Porfirio (filozofo)

nov-Platonisma filozofo

Porfirio (naskiĝis ĉirkaŭ 233 en Tiro (Fenicio), mortis ĉirkaŭ 305 en Romo) estis novplatonisma filozofo, disĉiplo de Plotino.

Porfirio
Πορφύριος
Porphire Sophiste, franca gravurado de 16-a jarcento
Porphire Sophiste, franca gravurado de 16-a jarcento
Persona informo
Πορφύριος
Naskonomo Malchus
Naskiĝo ĉirkaŭ 233
en Tiro, Syria Phoenice,  Romia Imperio
Morto 30-an de novembro 300 (0300-11-30)
en Romo,  Romia Imperio
Lingvoj antikva grekalatina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo filozofo • muzika teoriisto • historiistoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en AtenoRomo vd
Verkado
Verkoj Against the Christians ❦
Life of Pythagoras ❦
History of philosophy ❦
Chronicle ❦
Life of Plotinus ❦
Geography ❦
Isagogo vd
Filozofo
Romia filozofo
Antikva filozofio
Skolo/tradicio Novplatonismo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo de Porfirio redakti

Porfirio originis el Fenicio; lia nomo Porphyrios (= vestita je purpuro) estas tradukaĵo al la greka lingvo de la ŝemida nomo Malcho (Rex en la latina = reĝo). Oni scias malmulte pri lia vivo, eble li naskiĝis el vilaĝo sude Tiro. Kulture li formiĝis ĉe la atena skolo de Kasio Longino, translokiĝis al Romo kie frekvencis senatanajn mediojn kaj kie konis Plotinon, kiu, ŝatinte liajn kvalitojn, lin petis korekti kaj reordigi plotinajn verkaĵojn [1]. Al li tial oni ŝuldu la sistemigon de la Plotinajn verkojn – nome Eneadoj – kaj biografion pri Plotino (Vivo de Plotino). Malsaniĝante je melankonio kaj emo al sinmortigo [2] li estis invitita de sia majstro translokiĝi al Sicilio por reakiri resaniĝon. Tie Porfirion atingis la informo pri la morto de lia Majstro.

Li edziĝis al Marcela, vidvino kaj patrino de sep gefiloj, kies li ŝatis inteligenton kaj kulturon. Devinte foriĝi el Italio por vojaĝi tra Grekio, al ŝi li skribis leteron (Pròs Markéllan) en kiu skizis sian religiajn kaj teologiajn pensaĵon, ŝin instigante trovi en ili konsolon.

Li reaprezis mistikismon kaj asketajn praktikojn, enmetante en ilin ankaŭ orientajn esoterajn elementojn elstare antikvgrekajn kaj platonajn. Lia filozofia starigo, krome, prezentiĝas pli influita de aristotelaj doktrinoj ol tiu de Plotino. Li okupiĝis pri filozofio, retoriko, analizo pri la mitoj, religio, matematiko kaj muziko. Plotino lin difinis “poeto, filozofo, kaj hierofanto” (Vivo de Plotino). Kelkaj liaj verkoj akompanis la filozofiadon de multaj mezepokaj kaj arabaj filozofoj.

Li ĉiam montris grandan kontraŭecon al kristanismo, kiu lin puŝis verki “Kontraŭkristanaj diskursoj”, libro poste elpelita kaj foje stiparumita kun la rezulto ke hodiaŭ de ĝi restas nur kelkaj fragmentoj rekuperitaj danke al grekaj kaj latinaj aŭtoroj kiuj reportis iujn citaĵojn.

Laŭ kio restinta, Porfirio, en fragmento 88, citas la 1-an leteron al la korintanoj de Sankta Paŭlo el Tarso: Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio. (6,11) [2]. Sed, sin demandas Porfirio, kiel eblas ke homo povas sin liberigi tiamaniere el makuloj kaj fariĝi pura (katharos)? Kiel eblas ke "fornikado, adolto, ebrio, ŝtelo, pederastio, venenmurdo kaj senfinaj multegaj kaj hidaj agoj" estus tiel facile eliminitaj “kvazaŭ serpento formetanta malnovajn skvamojn”?

Se tiele, “kiu ne volus plenumi ĉiujn specojn de abomenaĵoj, sciante ke mem akiros per bapto pardonon pri siaj krimoj?” [3]

Laŭ Porfirio la filozofio de kristanoj incitas al kontraŭleĝeco kaj forprenas efikon al la leĝoj kaj al justico mem, enkondukas formon de kontraŭleĝa kunvivado kaj instruas al homoj ne vivi laŭ la malŝato pri malpieco.

Al kristanismo, li insistas, “kiu estas honesta ne estas vokata” (fragmento 87).

Per tiuj pensoj Porfirio povas esti konsiderata la daŭriganto de la filozofia kontraŭkristana tradicio kiu nombras inter siaj protagonistoj Kelson.

