Portoprinco

ĉefurbo de Haitio
(Alidirektita el Port-au-Prince)

Portoprinco (Port-au-Prince [pɔʁopʁɛ̃s] en la franca; en Haitia kreola: Pòtoprens) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Haitio. Ĝia kresko, ĉefe en troloĝataj kvartaloj sur proksimaj ebenaĵoj kaj montetoj, altigis la loĝantaron de la areo de Portoprinco al inter 2,5 kaj 3 milionoj da loĝantoj. Ĝi situas sudokcidente en la lando kaj pli precize ĉe la golfeto de Gonâve. La formo de la urbo similas al tiu de amfiteatro; la komercaj distriktoj estas ĉe maro; loĝejaj kvartaloj situas en ĉirkaŭaj montetoj.

Portoprinco
france Port-au-Prince, hispane Puerto Príncipe, haiti-kreole: Pòtoprens
urbo
Oficiala nomo: Port-au-Prince
Ŝtato Haitio Haitio
Insulo Hispaniolo
Regiono Karibio
Golfo Golfo de Gonavo
Arondismento Arondismento Portoprinco
Departemento Departemento Ouest
Maro Kariba Maro
Situo Portoprinco
 - alteco 98 m s. m.
 - koordinatoj 18° 32′ 33″ N 72° 20′ 19″ U / 18.54250 °N, 72.33861 °U / 18.54250; -72.33861 (mapo)
Areo 38,19 km² (3 819 ha)
Loĝantaro 700 000 (2007)
Denseco 18 329,41 loĝ./km²
Fondo 1749
Horzono OTZ (UTC-5)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Haitio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Port-au-Prince
Prezidenta palaco (grave neniigita pro tertremo la 12-an januaro 2010)

Historio redakti

La urbo estis fondita en 1749 de francaj koloniaj plantistoj de sukerkano. En 1770 ĝi anstataŭis Cap-Haïtien kiel ĉefurbo de la kolonio de Sante-Domingue; en 1794 ĝi estis konkerita de la brita armeo, profitanta la malordon de la Franca revolucio, kaj en 1804 pro samaj kialoj ĝi iĝis la ĉefurbo de Haitio, unua sendependa ŝtato de Latinameriko.

Antaŭ la alveno de la unuaj eŭropanoj (hispanoj) la regiono ne estis daŭre loĝata: pro sia proksimeco al la maro kaj la danĝero, ke indiĝenoj de aliaj insuloj atakus transmare, la areo estis nur ĉasejo.

Je la alveno de la hispanoj la ĝistiama estro, Boheĉio, senfila, estis sukcedita de sia fratino, Anakaona, kiu klopodis paciĝi kun la hispanoj, kiuj igis la landon protektoraton kaj postulis pli kaj pli da impostoj. Finfine, la hispana kolonia administrado volis rekte regi, kaj en 1503 la guberniestro Nicolas Ovando perfidis la tribestrinon kaj aliajn tribestrojn dum bankedo kaj mortigis ilin kaj ŝin en posta publika ekzekutado. Per perforto kaj enportitaj malsanoj, la hispana koloniigo kaŭzis milionon da mortoj en la tuta insulo Hispaniolo inter 1492 kaj 1507.

Dum la 16-a jarcento la hispanoj klopodis setligi urbon en la regiono, sed suferis la atakojn de francoj kaj britoj; finfine la hispanoj forlasis la regionon. Poste, kelkaj piratoj ekuzis la regionon kiel bazon por siaj veturadoj, kaj nederlandaj komercistoj ekvenis tien serĉe de ledo, abunda en la regiono. Ĉirkaŭ 1650, francaj piratoj (filibustiers) ekvenis tien ekde la norda Testudinsulo, kaj setligis kolonion en Trou-Borded. Post ties kresko ili instalis tie hospitalon en Turgeau. Pro tio la regiono estis konata kiel Hôpital. Dum tiu epoko jure Hispanio daŭre estis posedanto de la teritorio kaj sendis trupojn por forigi aŭ regi la kreskantan francan populacion, sed ili estis venkitaj, kaj en 1697 Hispanio subskribis la traktaton de Ryswick, rezignante sian postulon pri Hôpital.

La francaj piratoj estis utilaj al Francio, ĉar ili forpuŝis la britojn, sed ili estis sufiĉe sendependaj kaj ne obeis la kolonian administradon. Vintre de 1707, Choiseul-Beaupré, la guberniestro de la regiono, luktis kontraŭ la piratoj kaj finfine ili estis venkitaj kaj setlis kiel koloniuloj (la unuaj eŭropaj konstantaj loĝantoj en la regiono). Dum plifortiĝis la franca kolonia administrado, la britoj interesiĝis pri la teritorio, kaj defende la kapitano Saint-André vrakis en la golfeto en sia ŝipo La Princo, ĝuste ĉe la hospitalo. Pro tio la zono estis renomita kiel Port-au-Prince (Portoprinco), kvankam kaj la haveno kaj la regiono ĉirkaŭe plu nomiĝis Hôpital. Kiam la francoj devis decidi pri lokigo de ĉefurbo, ili konstruis tiam novan urbon, nome Portoprincon.

