Porfirio (birdo)
Porfirio (Porphyrio) estas eta birda genro de la familio de Raledoj. La du membroj de la genro estas la purpura porfirio (Porphyrio porphyrio) kaj la takaheo (Porphyrio hochstetteri). Inter formortintaj membroj de la genro estas Porphyrio albus, kaj la norda Takaheo, Porphyrio mantelli. Ankaŭ eblas meti en tiun genron kelkajn speciojn ankaŭ atribueblaj al genro Porphyrula, kiel la alena porfirio (Porphyrio alleni aŭ Porphyrula alleni), la amerika porfirio (Porphyrio martinica aŭ Porphyrula martinica), la Porphyrio flavirostris aŭ Porphyrula flavirostris, kaj la madagaskara porfirio (Porphyrio madagascariensis aŭ Porphyrula madagascariensis).
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Por formortintaj specioj, vidu tekston | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Notornis | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Aspekto
redaktiLa nuntempaj specioj estas kokograndaj raloj kiuj havas purpuran kiel ĝeneralan koloron. Tio aperas en kaj nacilingvaj kaj en scienca nomoj. Ili havas longajn krurojn, fruntan ŝildon kaj ruĝan aŭ rozkoloran bekon.
Ĉefa specio
redaktiLa Purpura porfirio loĝas en junkaro de la Malnova Mondo kaj havas ses aŭ pliajn subspeciojn depende de la fakuloj kaj de la detaloj en plumarkoloro.
Aliaj specioj
redaktiOni supozas, ke la Porphyrio albus kaj la Takaheo de Novzelando evoluis el izolitaj loĝantaroj de la Purpura porfirio. La unua perdis sian plumarkoloron kaj iĝis blanka kaj la dua iĝis nefluga kiel okazis al multaj insulaj specioj antaŭ sia formorto.
La preskaŭ formorto de la takaheo (ununura kolonio estis remalkaŝita nur en 1948) permesis al la purpura porfirio rekoloniigi Novzelandon lastatempe, ĉar la du porfiriaj specioj kondutas ekologie simile: ambaŭ manĝas burĝonojn de planktoj elradikitaj per siaj longaj fingroj por elmanĝi la mildajn partojn.
Specioj
redakti- Genro Porphyrio (porfirioj)
- Komplekso de Purpura porfirio[1][2]
- Porfiria porfirio, Purpura porfirio, (Porphyrio porphyrio)
- Madagaskara porfirio, Smeralda porfirio (Porphyrio madagascariensis)
- Grizkapa porfirio (Porphyrio poliocephalus)
- Hinda porfirio, nigradorsa porfirio (Porphyrio indicus)
- Polva porfirio, filipina porfirio (Porphyrio pulverulentus)
- Nigravizaĝa porfirio (Porphyrio melanotus)
- Hochstetter-porfirio, Hoĥŝtetera porfirio, Sudinsula porfirio, Takaheo (Porphyrio hochstetteri), foje lokita en genro Notornis, foje kiel subspecio de mantelli
- Alena porfirio aŭ Malgranda porfirio (Porphyrio alleni), foje lokita en genro Porphyrula
- Martinika porfirio, Amerika porfirio (Porphyrio martinica), foje lokita en genro Porphyrula
- Flavbeka porfirio aŭ Sudamerika porfirio (Porphyrio flavirostris), foje lokita en genro Porphyrula
- Komplekso de Purpura porfirio[1][2]
Kelkaj formortintaj specioj
redakti- Reunia porfirio, Blua porfirio (Porphyrio coerulescens), dubinda specio, †
- Blanka porfirio (Porphyrio albus), †
Vidu ankaŭ
redakti- la artikolon pri la sone simila rokspeco porfiro (ankaŭ ĝia nomo venas de la greka vorto por la koloro purpura)
- krome ekzistas malsano porfirio (kodo E80 laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj.
Referencoj
redakti- ↑ (1998) “Purple Swamp-hen is a complex of species”, Dutch Birding 20 (1), p. 13–22. Alirita 2019-04-04..
- ↑ (2015) “Dispersal and speciation in purple swamphens (Rallidae: Porphyrio)”, Auk 122 (1), p. 140–155. doi:10.1642/AUK-14-114.1.