Pordego blankenburga

La Urbopordego blankenburga (germane: Blankenburger Tor) nombriĝas inter la ne malmultaj restintaj pordegoj de Saalfeld, Germanio.

Pordego blankenburga
urba pordego [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoSaalfeld
- koordinatoj50° 38′ 56″ N, 11° 21′ 29″ O (mapo)50.6489811.358055Koordinatoj: 50° 38′ 56″ N, 11° 21′ 29″ O (mapo)

Pordego blankenburga (Turingio)
Pordego blankenburga (Turingio)
DEC
Pordego blankenburga
Pordego blankenburga
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Pordego blankenburga
Vikimedia Komunejo:  Blankenburger Tor [+]
vdr
Pordego blankenburga kun la Hiltmann-domo dekstre

Historio redakti

La unua mencio endokumenta estis jam en 1372. La tre ofta mencio ĝia ŝuldiĝas al grava situo post la malnova antaŭurbo Breite Gasse kun malsanulejo kaj la Marteno-kapelo kaj publika banejo.

Ĉirkaŭ la jaro 1500 la pordego havis kvadratan turon kun mallarĝa ogivarka transpasejo kaj tri supraj etaĝoj kun groptegmento. Maldekstre de la antaŭpordego troviĝis granda blazona ŝtono (hodiaŭ enmuzea). En la jaroj 1726/27 okazis parta novkonstruo, kiam oni forigis la du suprajn etaĝojn kaj supredonis barokan konstruaĵon en formo de bulba kupolo kun pinto. Tamen konserviĝis ĉe la flanko de la kampoj gotika ŝajnigarko kaj herso-fundamentoj.

Pliaj alikonstruoj estis en 1738/39, 1827 kaj 1862: pro novaj postuloj trafikaj la transpasejo iĝis rondarka kaj aldonitis pilastroj. Tiam ankaŭ la restaĵoj de la iama antaŭpordego malaperis. En 1892 malkonstruitis faktraba domo domo estante transversa je la strato. En 1965 traboritis transpasejeto por piedirantoj (nuntempe parto de butiko).

Komerca vojo redakti

Tra Saalfeld kondukis la malnova komercvojego inter Lepsiko kaj Nürnberg, trans la Pordego supra kaj la Pordego blankenburga. Doganrajtojn akiris la urbon jam en 1458. Ĉe la pordego troviĝas la Domo Hiltmann (germane: Hiltmannhaus; strato Blankenburger Straße 18). Ties unua mencio estis en 1485 (posedis ĝin i.a. la urbestro Nicolaus Leutenberger); en 1549 ĝi ricevis la nunan aspekton, en 1928/29 duan novan etaĝon.

Fonto redakti

Informtabuloj en la urbo.