Kolonia kaj postkolonia historio redakti

 
En la urbo okazis multaj intervenoj de la Usona armeo; tiu de aprilo 2004

En 1770, Cap-Français (la aktuala Cap-Haïtien) estis anstataŭita kiel ĉefurbo de la kolonio de Sankta Domingo de Portoprinco, kaj en 1804 post la sendependiĝo de Haitio disde Sankta Domingo, ĝi iĝas la nova ĉefurbo. Antaŭ la sendependeco de Haitio, ĝi estis konkerita de britaj trupoj la 4-an de junio 1794. Dum la franca revolucio, ĝi estis konata kiel Port Republicain (Respublika haveno), antaŭ esti renomita Portoprinco de Jacques la 1-a, la unua imperiestro de Haitio. Kiam Haitio estis dividita laŭ norda regno kaj suda respubliko, Portoprinco estis la ĉefurbo de la respubliko, regata de Alexandre Pétion. Henri Christophe renomis la urbon kiel Port des crimes (Krimohaveno) post la murdo de Jacques la 1-a en Pont Larnage, (nune konata kiel Ruĝa Ponto, situa norde de la urbo).

Dum la tuta 19-a jarcento Portoprinco atestis la historion de Haitio. Post la reunuigo de la lando, la franca reĝo Karlo la 10-a sendis armeon al la insulo por rekonkeri Haition, kion haitianoj sukcesis haltigi post traktato kaj monkompenso. Sama atestado okazis dum la 20-a jarcento. Usono invadis la landon ekde 1915 ĝis 1934. Dum la dua duono de la jarcento okazis longa epoko diktatoreca fare de la familio Duvalier ĝis 1986, sed tiam ne venis stabileco al la haitia ĉefurbo kaj daŭris la malstabileco inter partianoj de la diversaj politikistoj kaj kun partopreno de Usono, kiu ege intervenis en tiuj malfacilaĵoj, ekzemple en 2004.

Tertremo en 2010 redakti

 
Port-au-Prince, aŭ Portoprinco, Haitio

La tertremo de Haitio en 2010 estis katastrofa tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter, kiu trafis la ĉefurbon Portoprinco je la 16:53 (laŭ loka tempo). La Internacia Ruĝa Kruco diris, ke almenaŭ 3 milionoj da homoj suferis la sekvojn de la katastrofo, ĉu kiel mortintoj, vunditoj aŭ homoj kiuj iĝis senhejmaj kaj senhavaj, kun verŝajne 100.000 mortintoj, laŭ la unuaj deklaroj de la ĉefministro, kiu post kelkaj horoj parolis pri ĉirkaŭ 50.000.

Laŭ la unuaj informoj ĉio estas detruita en la ĉefurbo Portoprinco, ne funkcias elektro, transportoj, aŭ telekomunikado, ŝoseoj estas neuzeblaj, restintaj hospitaloj troplenigitaj kaj detruitaj la Parlamento, la Prezidantejo kaj la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj.[1]

Poste redakti

Akcidento dum festo de karnavalo en Portoprinco la 17an de februaro 2015 okazigis 18 mortintojn.

Ekonomio redakti

 
Taptap (komuna taksio) en centra Portoprinco.

Aktuale la urbo eksportas kafon kaj sukeron, kaj iam eksportis aliajn varojn, kiel ŝuojn aŭ pilkojn por basbalo. Portoprinco posedas fabrikojn de manĝeblaj plantoj, sapo, teksaĵoj, kaj betono. La urbo dependas ankaŭ de la industrio de turismo kaj la entreprenoj de konstruado.

Ĉar en Portoprinco la senlaboreco estas tre alta, estus pli precize diri, ke la laboristoj estas subdungitaj. Kiu promenas surstrate en Portoprinco povas vidi la altan nivelon de aktivado, ĉefe inter personoj, kiuj vendas kaj varojn kaj servojn. En la priserĉa libro de Simon Fass Political Economy in Haiti: The Drama of Survival oni asertas, ke vere neniu estas maldungita en Portoprinco, ĉar alimaniere oni ne povus pluvivi.

Lokoj redakti

La ĉefaj monumentoj kaj intereslokoj de la urbo estas jenaj: la Universitato de Haitio, la Reĝa Palaco, la Nacia Muzeo, la Katedralo de Notre Dame, la Dujarcenta Monumento pri la Haitia Sendependo kaj la havenkajo.

En Portoprinco troviĝas la Palaco de la registaro, kie rezidas la ŝtataj aŭtoritatoj, tio estas la Prezidento de la Respubliko kaj aliaj registoj.

Servoj redakti

Universitato Quisqueya (france Université Quisqueya) estas privata universitato, situanta en Portoprinco. Ĝi estis fondita en 1988.

Turismo redakti

Portoprinco sukcesis ĝui la turisman industrion spite al la politika malstabileco. La areo de Petion-Ville en Portoprinco estas la loko plej vizitata de la turistoj dum ties ĉeesto. Eksterurbe estas la Plaine du Cul de Sac (Ebenaĵo de la Sakofundo), serio de ebenaĵoj kiu atingas eĉ la Domingan Respublikon. La katedralo plej vizitata de la turistoj pro sia arkitekturo estas la Katedralo de Portoprinco. alia grava loko estas la Musee d'Art Haitien du Collège St Pierre, kiu enhavas kelkajn el la plej bonkvalitaj artaĵoj de la lando, kaj la Nacia Muzeo de Portoprinco, kiu enhavas kuriozaĵojn kiaj la pistolo, per kiu sinmortigis la reĝo Henri Christophe, kaj ankro laŭdire de ŝipo de la ŝiparo de Kristoforo Kolumbo, la Santa María.

Notoj redakti

  1. "Muerte, dolor y caos en Haití" (Morto, doloro kaj ĥaoso en Haitio), El País, Madrido, 14an de januaro 2010, paĝoj 1 al 9.