situo de Porcuna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Porcuna [+]
vdr
Porcuna en la provinco.

Tiu urbo ludis gravan rolon en diversaj epokoj, nome en la epoko de Romio estis kantonmento de la armeo de Julio Cezaro por la Batalo de Munda en 46 a.K. kaj la posta konkero kaj rabado de Kordovo en la flanko de Pompeo en 49 a.K., pro kio la urbo ricevis privilegion. En Porkuna estis prizono de la granada reĝo Boabdilo, kaptita de la kristanoj en la Batalo de Lucena, en 1483. Porkuna estis sidejo de la Generalo Castaños por arigi armeon por la Batalo de Bailén en 1808. Kaj finfine la urbo estis sur la fronto dum la Hispana Enlanda Milito, pro kio suferis konstantajn bombardadojn kaj terajn kaj aerajn fare de ambaŭ flankoj.

Priskribo redakti

 
Preĝejo Nuestra Señora de la Asunción de Porcuna.

La areo de la municipo estas 175,57 km2 kie loĝas 6 235 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 36,47 loĝ./km2.

Porcuna situas sur la okcidento de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime kun la provinco Kordovo kaj pli precize kun Bujalance, Lopera, Arjona, Torredonjimeno, Higuera de Calatrava, Valenzuela, Baena kaj Cañete de las Torres. Estas sur 472 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 42 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno kaj je 63 km de Kordovo.

Geografio redakti

La municipa teritorio estas en komarko de regula pejzaĝo, duonebena, kun multaj grandaj nealtaj montetoj sur mildaj terenoj (aluviaj kuŝejoj) de la Supra Mioceno; kun averaĝa altitudo de 473 metroj. La grundo estas kalkoŝtona, sed tre fekunda. Ĝenerale, la grundo estas profundaj, de pH iomete baza.

Fluas en la teritorio la rivero Salado (alfluanto de Gvadalkiviro) de sudo al norde, de malabunda akvokvanto, kun aliaj rojoj pli malgravaj kiuj fluas al Salado (nome Saladillo, Quiebracinchas, Zurraque, Carrasquilla, Torre del Alcázar kaj aliaj). En la somera sezono kaj Salado kaj la rojoj sekiĝas, kaj ne estas profitaj por irigacio.

Klimato redakti

La klimato estas mediteranea kontinenta-modera, ĉirkaŭ 17 ºC. de jara averaĝo kaj precipitaĵo ĉirkaŭ 500 litroj jare por kvadrata metro, sed neregule interjare kun etendaj periodoj de sekego, kio minacas la agrikulturon, fundamenta piliero de la loka ekonomio.

Limaj municipoj redakti

Limoj de la municipa teritorio de Porcuna
Nordokcidente: Bujalance Norde: Lopera Nordoriente: Arjona
Okcidente: Cañete de las Torres   Oriente: Arjona kaj Torredonjimeno
Sudokcidente: Baena Sude: Valenzuela Sudokcidente: Higuera de Calatrava

Aliaj setlejoj redakti

  • Alharilla: domaro je 4 km de Porcuna, kie estas la ermitejo de Nuestra Señora de Alharilla, patronino.
  • San Pantaleón (domaro): loĝita ĝis la dua duono de la 20a jarcento.
  • Atalaya (domaro)

Historio redakti

 
Nova Turo de la Kastelo de Porcuna.

Estis jam grava urbo en la epoko de iberoj (turduloj) kun organizita urbanizado, stampado de menero, propra lingvo kaj skribmaniero (fonetike legebla) sed ne komprenebla ankoraŭ. En 1975 oni trovis aron da skulptaĵoj (1500 fragmentoj) de militistoj de tiu epoko. En la romia epoko oni reuzis la saman setlejon; ĝi ludis gravan rolon en la interna milito inter Julio Cezaro kaj Pompeo; el tiu epoko restis akvorezervejo kaj amfiteatro.

En islama epoko la nomo estis Bulkuna kaj estis unu de la distriktaj ĉefurboj (iklim). Post la konkero fare de kristanoj en 1241 por Fernando la 3-a, la reĝo donis ĝin al la Ordeno de Kalatravo, kiu fortikigis ĝin, el kio restis kelkaj turoj, alkazaro kaj ĉefturo oklatera.

En la 20a jarcento oni atingis pinton en la 1930-aj jaroj kun pli ol 13 000 loĝantoj, sed poste oni plialtiĝis ĝis la nunaj 6000.

Vidu ankaŭ redakti