Li kompilis ankaŭ elstaran analizon pri la simboloj de homera verkero laŭ prialegoria skemo tipa de novatonismo, nome "antro de la nimfoj".

Li verkis ankaŭ traktadon favore al vegetarismo ("Pri la abstino de la bestaj viandoj"), en kiu li vidpunktis ke la konsumo pri viando kaj ofero de bestoj estas evolua restaĵo de kanibalismo kaj buĉviktimiĝo de la homa estulo. Laŭ Porfirio, inter homo kaj besto kunligiĝas per laŭdigna kontinueco (ambaŭ posedas racion kaj lingvaĵon): trompas la onidiro laŭ kiu Dio kreis la bestojn por la homo; tial se la homoj negas ke la bestoj estas dotitaj per la racio, tio okazas nur pro ilia frandemo pri viando.[4]

Porfirio oponis al la decido de sia disĉiplo Giambliko kiu provis enkonduki, en la filozofiajn mediojn kaj en la vivon de filozofoj, kultojn kaj ritojn teŭrgajn (celantaj per ritoj enirigi, en objekton aŭ personon, diaĵon kvazaŭ per materiiga enkarniĝo).

Verkoj de Porfirio redakti

  • Vivo de Plotino
  • Pri abstino de la bestaj viandoj
  • Isagogo (Enkonduko)
  • Komento pri la aristotelaj kategorioj
  • Sentencoj
  • Kontraŭ kristanoj
  • La antro de la nimfoj
  • Letero al Marcela
  • Letero al Anebo
  • Vivo de Pitagoro
  • Komendo pri Parmenido
  • Komento pri la Muzika Armonaro de Ptolomeo
  • Komento pri Timeo
  • Pri imagoj
  • Pri la reveno de la animo
  • Pri “konu vin mem”

Aliaj verkoj perdiĝis

Verkoj de Porfirio tradukitaj al esperanto redakti

  • Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (enkondukis, tradukis kaj komentis Evaldo Pauli; eldonis Fonto 1983.

Eseoj pri Porfiria penso redakti

  • itale Giuseppe Girgenti, Porfirio negli ultimi cinquant'anni: bibliografia sistematica e ragionata della letteratura primaria e secondaria riguardante il pensiero porfiriano e i suoi influssi storici Milano, Vita e Pensiero, 1987.
  • angle Smith, Andrew (1987) Porphyrian Studies since 1913, in W. Haase, (ed.) Aufstieg und Niedergang der Römischen Welt II.36.2, pp. 717-773.
  • itale Angelo Raffaele Sodano, Porfirio: Vangelo di un pagano, Milano 1993 ISBN 88-18-20023-2
  • angleStephen MacKenna, Porphyry: On the Life of Plotinus and the Arrangement of his Work, in Plotino, Plotinus: The Enneads, traduzione in inglese di Stephen MacKenna, Owlsmirror/crows, January 2004
  • Emilie Boer, Stefan Weinstock (Hrsg.): Porphyrii philosophi introductio in tetrabiblum Ptolemaei. In: Stefan Weinstock (Hrsg.): Catalogus codicum astrologorum Graecorum, Band 5 Teil 4: Codices Romani, pars quarta, Bruxelles 1940, S. 185–228
  • Werner Deuse: Untersuchungen zur mittelplatonischen und neuplatonischen Seelenlehre. Franz Steiner, Wiesbaden 1983, ISBN 3-515-03512-5, S. 129–230
  • Heinrich Dörrie u. a.: Porphyre. Huit exposés suivis de discussions. Fondation Hardt, Genève 1966 (Entretiens sur l'Antiquité classique Bd. 12; enthält Aufsätze führender Philosophiehistoriker, teilweise deutsch)
  • George Karamanolis, Anne Sheppard (Hrsg.): Studies on Porphyry. Institute of Classical Studies, London 2007, ISBN 978-1-905670-12-3 (elf Aufsätze)
  • Marco Zambon: Porphyre et le moyen-platonisme. Vrin, Paris 2002, ISBN 2-7116-1534-0

Referencoj redakti

  1. Porfirio. Vivo de Plotino kaj reordigo de liaj verkoj. VII, 42.
  2. Porfirio. Ver. cit. XI, 63.
  3. Vere, la kristana bapto tion faras kondiĉe, tamen, ke la baptito pentu antaŭ Dio kaj engaĝiĝu tion eviti estontece kaj fizike kaj morale ripari laŭeble (Katekismo de la Katolika Eklezio [1]). Temas pri konvertiĝo, nome ŝanĝo de pensmaniero. Paŭlo mem en la sama letero skribas ke “Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu:nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio (6,9-10).
  4. Vid: Erica Joy Mannucci, La cena di Pitagora (vespermanĝo de Pitagoro), Carocci eldonisto, Roma 2008, pp. 27-29.

Eksteraj ligiloj redakti