La porkocervo (Axis porcinus) e1 la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj troviĝas en Junano de Ĉinio, kaj ankaŭ en la suda kaj sudorienta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porkocervo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Cervenoj Cervinae
Genro: Aksiso Axis
Specio: A. porcinus
Axis porcinus
Zimmermann, 1780
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas malgranda, sed fortika, kaj similas al la porko, pro tio ĝi ricevis la nunan nomon. Ĝiaj haroj estas flavbrunaj. La ventro kaj vostoradiko estas blankaj. Sur la dorso laŭ la vertebraro troviĝas malhelbruna strio. Ĝiaj haroj havas blankajn makulojn en somero. La porkocervo longas 105-115 centimetrojn, kun vosto 20 centimetrojn longa, altas 60-75 centimetrojn kaj pezas ĉ. 36-50 kilogramojn.

Kutimaro redakti

La porkocervoj ŝatas vivi en herbejoj kun arbedoj proksimaj al arbaroj. Ili kutime vivas unuope, sed kelkiam aperas pare, kaj hazarde 3-5 porkocervoj kune serĉas manĝaĵojn. Tage ili ripozas en arbaro, vespere serĉas manĝajojn. Ili manĝas ĉefe diversajn herbojn, ŝosojn, falintajn florojn kaj fruktojn. La porkocervoj ŝatas akvon. Iliaj okuloj, nazo kaj oreloj estas tre akraj, sed ili kuras ne rapide. Surprizite, ili kuras kiel porko. Porkocervo estas jam bredata en Eŭropo.

Dum reproduktado iuj el ili fariĝis batalemaj, precipe en la oestra periodo vircervoj fariĝas pli furiozaj, eĉ jetas sin kontraŭ arbojn aŭ barilojn de la stalo, aü plugas la teron per siaj mallongaj kornoj. Ili minacas proksimajn bestojn kaj eĉ kuraĝas ataki cervojn multe pli grandajn ol ili. La porkocervoj vivantaj en la tropikaj zonoj havas nedifinitan tempon por defaligi siajn kornojn. Ili havas malsaman oestran tempon en diversaj regionoj. Post gravedeco de 220-240 tagoj, la porkocervino naskas ĉiufoje unu idon, hazarde du en densa arbaro. La porkocervo serĉas nutraĵon por sia ido ĉe la proksima loko kaj flegas ĝin ĝis ĝi povas agi kun la patrino. Ĝenerale la cervoj povas vivi 12-15 jarojn, iuj el ili eĉ 20 jarojn.