Porpastra seminario de Salcburgo

La Porpastra seminario salcburga (germane: Priesterhaus) troviĝas kun la ĉeffronte meza Triunuo-kirko sur Makart-placo en la urbokerno de Salcburgo, Aŭstrujo. Kirko kaj porpastra seminario figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj (BDA: 71402, objekto 84584). Kelkaj partoj de ĝi estas nuntempe hotelsimila tranoktejo.

Porpastra seminario de Salcburgo
konstruaĵo • seminario
Geografia situo 47° 48′ 10″ N, 13° 2′ 41″ O (mapo)47.80283613.044741Koordinatoj: 47° 48′ 10″ N, 13° 2′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Salcburgo
Porpastra seminario de Salcburgo (Aŭstrio)
Porpastra seminario de Salcburgo (Aŭstrio)
DEC
Porpastra seminario de Salcburgo
Porpastra seminario de Salcburgo
Map
Porpastra seminario de Salcburgo
vdr
ĉefa fronto de 1735 laŭ Franz Anton Danreiter
portalo, 2018
ĉefa fronto kun Makart-placo dumnoke
posta fronto ĉeangule de la stratetoj Priesterhausgasse kaj Richard-Mayr-Gasse

Historio redakti

Pro rokara terenfalo en 1669 disde la monto Mönchsberg detruitis ankaŭ la tiea porpastra seminario. Sub la regado de Johann Ernst von Thun und Hohenstein daŭrigitis la ŝanĝo de Salcburgo je baroka urbo. Post antaŭaj provoj nur en 1693 komisiitis la imperiestra ĉefarĥitekto Johann Bernhard Fischer von Erlach krei ion novan. La fondaĵo planis (1694) porpastran seminarion kaj porknaban kolegion Collegium Virgilianum. Konstrugvidadon transprenis la masona majstro Sebastian Stumpfegger kiu multon faris por la kapitulanaro de la Katedralo de Salcburgo. Konsekro kirka sukcesis en la 14.6.1699; konsekranto estis Sigismondo Carlo Castelbarco, episkopo de Chiemsee. La konstruado finitis en 1702.

En 1757 faritis plialtigo de la du turoj; en 1747 altigitis jam aliaj konstruaĵeroj. La incendio de 1818 startis en la suda parto de la porpastra seminario dum kiu ege damaĝitis la preĝejo kaj la porpastra konstruaĵo. Ili kun etaj ŝanĝoj rekonstruitis.

Arkitekturo redakti

La ĉefa fasado havas du duaksajn avankorpojn. Ĝin sekvas inter du duaksaj malantaŭaĵoj du kvinaksaj mezaj partoj kaj meze la kirka ĉefa fronto. Flanke estas du angulaj avankorpoj kun tura finiĝo. Havas la fasado teretaĝan boson, en la supra etaĝo duoblan pilastrojn kaj atike pilastrajn frisojn kaj rektangulajn fenestrojn.

Ĉe la malĉefaj frontoj maldekstraj je la strato Bergstraße kaj dekstre je la strateto Richard-Mayr-Gasse kontinuigitis la fasada ordo, dume la posta fronto ĉe la strateto Priesterhausgasse estas nur glata fasado kun kornica kordono. La longa rektangula tuto gajnis danke al la meze staranta kirko du rektangulajn internajn kortojn. Ili havas teretaĝo apertajn kaj parte neapertajn pilastrajn arkadojn. En la maldekstra staras meze puto kun statuo de Sankta Petro kiun kreis la skulptisto Josef Anton Pfaffinger (1741) kaj kun bronzaj bestokapoj ĉe la kranoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs, Dehio, Salzburg 1986, p. 613–615.
  • Johannes Neuhardt: Dreifaltigkeitskirche und Priesterhaus in Salzburg. Gvidlibro (=Christliche Kunststätten Österreichs, 12), Verlag St. Peter, Salzburg 1960, kvina eldono 2004

Eksteraj ligiloj redakti